Kiel murdi perfekte pere de triangula libro


Ĉe la tablo sidas la plej bona verkisto en la mondo pri kiu la mondo tute ne scias. Li sidas rekte. Ne klinas sin, ne kurbas la torson, ne metas unu gambon sur l'alian. Esperas, ke tia teniĝo helpos lin. La rekta teniĝo jen la rektaj kaj simplaj pensoj. Logiko. Malvarma kalkulo. Kaj ĝuste tion li bezonas. Neniujn ekstazon, entuziasmon, viziojn, inspiregojn alvenantajn oni ne scias de kie kaj kaŭzantajn nur nekonsekvencojn kaj kontraŭdirojn. La tordita korpo jen la torditaj malklaraj pensoj, dum tie ĉio devas esti klarega. Same kiel la paperfolio kuŝanta surplate inter la paralele metitaj manoj. Sur la papero la krajono. Ordinara. Plej ordinara. Simplega, rekta ligna bastoneto kun rektega grafitaĵo ene. Perfekte pintigita.

Kiel la plej bona verkisto en la mondo, li decidis verki la plej bonan krimromanon, do pli bonan ol ĉiuj krimromanoj iam-ajn kaj ie-ajn verkitaj, tiel bonan ke neniu neniam nenie verkos pli bonan. La plej bona krimromano kaŭzos, ke la mondo fine ekscios pri sia plej bona verkisto. La plejbonulo jen la plejbonulo. La plejbonulo estas ununura, estas unikulo.

Antaŭ ol li komencos verki, li devas solvi iun gravegan, fundamentan problemon. La plej bona krimromano, do perfekta, enhavas la kontraŭdiron kiu povas esti difinita kiel la kontraŭdiro perfekta. Nu, en la plej bona krimromano devus esti la plej bona krimulo, perfekta murdisto, do nekaptebla, kiu devus havi la plej bonan, do perfektan, murdilon kaj pere de ĝi plenumas la plej bonan, perfektan murdon, do la nemalkaŝeblan. Sed en la plej bona krimromano devus esti ankaŭ la plej bona, perfekta detektivo kiu devus uzi la plej bonajn iloj por malkaŝi iun-ajn murdon, do ankaŭ la perfektan, kaj kapti iun-ajn murdiston, do ankaŭ la perfektan. Nu, kaj kion nun li faru?

Li sopiras. Unue li devas noti la solvon de tiu ĉi dilemo, koncize, punkte, maksimume simple kaj klare, por ke nutru neniujn dubojn, ĉar se li ne faros tion dubojn komencos kreski kiel hifoj de ŝimo, multobliĝos, proliferos, disvastiĝos senbride, ĝis kreos ĉirkaŭ li ion similan al densa, mola nebulo, kvazaŭ kokonon en kiu li ne komencos transformiĝi en miraklan papilion, sed nur disiĝos en frazerojn, vortojn, silabojn, murmurojn, balbutojn, ĝis el la plej bona verkisto en la mondo restos l'amasaĉo da putrantaj literoj sin malkombinantaj en streketojn, punktojn, kurbetojn, vostetojn. Kaj neniu ekscios, ke iam vivis la verkiston plej bona en la mondo kiun la mondo tute ne konis.

Kompreneble, ni tion ne scias. Ni tion povas nur konjekti observante atentege la verkiston.

Komence li sidas senmove. Kiel la statuo. Ŝajnas mirigita kaj tute surprizita. Certe, longe li ne eltenos. Neniu supozas, ke dum monatoj li fervore trejnis senmovecon kaj nun povos sidi tiele ĝis li ion elpensos. Perfidas lin apenaŭ rimarkeblajn tremetojn de vangoj kaj palpebroj kiujn sendube ne kaŭzas la deficito de magnezio. Kaj sopirado. Li aspektas tre sane, kvankam ĉiuj scias, ke aspektoj kaj ŝajnoj amegas trompi. Nun ĉio estas tia, kia ni esperas, ke estos. Kompreneble, ni atendas surprizojn, sed ne tiajn kiel kutime. Tiu ĉiu filmo ne estas la filmo kutima, do nenio en ĝi okazas tiel kiel okazas en ordinaraj filmoj – se iu volus haltigi la tiktakantan bombon, sendube ne faros tion en la lasta sekundo, kion ĉiuj atendas kaj kio estas neniu surprizo, ĉar ĉiuj bone scias, ke tio okazos en la lasta sekundo, kiel kutime... sed dekkvin minutojn pli frue, aŭ li eksplodos ĉar tranĉos neĝustan kablon, kion neniu atendas ĉar la superheroo supersapeisto neniam eraras. Do, la surprizo ne okazos. L'aspekto de lia vizaĝo diras la veron kaj nur la veron, ĉiuj ĝiaj partoj parolas. Lipoj senĉese ŝanĝantaj la formon, ŝvelaj, plataj, mordataj, tordataj, elpuŝataj perlange, kaŝataj, duonfermataj... tiuj apenaŭ aŭdeblaj ŝmacoj, klatekoj, ronkoj, diskrete ellasataj el inter ili... Frunto sulkiĝinta, glata, brilanta, preskaŭ fulmanta kaj tuj poste malheliĝanta, senbrila, nubkovrita... Nazo foje pinta, foje ronda; naztruoj larĝaj, naztruoj stretaj, naztruoj fermitaj (kiel li povas tion fari?). Vangoj kavaj pro malespero, vangoj pufaj pro... pro kio?... pro triumfo? tute kvazaŭ li ludus trumpete fanfarojn, blovus kornon.... kvazaŭ li volus ekblovi... Kapo – ĉiuj tordoj kaj turnoj, kliniĝoj, balancadoj, faloj, skuoj, jesoj kaj neoj... Okuloj alterne ekbrulantaj kaj estingiĝantaj, iam malaperantaj sub palpebroj, iam preskaŭ saltantaj el la orbitoj, iam rulataj, renversataj kvazaŭ li volus ekrigardi l'internon de lia kapo (ĉu li iam pezege, sklave trejnadis en iu teatro katakali?)... okuloj kovrataj per fingroj, per polmoj, per pojnoj, per manoj... Manoj. Antaŭ ĉio manoj. Ili kaptas la krajonon, atenteme, zorgeme. Levas ĝin kaj nun komenciĝas la nekredebla danco enaera. Eksterordinaraj akrobataĵoj. Ŝraŭboj, piruetoj, bareloj, spiraloj, lopoj, nodoj, karuseloj, ventoliloj, kirladoj... Poste baleto sur la tablo. Cirko. Gimnastiko. Saltoj, saltomortaloj, fendoj, ruladoj, kaprioloj. Kaj frapadoj. Antaŭ ĉio frapadoj. Perkutadoj. Je tablo. Je kapo. Je polmo. Je papero. Je fingro. Je maniko. Kioma riĉeco de ritmoj! Kiel diversegaj tempoindikoj... La paperfolio ankaŭ ne restas en la sama pozicio. Estas senĉese puŝata antaŭen kaj malantaŭen, maldesktren, poste iom dekstren, denove maldekstren, poste maldekstren, pli maldekstren. Poste ĝi oblikviĝas, ĝiaj randoj jam ne estas paralelaj al la randoj de tablo, leviĝas unu angulo, poste l'alia, kvazaŭ la folio volus ekflugi kaj tuj surtabliĝus rezigneme. Kaj ĉio ĉi ripetiĝas dekfoje, centfoje – ĉu tio estus la sekreta kodo por transdoni la sekretan mesaĝon? Al kiu li transdonu la mesaĝon? En la ĉambro en kiu li sidas ni vidas neniun alian, tamen ni ne scias ĉu iu tie troviĝas, ja la kameroj daŭre montras nur la proksimiĝojn. Eble iu observas lin tra fenestro (se estas tie la fenestro) aŭ tra truo en la plafono (se estas tie la plafono). Cerbumante pri tio ni sekvas atenteme la sin ŝanĝantajn humorojn kaj animstatojn rapide trakurantaj lian vizaĝon, tutan korpon – nuboj sur la ĉielo, vento sur la kvieta surfaco de lago... Ĝis en la malplej atendata momento, aŭ kiam ŝajnas al ni, ke la verkisto sopiros malpezige kaj salte ekstaros kaptita de entuziasmo fine respondinte la turmentantajn lin demandojn, ni vidas lian figuron, ĝis nun streĉitan kiel kordo, rompiĝi kaj malstreĉi. Malaperas nervozeco kaj ekscito, movoj pigriĝas, la krajono ĉesas danci, manoj ne folas, okuloj cindriĝas. Rezignado. Plena rezigno. Li nenion elpensos, denove li ne sukcesos. Kaj en la akto de plena kapitulaco, akceptante sian malvenkon, li malrapide kaj precize faldas la paperfolion. Faldas trankvile – ne ĉifas ĝin violente por ĵetaĉi furioze en la ujon, sed kontraŭ la logiko faldas ĝin diagonale. Li mem ne scias kial tiel, miregas, ke li klopodas plej precize meti unu randon sur l'alian kaj akiri plej akran pinton. Por kio? Ĉu li volas fari la paperan aviadilon? La flugantan paperan sagon? Maloftege li sukcesis fari ĝin dece, kutime la aviadileto tuj plonĝis planken. Probablege tial, ke li neniam povis memori la komplikan faldadon, ne obeis precize difinitan ordon de movoj malakceptanta iujn ajn erarojn, ĉar eraroj estis neripareblaj. Li rigardas senpense la falditan folion. Jam volas preni ĝin por malfaldi, platigi kaj faldi inverse, kiam la mano ekŝvebas en la aero kvazaŭ ĝi neniam surtabliĝu – la ideala papera aviadilo neniam surteriĝanta, eterne fluganta.

LIBRO TRIANGULA!

Menso kaj korpo trafitaj fulme, frapitaj elektre. La libro triangula!!! La kvadrata paĝo faldita diagonale. Jes! Ĝuste tio! Libro kiel klabo. Samkiel la fluto ŝakuhaĉi kiu kombinas la plej subtilajn tonojn kun sovaĝa forto. Iom modifita maoria patu kie rondecon anstataŭis eĝeco, dum ornamoj ŝanĝis sin en skribon. Libro kiel bumerango. Jes. Oni kaptas unu el du akutaj anguloj kaj frapegas blinde, batas per angulo rekta kvazaŭ per paleolitika ŝtona pistilo. Aŭ oni ĵetas ĝin kaj ĝi flugas kaj falĉas kapojn. Jes. Ĝuste pri tio temas. Kaj kion rakontos la libro? La libro estos balbutado. Plimulto da libroj estas tia aŭ alia balbutado. Pli aŭ malpli komprenebla. Ĉi tiu estos balbutado totala. Fia kaj aĉa. Terura kaj abomena. La balbuto mortiga. Facile verkebla estas tia libro. Ja li estas majstro en tia verkado. Kaj kiam la libro aperos en vendejoj, kiam homoj komencos aĉeti ĝin allogitaj per ĝia unikeco, kiam ili malfermos ĝin, kaj ĝi malfermiĝos rave kvazaŭ papilio disetendas siajn ĉarmajn flugilojn, kaj ili komencos legi, tiam aŭ ili mortos tuj paralizitaj de ĝia sensenseco, aŭ furioziĝos kaj komencos blinde ĵetaĉi librojn kiuj estos flugantaj brue tranĉante renkontitajn hazarde korpojn. Ho! Ĉu tio ne estos la murdo, krimo, perfekta? Ĉu tio ne estos la perfekta murdilo? Ja neniu akuzos l'aŭtoron pri tiu krimo. La hazardo kaj afekto estos akuzitaj. Malsagacema legado. Ja neniu akuzos avangardecon de la verkaĵo, des pli la avangardismon mem!

Kompreneble, ĉion ĉi ni legas el la vizaĝo de verkisto, en liaj brulantaj okuloj. Li ja ne diras tion laŭte, eĉ ne flustras al si mem en ekstazo. Li scias tre bone, ke tio estas la sekreto kiu ne povas forlasi lian kapon. Ni rigardas en lian kapon, ĉar ni havas la permeson. Li ne scias pri ni, kaj eĉ se li scias, li scias ke ni lian sekreton ne rivelos. Ni ja volas ekscii kion okazos plue.

Kaj plue okazas uragane. Plue la intrigo estas tiom dinamika kiom tragike pigra estis en la komenco, kiu daŭris tiel longe, ke preskaŭ atingis la finon...

Li kuregas je la strato. Enmane tenas la faskon da triangulaj paperfolioj kunigitaj fuŝe. Jen la unua prototipo. Li volas kontroli ĉu tia libro, libro triangula, fareblas. Li volas scii, kion li povos postuli de eldonistoj, kion li povos peti de presistoj. La modelaĉo aspektas sufiĉe bone, eĉ malgraŭ malperfekta gluado kaj kripla kunkudro. Ĝi aspektus multe pli bone, se la randoj estus tranĉitaj rekte. La dorson kaŝigos la kovrilo, ia kovrilo, li jam ne scias kia, pensos pri tio poste, do tie malglataĵoj ne iritos, sed la nerektaj flankoj povas malkuraĝigi, do devas esti tranĉitaj. Tial li kuregas al la bindisto. Multfoje li portis librojn kiujn tiu riparis. La maljuna bindisto konas lin kaj respektas. Ĉu vivas la bindisto kiu ne respektus la homon amanta librojn? La bindisto respektas lin, do lin ne demandos. Temas ĝuste pri tio, ĉar la verkisto povus diri tro multe pro sia entuziasmo.

Jen la pordego. Li eniras, preskaŭ enkuras la etetan korton, malhelan, senluman, cementan, kie ne elkreskus eĉ la plej kaheksia herbo. Kripla pordo, apude malpura fenestro. Li alvenas ĝustatempe. La metiejo estos baldaŭ fermita. Eniras ĝin. Neniu estas ene. Tion li esperis. Malmultaj konas la lokon – tenebran kavernon kie vivas gisferaj monstroj flegataj kaj nutrataj de seka, kliniĝinta maljunulo. Li salutas la bindiston. Demandas: Ĉu vi povus tranĉi por mi la libron, kara sinjoro? Maljunulo respondas gaje: Kompreneble, senprobleme... Bone, sed ne senprobleme, ĉar iu problemeto ekzistas – la libro estas triangula... Kio!? Maljuna bindisto rektiĝas. Lia vizaĝo nun estas kartona. Maleblas! Ĉu vi aŭdas? Maleblas! Mi ne povas tranĉi la triangulan libron. Ĝi ne konvenas, ne taŭgas. La mondo libra estas mondo rektangula, mankas en ĝi loko por trianguloj!!

Kaj li freneze forlasas la metiejon. Kuregas tra korteto, tra sombra pordego, al lumplena strato. Kuregas ebrie. Vidas neniun. Puŝas homojn. Tuŝegas domojn. Batas lanternojn. Fifrotas aŭtojn. Tutan tempon murmuraĉas al si mem: Kial mi? Kial? Kial li alvenis al mi? Kial elektis ĝuste min? Do jen la vero. La vero. Plenumiĝis. Tio kio estis verkite skribite. Ke iun tagon vizitis maljunan bindiston, tuj antaŭ fermo de la metiejo forgesita de ĉiuj, homo jam ne juna kaj ankoraŭ ne maljuna, verŝajne la plej bona verkisto en la mondo pri kiu la mondo scias nenion, kaj alportos triangulan libron plenan de sensencaĵoj, kaj petos tranĉi ĝiajn randojn. Kaj tiam okazos fino de la mondo...

Kaj okazas.  >>>