V


I

V

O

Ĉ

I

U

N

O

K


T


A

E

B

O

O

O

K

I


N

A

F

A

S

S

S

O


Komence vi vidas sur la ekrano ĝuste tion. Aranĝo de literoj estas iom bizara. Ne estas facile komponi ilin en sencoplenaj vortojn, ĉar la vortoj mem estas bizaraj. Precipe bizara ŝajnas la triopa S. Ega raraĵo. Unuan fojon vi vidas la vorton, kiu havas tri samajn konsonantojn kune, unu apud alia. Plej probable la efekto de siblado ne estis ĉefa kialo, ĉar tio ne estas la fiaĉa rakonteto pri serpento bone konata en la landoj transbarilaj kaj apudekranaj. Do vi komencas suspekti, ke eble ankaŭ la stranga aranĝo, netipa komponaĵo ne estas hazarda – ĝi iel rilatas al tio kio aperos sur la ekrano kiam la titolo malaperos. Nu, ofte okazas, ke la komenco titola estas pli interesa, ol la filmo mem. Ni vidu, kio okazos ĉi kaze. Se titolado estas preskaŭ aparta, sendependa filmeto, tiam tiu filmeto diferencas de la filmo kiu poste sekvas, kontrastas – ofte, do ne ĉiam... Kaj ĉi kaze aperas io diferenca, tamen ne tute diferenca, ne tute malsama: fotoj (bildoj), neklaraj, malhelaj, ŝmirkonturaj, anstataŭas la literojn, sed la ekrano daŭre estas dividita je la sama kvanto da fakoj. Kaj estas ĝuste 27 fakoj. Ne nur tial, ke estas ĝuste tiom da literoj (intervortaj spacoj mankas). Ĉar la kvanto de literoj ne estas hazarda kaj la kvanto de fakoj estas nur rezulto de tiu unua, baza ne-hazardaĵo. Tiom ja estas aspektoj de la vivo ĉiunokta en Bookina Fassso. Kiuj aspektoj? Plej facile estus prezenti nun la liston: dormo, sonĝo, dormeto, ronkado, sendormeco, tro-mallonga-kovrilo, inkuboj, polucioj, prostato, fantomoj... kaj tiel plu. Nu, io tia. Ĉu tamen tio ne estus ofendema? Ĉu tio ne estus dubado en bazaj intelektaj kapabloj de la spektanto, timo ke li (ŝi) ne povos deĉifri la plej simplajn asociojn kaj metaforojn? Estus. Vi do devas iom penegi. Sed nur iom. Ne multe. Tasko ne estos malfacila kaj oni devos teni iom da fortoj por sekvaj enigmoj kaj puzloj. Tiel komponita ekrano (kvankam neniel precipe kaj eksterordinare – jen la efekto bone konata kaj ofte uzata, tamen neniam tiel konsekvence kaj laŭplane, ke ĝi eĉ ĉesas esti efekto kaj iĝas la principo) indikas, ke vi havos aferon kun aliaj rigoroj formaj esencaj por tuta filmo. Kaj estas vere tiele. Vi baldaŭ komprenos, ke neniu aktoras en tiu ĉi filmo. Mankas aktoroj profesiaj kaj amatoraj. En dudek sep diversaj lokoj en Bookina Fassso estis instalitaj ordinaraj industriaj kameraoj, do ne kaŝitaj. Ĉiuj scias, ke ili tie troviĝas kaj funkcias kaj neniu pri tio atentas kaj zorgas, samkiel en banko aŭ vendejo, escepte se iu havas maldecajn intencojn. Dudek sep filmoj kiuj oni projekcias samtempe sur unu ekrano, estas nur simplaj registraĵoj de tio, kio okazas en la vidzono de senmova kamerao, de sunsubiro ĝis sunleviĝo. Lokigo de kameraoj estas nek hazarda, nek precize pripensita. Ĉiun kameraon instalis dumtage tripersona grupo kaj havis nur du horojn por ĉion prepari. Dum du horoj ili devis trovi la lokon kaj fiksi tie la kameraon. Neniu antaŭa selektado okazis; grupoj ne kontaktis unu kun alia kaj ne interŝanĝis planojn kaj projektojn, do povis okazi, ke kameraoj troviĝis unu apud aŭ fronte al alia kaj observis unu la alian. Ne estis ankaŭ sufiĉe multe da tempo por bone kontroli ĉion, do eraroj kaj difektoj neniun surprizu kaj kolerigu. Ja tio estas unu el la aspektoj... aj! mi ne estus malvualonta la aspektojn!... La sekvan tagon kameraoj estis instalitaj en aliaj lokoj por filmi la sekvan nokton en Bookina Fassso. Mi atentigas vin, ke dumtaga instalado estas unu el rigoroj formaj kiu rezultas, iomgrade, el la principo de limigita hazardeco kaj neplena pripenso. La materialo elprenita el ĉiu kamerao estis neniel redaktita, nenio estis eltranĉita, nenio estis aldonita, alpentrita. La ununura muntado konsistis en tio, ke la filmoj estis arigitaj kaj kunigitaj tiel, ke oni povu rigardi ilin samtempe sur unu ekrano. Tamen tio ne signifas, ke oni uzis tutan materialon kolektitan. Oni ne scias kiom noktoj estis filmitaj. Sendube dekkelkaj, do VIVO ĈIUNOKTA EN BOOKINA FASSSO konsistas el kelkaj unuaj noktoj. VIVO ĈIUNOKTA EN BOOKINA FASSSO 2 konsistos el kelkaj noktoj mezaj kaj VIVO ĈIUNOKTA EN BOOKINA FASSSO 3 konsistos el kelkaj noktoj finaj. Premisante, ke estos la sekvaj partoj. Sed ni devas premisi tiele, ĉar kontinuo ŝajnas neevitebla pro neevitebla sukceso de la filmo, de la unua parto. Kial neevitebla? Ĉar tio estos la plej malmultekosta (aŭ malplej multekosta) revolucio en kinematografio! Eĉ pli malmultekosta varianto estus ebla. Filmistoj havas nur unu kameraon. Ili instalas ĝin dumtage en la maniero priskribita supre. La sekvan tagon ili translokigas ĝin. Ili ne povas rigardi kion estis filmita dumnokte, nek ili povas vagi sencele tra Bookina Fassso dum la kamerao laboras, por ke iu loko ne allogu ilin... Tamen, ne estas certe, ĉu tiu varianto vere estus malpli multekosta, ĉefe pro pli longa filmproduktado. Kreado de la sekvaj partoj estos neevitebla ankaŭ pro alia kialo. La unua parto ne solvas la enigmon de tri S. Ĝi eliminas la fabeleton pri serpento kaj sugestas, ke eble temas pri elimino de malplezuraj asocioj kun angla dusoa azena pugo, sed tiaj klarigoj ne kontentigas plene.
Nu, kaj kiel aspektas tiu vivo ĉiunokta en Bookina Fassso? Ne estas facile priskribi ĝin. Pro tio, ke la filmo montras nur kelkajn noktojn. Kaj oni ne scias kiel tiuj noktoj rilatas al aliaj noktoj. Ili povis esti nekutime trankvilaj aŭ nekutime tempestaj. Povus pluvi kaj iu spektanto ekpensus tute erare, ke en Bookina Fassso pluvas senĉese – dum normale estas tie tre seke kaj varmege kaj kelknokta pluvo estis nememorebla nekutimaĵo, anomalio miriganta ekstreme. Ŝajnas, ke oni povus solvi jenan problemon filmante 365 noktojn. Bedaŭrinde ne estas tiele. Unu jaro ne atestas pri aliaj jaroj. Aŭ atestas nur proksimume. Tamen ni premisu, ke kelkaj filmitaj noktoj estas sufiĉe bona specimeno por la periodo interkatastrofa, premisante silente, ke post la katastrofo la lando (la ŝtato) revenas al la antaŭkatastrofa vivmaniero, kio ŝajnas la premiso erara, kvankam bazita sur bone dokumentitaj multjaraj observoj - same bone estas dokumentita la premiso kontraŭa, pri la relŝanĝo de historio kaj de vivoj kaŭze de katastrofo. Kaj kio malvualiĝas al ni? La loĝantoj de Bookina Fassso (la bukinafasssanoj) verkas librojn. Ĉiuj. Ĉie. Senĉese. Daŭre. Ankaŭ nokte. Jes. Ili faras nenion alian, nur verkas kaj skribas librojn. Aŭ pretendas, ke verkas, nur imitas skribadon.
Interesege, kia estis la katastrofo, kiu kaŭzis, ke ĉiuj bukinafasssanoj komencis verki librojn? Same interesega estas tio kia katastrofo kaŭzos, ke ili ĉesos fari tion kaj kion faros anstataŭe. Legi tion kion ili verkis?

Nu bone. Sufiĉas konsideroj enkondukaj kaj sufiĉe nenecesaj. Ni rigardu nun la fako numero 25. Kion ni vidas? Nenion ni vidas. Kaj sur la fako numero 14? Ankaŭ nenion. Kaj sur la fako dekoka? Ankaŭ nenion. Kaj sur la fakoj deksepa kaj deknaŭa... Treege malhela estas la nokto en Bookina Fassso. Elektron ili ne havas? Foruzis ĉiujn kandelojn? Ne konas fajron? Ankoraŭ ne inventis kenon? Se ili verkas kaj skribas, tiam iliaj okuloj devus brilegi kiel laternoj kaj prilumi paĝojn sur kiuj ili skribas. Escepte se ili verkas kaj skribas malferminte la okulojn. En la ekstazo. Samkiel la muzikistoj ludas. Tute kaj plene transformiĝintaj en aŭskultadon. Ne bezonas okulojn. Okuloj nur ĝenas ilin. Ili estas nur sonoj. Do bukinafasssanoj devus esti nur vortoj. Devus esti frazoj ...... Ho, io estas videbla tie. Probable iu fenestro. Kaj en la fenestro lampeto. Jes. La lampeto speguliĝas. Oblikva, blanka streko. Sub la streko probable iu vizaĝo. Malklara. Blankkontura. Eble grizaj haroj, griza barbo. Sub la vizaĝo dika strekego, ĝiaj finoj malaperas en la tenebro, nigriĝas. Rebrilo de lumo sur io kio povus esti tabulo. Aŭ plato metita vertikale. Ĉu li havas paperfolion sur tiu ĉi plato? Li skribas? Desegnas? Cerbumas. Ĉu detrui ĝin per mallertaj, netrafaj vortoj, aŭ per mallertaj strekoj, kriplaj linioj. Aŭ eble lasi ĝin blanka ...... Verki. Verki. Verki. Pri kio verki? Liaj okuloj estas nebulaj makuloj kaj la buŝo grimacas nelegeble ..... Ĉu ĉiuj dormas kaj nur li volas verki? Aŭ eble ankaŭ li dormiĝas. Provas forpuŝi inundantan lin dormon. Sidas kun peno. Ŝancelas sin. Lia mano ekdormos tuj kaj komencos meti sur papero nek desegnojn nek literojn ..... Sed kiam li malŝaltos sian lampeton, iu alia, ie alie, ŝaltos la sian. Ni atendu. Ni vidu. Ni ne dormiĝu. Ni ne dormiĝu en la plej interesa momento, kiel kutime ......




ne


dormu

ĉar

27

rakontoj


devas

esti

verkitaj

la

unua



komenciĝas



per

la

vorto


NE

la

dua

per

la


vorto

DORMU

la

tria

per

la

vorto

ĈAR


Ktp... Sed kiu tiaĵon bezonas? Nu, estas unu ulo, kiu tiaĵojn bezonegas.


<<<