Nigra Akvo
ne estas
akvo ĉerpita
el Nigra Akvo.


Nigra Akvo kaj
Nigra Akvo jen du
diversaj, malsamaj
akvoj. Estas multe da
Nigraj Akvoj. Tiele
estas nomataj ne nur
riverojn kaj lagojn,
sed ankaŭ lokojn kiujn
ne estas akvoj, povas eĉ
situi tute malproksime de akvo
aŭ iu akvo (kompreneble Nigra)
povis troviĝi tie antaŭ longe,
 sufiĉe longe por ke neniu kaj nenio,
aŭ preskaŭ neniu kaj preskaŭ nenio, ĝin memoru, kvankam memoro de objektoj (de aĵoj) estas pli profunda kaj preciza, nekompareble pli longdaŭra ol memoro de personoj (de uloj). La konstato, ke objektoj (aĵoj) memoras kaj homoj forgesas, ne estus malproksima de la vero. Samkiel la konstato (aŭ prefere supozo), ke forgesado estas la privilegio de homoj.
Tamen ĝi ne estas la akvo el Nigra Akvo, kio estis jam menciita, ĉar ĝi estas nigra vere, dum akvo el Nigra Akvo estas nigra metafore. La rivereto nomata Nigra Akvo (eĉ la diminutivo estas troaĵo, probable la duobla diminutivo estus pli konvena, dum la vorto torento tute ne konvenas, ĉar Nigra Akvo fluas vere malrapide kaj pigre, senenergie) fluas proksime de Liberlando, eĉ tro proksime oni povas senti timon en tiu ĉi frazo – pro kio? ĉu la pigra rivereteto povus forkapti literojn kaj vortojn? ĉu nigraj akvoj povus dissolvi frazojn kaj dilui signifojn?, estas la natura limo de tiu. Kaj se ĝi, tiam ankaŭ arboj kreskantaj laŭlonge ĝiaj bordoj, kies branĉaroj interplektiĝas kaj formigas tegmenton, baldakenon, tunelon, kaŭzas ke la akvo ŝajnas nigra kvankam ĝi ne estas nigra, ĝi estas nur ombrita, ombrumita, kaj pro tio malhela, malhelega, tamen daŭre senkolora kaj travidebla samkiel ĉiu akvo ne ĉiu, ĉar la escepto estas la akvo en la boleto staranta sur la breto en tiu ĉi taverno. Kaj jen tiu akvo donintus al ni sanon, ĉar ĝi aspektis mistere pro sia malheleco, malklareco (tenebro kaj malklereco). Tiu akvo donintus al ni ankaŭ malsanon, kiam montriĝis ke ĝi estas kvazaŭ fluanta silente tabulo de Mendelejev, tamen pli facile oni povus trovi sur ĝia fundo malnovan rustozan poton aŭ disŝiritan pneŭmatikon ol tiun tabulon serpentiĝantan venene inter nudaj arbaj radikoj. Montriĝis ankaŭ, ke dekkelkaj tasoj da teo tute ne sufiĉas por nin sanigi aŭ malsanigi. Oni bone tion scias, ke por detrui renojn oni devas trinki dum dekoj da jaroj centojn da litroj de kristale pura akvo, blanka aŭ je iu ajn koloro.

La akvo en tiu ĉi botelo sur tiu ĉi breto estas vere nigra. Vere kaj reale. Ĝi ne estas inko por kaligrafio, ĉar inko estas pulvoro kiu ne estas akvo sed estas diluata en akvo kaj ĝin kolorigas. Tiu ĉi akvo estas nigra kaj netravidebla laŭnature. Komparebla nur al nigra lumo. Probablege ekzistas nur jena botelo. Nur unu. Jen ĉio. Pli da tiu ĉi akvo ne ekzistas. Kaj ĝis nun neniu ĝin gustumis, do ĉio kion ni verkas kaj rakontas estas nur spekulado.

Do estos bone, ke ni silentiĝu kaj silente atendu la bravulon kiu kuraĝos trinki unuan guton.  >>>>