Esenco
Nuuu...
De kio?
De
ĉio.

 
Jes. Tiele estus plej bone. La esenco de esencoj. Sen detaligado. Sed dispartigado: esenco de tio, esenco de ĉi tio, esenco de alio... Nenio tia. Jen ĉiuj esencoj kolektitaj kaj kunmiksitaj. El ĉiu esenco oni ekstraktis esencon kaj miksis kun aliaj esencoj ekstraktitaj el aliaj esencoj. Kaj kio estas la rezulto? Ekstrakto de ekstraktoj? Ĉioekstrakto? Ĉioesenco? Ĉu okazis akumulado, plifortigado, transiro de ĉiuj limoj aŭ male – tuta neŭtraligado, nuligado? . . . . . . . . Samkiel ĉiuj ĉielarkaj koloroj kiuj kunigitaj donas senkoloran lumon . . . . . . Kiel malobeema, ribelema ĝino kiun ni sukcesis puŝi en la botelon. Nun vi malkorkos la botelon kaj la ĝino forkuros, eksplodos kiel nevidebla ĉampano, fuĝos en glugloj, sibloj kaj fajfoj. Nenio restos. Nek iu makulo ĉar ĉio forvaporiĝos antaŭ ol disverŝos sin.
Sed se en la malgranda botelo troviĝas la esenco de esencoj, se ĉi tie estas la esenco de ĉio, do kie estas ĉi tiu ĈIO? Kiel ĈIO povas ekzisti, se oni forprenis ĝian esencon, se ĝi jam ne havas sian esencon kaj estis kondensita je unu guto, aŭ kelkaj gutoj? Ĉu la tuta mondo estas tie? Ĉiuj mondoj estis tien prempuŝitaj? Do ĉu tio povus signifi, ke SINGULARECO troviĝas tie? La nigra truo? Ĉiuj truoj samtempe kaj kune. Truoj ĉiukoloraj. La esenco de la truoj..... Kio do okazos, kiam oni malkorkos la botelon? PLI GRANDA EKSPLODO okazos? . . . Tamen por kio estas esenco? Por ke oni ĝin diluu. La esencon tean preparitan en kruĉeto oni verŝas en tasojn kaj poste aldonas varmegan akvon. Kiel do diluu la esencon de esencoj? Kiel maldensigu la singularecon de singularecoj? . . . Ho, estas pli bone ne tuŝu la botelon. Estas pli bone pensi, ke la esenco gustas terure, aŭ ke ĝi estas tute sengusta. Kaj estas venena. Unu gluto sufiĉas por dormigi vin por almenaŭ dudek jarojn. Do ne indas eĉ streĉi la manon. La botelo staru tie kaj polvo kovru ĝin malrapide. Etikedo paliĝu kaj mallegebliĝu. Kaj la enhavo malrapide forvaporiĝu kaj malaperu
...