Eliksiro
de kio  ?
De nenio.
Ho, tio estas interesa. Interesega. Ekstreme interesa.    Kutime eliksiro estas de io. De juneco. Amo. Senmorteco. Forto. Povo. Vitaleco. Eble iam de saĝeco..... Kaj tiu ĉi estas de nenio. Oni trinkas unu gluton kaj nenio okazas. Du glutojn kaj nenio. Tri – nenio. Kvar – nenio. Kvin – nenio. Oni trinkas kaj trinkas kaj nenio okazas.     Kaj tio incitas, nervozigas. Ĉar oni tamen ion atendas. Daŭre oni ion atendas. Ĉiam ion. Neniam nenion. Kaj ĉi-kaze – nenio okazas.
Kioma seniluziiĝo. Eliksiro de seniluziigado, ĉu ne? Ho ne. Seniluziigado sendube ne estas nenio. Estas io.        Kaj kio estas eliksiro de nenio? Ĉu eliksiro de nenio estas nenio? Ĝi ne povas esti nenio, ĉar se ĝi estus nenio ĝi ne estus eliksiro. Ĉu eliksiro de nenio estas ordinara, fiaŭdaca, aroganta placebo? Normala akvo? Ho ne. Akvo ja estas eliksiro de vivo. Kaj vivo ne estas nenio. Vivo estas grandega, eĉ giganta io.       Do aero? Sed aero ankaŭ estas eliksiro de vivo. Ankaŭ giganta io.    Vakuo? Sed vakuo ankaŭ estas io.    Malpleneco?  Ĉu la botelo estus malplena?  >>>>