Antaŭ
longe
Liberlando
ne estis
Liberlando
– ĝi estis
Pomlando.

Ĉu vere Liberlando
iam ne estis Liberlando?
Se estis tiele, tio signifus,
ke Liberlando havas iun historion,
eĉ prahistorion. Tiam obstine ripetata
tezo, ke ĝi estas la lando de estanteco,
estus konsiderita kiel la miton...... Tio
enhavus nenion antitezan kaj kontraŭan, ĉar
Liberlando, aŭ iu el ĝiaj aspektoj, kiel oni volas
kaj volas tiuj kun pli analizemaj mensoj, ekzistus
nur kiam legata. Ni ne pridiskutos ĉi tie aspektojn
de Liberlando, eble ie alie. Ni ankaŭ forpuŝos fascinan
problemon, kiu nur aspektas absurde, sed tia ne estas:
ĉu Liberlando povus havi prahistorion ne havante historion?


Tiam ĉio en Liberlando estis pomoj, kaj se ne ĉio, tiam pomoj estis sendube plej gravaj. La ankoraŭ-ne-Liberlando, Praliberlando, famiĝis pro poma festo organizita mezaŭtune. Sur la tabloj piramidoj de pomoj, sur la razenoj simbolaj-alegoriaj kompozicioj faritaj el pomoj (nu, simple suno, luno kaj steloj), sur la teleroj pomkukojn, pomoj frititaj kun mielo, pomoj raspitaj... Gastoj kiuj estis forirantaj ricevis forvitaĵojn – mane skribitan poemeton, ion inter limeriko kaj haikuo, kiu ravis kaj eŭforiigis ilin tiome, ke ili forgesis tuj pri monotoneco kaj bizareco de la festo neniam poste ripetita.
Tamen en la glasoj cidro ne estis. Kial? Ĉar mankis cidro.
Poste pomoj komencis transformiĝi en literojn, kaj pomarboj en librojn. Tiele Pomlando ŝanĝis sin en Liberlandon.
Kaj tio jam estas nek historio, nek mitologio. Tio estas legendo. La legendo pri tio kiel estis kreita Libera Lando. Lando de Libero. Pomoj liberiĝis je sia pomeco transformiĝante en literojn. Nun literoj devas liberiĝi je sia litereco (literatureco?). Oni devas miksi ilin, nek haki nek tranĉi nek pisti, sed kunplekti ilin ĉiujn. Kune kun serifoj kaj vostetoj. Kune kun vermoj diakritaj kaj interpunkciaj. Poste premi ilin. Premegi. Ĝis ili komencos sukiĝi. Poste verŝi la sukon en barelon, por ke ĝi tie fermentu.... Tiele estas produktata fama cidro liberlanda – la suko el fermentitaj literoj.... aŭ fermentita suko el literoj, ĉu ne?
Pli fama, vera raraĵo, estas la suko el fermentitaj presaj eraroj.... aŭ la fermentita suko el presaj eraroj, ĉu ne? ho ne!
Do, se la vero estas, ke Liberlando havas historion, do pasintecon, la vero povas montriĝi ankaŭ tio, ke ĝi havas la estontecon. Jen Cidrolando povas esti ĝia estonteco. Sed ĉu Cidrolando povas esti lando? Ĉu tio ne estas anonco, aŭ nur vizio, de oceana transgreso? >>>