Kiam mi iras tra stratoj de la urbo, mi imagas, ke la domoj estas gigantaj literoj, kaj la stratoj – interlinioj kaj spacoj inter vortoj, inter literoj, dum la kortetoj – malplenaj internoj de literoj ...... Do, se ni platigus la domojn, kaj malpligrandigus la urbon ĝis mezuroj de ordinara paperfolio, tiam ni havus la paĝon de teksto.
Kiam mi legas, mi imagas min vagi inter la literoj; se ni pligrandigus, nu, gigantigus tiujn literojn, ili estus kvazaŭ domoj, kaj mi, same mirakle ne pligrandigita, mi kaŝkurus inter la literoj domoj, laŭ interlinioj, samkiel ordinara iranto kiu hastas je la strato ......

Tiel la aŭtoro, Dorwałas Oknowawski, prezentas en la katalogo de la ekspozicio siajn inspirojn, sian pensomanieron. Tamen li ne klarigas, ĉu li mem verkis la suprajn frazojn, aŭ eble legis ilin ie, kaj ili tiom fortege enpenetris lian menson, ke nun li konsideras ilin kiel la siajn kaj eĉ ne provas diveni kiu vere verkis ilin, eble eĉ li mem, sed antaŭ multaj jaroj, kiam li estis multe pli juna. Ne gravas.

Jen mapo de la urbo Łódź. Sed ne de la tuta urbo. De iu parto, malfacilas indiki kiun. Eble ĝi estas Książęcy Młyn (La Sacerdota Muelilo), eble regiono de la ĉefa strato, Piotrkowska. Ni ne scias ankaŭ kial ĝuste de tiu ĉi urbo. L'aŭtoro silentas pri tio, indikas neniujn kaŭzojn, do ankaŭ ni silentos – foje ja kialo estas tiom banala, ke tute ne meritas iu ajn pritrakton. Alian problemon nepre bezonas profundan prikonsideron: kia estas tiu ĉi mapo.
Same kiel iu ajn mapo, ankaŭ ĝi estas faldebla. Faldita similegas al la libro, kvankam iom netipa, se temas pri la formato. Unu paĝo enhavas unu blokon, aŭ la domojn troviĝantajn en la areo inter kvar orte kruciĝantaj stratoj ||= tiu ĉi urbo, aŭ almenaŭ iu parto da ĝi, havas la strukturon similegan al tiu de amerikaj ŝaktabulaj urboj – la ortan reton de stratoj – do la nocio de la bloko devus esti sufiĉe klara =||. La makulo kiun kreas domoj kaj konstruaĵoj estas transformita en la literon, aŭ en kelkajn literojn komponiĝantajn en silabon aŭ en vorton. Samtempe tia literego konsistas el centoj da literetoj (samkiel la muro konsistas el la brikoj) – simple, ĝi estas la teksto. La faldita mapo estas distranĉita tiel, ke oni povas turni la foliojn libromaniere. Do ni havas aferon kun preskaŭ normala libro, kies folioj estas kunigitaj sufiĉe lertege kaj ebligas etendi tutan libron mape, transformi tutan libron en tukegon; nur post kiam la mapo-libro estas etendita oni povas tralegi la tekston komponitan el literegoj-paĝoj.
Tio, ke la mapo estas verkita-skribita, ne signifas, ke mankas desegnaĵojn – desegnaĵoj ankaŭ aperas, aperetas, sed la teksto sendube dominegas; iufoje malaperas la limo inter skribado kaj desegnado – nu, la litero ja estas bildo, do desegnaĵo. Plie, iuj blokoj estas verkitaj-skribitaj-desegnitaj etaĝe, tiam ili estas kvazaŭ libro en la libro – tian efekton oni atingas facile, metinte sur la bloko-paĝo kelkajn foliojn, kunigitaj akordione aŭ kajere.
Do, ni havas samtempe la libron similan al vojmaparo, kie ĉiu paĝo estas la sekva fragmento de la mapo, kaj la mapon mem, kiun oni povas pendigi survande aŭ etendi surplanke, ĉar sendube ĝi mezurus kelkajn metrojn je kelkajn metrojn.
Tiele estas enkaze de la papera versio de tiu ĉi verko (verkaĵo-artaĵo).
Ni senprobleme povas imagi la version elektronikan, kiu ne estas prezentata en la Galerio FOLiA, pro kialo ege simpla: ĝi ankoraŭ ne ekzistas kaj neniu scias ĉu iam ĝi ekzistos. Tamen, se ĝi ekzistus, tiam unu bloko estus unu ekrano. La teknologio de hiperteksto permesas senfinan penetradon de la bloko, tavolumado kaj etaĝumado de tekstoj kaj bildoj orte je la surfaco de mapo.
Kiam la versio papera estas laŭ nature finita, fermita (kvankam ja ĉiam oni povas ion al ĝi alglui, alkroĉi – tamen malhelpus la problemoj teknikaj-organizaj, ekzemple: estas malfacile imagi, ke posedanto alvenas (kien?) pli aŭ malpli regule por ricevi laŭvican, sekvan aldonaĵon; kaj se tiu aldonaĵo devus esti metita SUB la mapo, kion fari? eĉ se ĝi estus alkroĉita tie sube, kiel legi ĝin? enkaze de hipertekstoj tiaj problemoj simple ne ekzistas, ĉar SUB kaj SUPER ekzistas nur en nia imagpovo), tiam la versio elektronika povas esti la versio senfina. Ĝi eble povus iam transformiĝi en iun eskvizitan, rafinitan ludon.

Do, se estas la mapo, tiam ie devas esti kaŝita iu trezoro.
La komenco estas simpla: ni ne scias kie estas la trezoro kaj ni ne scias kia kaj kiu trezoro ĝi estas. Do ni ne scias kion kaj kie serĉi. Ni disponas nur priskribaĵojn. Priskribaĵojn ĝeneralajn kaj detalajn, eĉ detalegajn. Priskribaĵojn poetajn, metaforajn, alegoriajn, perdiĝantajn-en-nekalkuleblaj-entrudiĝoj-kaj-veftoj-kromaj, priskribaĵojn direktajn kaj nedirektajn, tedajn kaj fascinajn, belegajn, fantaziajn, nerealajn, koncizajn ..... kaj ĉi tie komenciĝas la LUDO, ĉar priskribaĵo estas nur la priskribaĵo, ĝi ne estas tio kion ĝi priskribas. Ĉu ni do povas distingi, rekoni tion kio estas priskribita nur surbaze de la priskribaĵo?