Je unua vido: la mapo. Je la dua: jam ne. Ĉar se la mapo, do la mapo de kio? De la fruktoĝardeno. De la fruktoĝardeno, aŭ nun jam de ĝardeno surprize rapide arbariĝanta, eble eĉ ĝangaliĝanta... Sed se la mapo de fruktoĝardeno, kial mankas padoj, bedoj, arbustoj, benkoj kaj multaj aliaj objektoj, kiuj troviĝas aŭ povus troviĝi en tiu fruktoĝardeno, eĉ en tia sovaĝiĝanta? Do, prefere ne la mapo. Io simila al la mapo. La kvazaŭ-mapo. La preskaŭ-mapo de fruktoĝardeno. Aŭ, verkante la veron, de l'arboj. De l'arboj kreskantaj en tiu ĉi fruktoĝardeno. Unu arbo sur unu folio, nu, sur unu paĝo. Ĉiu branĉo estas unu frazo aŭ unu vorto. En diversaj lingvoj. Ĉiu arbo multlingva. Iuj printitaj, iuj kaligrafiitaj, iuj koloraj, iuj grizaj. La frazoj skribitaj aŭ printitaj, koloraj aŭ grizaj, plektiĝas, kruciĝas kiel branĉoj, prefere kiel branĉegoj, ĉar ili ne estas tiom etigitaj, ne formas densan reton.
Estas kelkdek da tiuj ĉi arboj. Do kelkdek folioj, kelkdek paĝoj. Eble preskaŭ cent. Tiuj ĉi folioj estas algluitaj (aŭ alhokitaj aŭ alfiksitaj) al teksaĵo dika kiel papero kaj simila al papero kolore kaj teksture, do vidata je distanco ĉio ŝajnas sufiĉe homogena tukego, eble iom neglata. Neregula tukego. Tute ne rektangula. Verŝajne tia estas tiu ĉi fruktoĝardeno – neregula, iom breĉa, ie eltranĉita, ie senpartigita, ie ŝirranda. Kaj se la distanco estus pli granda, tiom granda, ke la literoj malklariĝus, kunfandiĝus (kompreneble la distanco dependus da okuloj rigardantaj la mapon – eble ies okuloj vidus la mapo ĉiam klarege, ne gravas je kioma distanco), tiam la verkaĵo-artaĵo aspektus kiel prahistoria, antikvega teksto skribita pere de nekompreneblaj hieroglifoj – eble iu skribo nelineara C? eble la plej antikva mapo de la mondo? Strukture kaj konstrue FRUKTOĜARDENO estas simila al BOOKLYN MAP. Ankaŭ al LA MAPO DE £ÓD¬. Nu kaj? Ĉu tio estas iu problemo? Ĝi similu. Ja ĉiu libro kodeksoforma similas al iu ajn libro kodeksoforma – ĉu tio signifas, ke aŭtoro estis tro influata? ke li imitas? ke li nur sekvas ies vojon anstataŭ serĉi la sian propran? Ĉiu mapo, strukture kaj konstrue, ankaŭ similas ajnan mapon. La aŭtoro de FRUKTOĜARDENO havas la nomon Dar³sowa Kowanowski. Do similan al la nomo de aŭtoro de BOOKLYN MAP. Ankaŭ similan al la nomo de aŭtoro de MAPO DE £ÓD¬. Ĉu tio signifas, ke li mem aspektas simile al ili?