Sendube temas pri galerio arta, do tia kie oni prezentas kaj montras diversajn artaĵojn. Tamen ne ĉiujn artaĵojn oni povas montri tie. Nur folajn kaj foliajn. Sed ĉu tio signifas, ke nur tiuj kiuj estas samtempe folaj kaj foliaj, aŭ eble sufiĉas ke artaĵo estas nur fola aŭ nur folia? Sufiĉas, ke ĝi estas nur folia. Do, iu ajn artaĵo prezentata en la galerio nepre devas esti folia, sed nur povas esti fola. Artaĵoj foliaj kaj ne folaj estas konsiderataj kiel prezenteblaj, sed artaĵoj folaj kaj ne foliaj estas konsiderataj kiel neprezenteblaj en Galerio Folia.
"Artaĵo" estas la nocio tiel neklara, ke ni eĉ ne provos ion ajn klarigi, ni nur indikos, ke ĉi kaze, do en la kazo de tiu ĉi galerio, verkaĵoj estas konsiderataj kiel artaĵoj... kompreneble ne ĉiuj... Kio estas fola kaj kio ne estas oni ankaŭ povas sufiĉe bone rekoni – kompreneble ne ĉiuj.
Kaj kio signifas, ke iu artaĵo estas folia? Ho, jen vera enigmo, io eksplikenda. Kutime, oni imagas folion kiel rektangulan, negrandan pecon de papero. Kutime, do ne ĉiam. Iam oni povas imagi folion kiel nerektangulan, negrandan pecon de papero. Iam oni povas imagi folion kiel nerektangulan, negrandan pecon de nepapero – do de kio: de ligno? de ŝtono? de metalo? de arboŝelo?... nu, kial ne? tio dependas .... de kio tio dependas? de dikeco? ĉu tre tre maldika rektangula aŭ preskaŭ rektangula peco de ŝtono povas esti konsiderata kiel folio? nuuuu..... kaj arbfolio? ..... ho, arbfolio estas folio laŭdifine .... ne laŭdifine, sed laŭvorte – tio estas grava diferenco ..... tamen, ĉio, aŭ preskaŭ ĉio, verkita-skribita-desegnita sur arbfolioj povas esti prezentata en la galerio .... sed prefereble verkaĵoj surarbfoliaj. Kaj ĉu rektangula, negranda peco de tolo estas folio? Prefereble ne. Tamen iam, en iuj specialaj kazoj – jes.
Nu, bone, materialo estas grava kaj interesa problemo, tamen multe pli interesa estas problemo de paĝoj. Ja ĉiu folio havas du paĝojn. Ĉu tio signifas, ke akcepteblaj kaj prezenteblaj estos nur artaĵoj-verkaĵoj dupaĝaj, do duflankaj? Kompreneble la plej interesa estus la folio unupaĝa. Jes. La folio kiu havas nur unu paĝon. La folio unuflanka ..... Ekrano? Ekrano komputila? Ĉu vere? Unuflanka-unupaĝa ĝi estas (nu, almenaŭ preskaŭ unupaĝa kaj unuflanka), fola ĝi povas esti, ankaŭ freneza, sed ĉu ĝi estas folia?
Folia ne signifas nur unufolia. La prezentata artaĵo-verkaĵo povas esti dufolia, trifolia, kvarfolia... multfolia. Kial ne? Kompreneble, tia aĵo multfolia ne povas esti libro, do ĝi ne povas esti la stako da folioj – folioj ne povas esti metitaj unu sur alian, ili devas esti metitaj unu apud alia; ne nur surebene, ankaŭ enspace....
Kaj kartoj? Kial ne. Precipe kARTOj.
Kaj mapoj? Kial ne... Tamen... Ĉu mapo estas folio? Sendube ĝi estas foliego. Jen la sekva problemo: problemo de mezuro, de grandeco. Imagu do la jenon: prenu unu paĝon el la kajero, pligrandigu ĝin dekfoje, ne, dudekfoje, ĉu ĝi daŭre estos la paĝo? Se ne, do en kion ĝi transformiĝos? En la mapon? La mapon de kio?

La fola galerio de paĝarto invitas vin.