Serĉante la perdiĝintan R

Aŭtoro:
Darsłowa Kawonowski

Strukturo, materialoj, konstruo:
Cent ok paperfolioj gluitaj, iel kroĉitaj, al la tukego de nigra tolsimila teksaĵo. Ses kolonoj. Dekok vicoj. La folioj estas pejzaĝaj ortanguloj, unu latero estas probable dufoje pli longa ol la alia, pro tio la tuta mapo estas preskaŭ kvadrato. Proporcioj de la folioj, de la paĝoj, rezultas el la proporcioj de blokoj de domoj en la orta stratreto. La kvanto de vicoj kaj kolonoj estis prenita iom arbitre, nu, ĝi estas nur la kaprico de l'aŭtoro, kvankam ili ne povas esti multobligataj senfine, se la mapo prezentu la urbon ekzistantan ekster la kapo de aŭtoro, ne la tiun ekzistantan nur en lia kapo. Tamen ni povas konstati preskaŭ kun certeco, ke tio kion ni vidas estas la miksaĵo de tiuj du urboj; tian certecon ni ne havas, se temas pri la rilato inter ili. Tamen ĉi momente pli grava estas konstato, ke la grandeco de la mapo estas ŝanĝebla – probablege ekzistas aliaj variantoj, aliaj versioj, de ĝi, kun alia nombro de kolonoj kaj vicoj, do kun alia nombro de la blokoj, aŭ de la paĝoj. Eĉ pli grava estas tio, ke fortranĉante randan vicon aŭ kolonon ni ne detruos integralecon de la verkaĵo. Simple, la mapo estos iom malpli granda kaj ĝi prezentos malpli grandan parton de la interna kaj ekstera urboj.
La folioj estas sufiĉe dikaj, kvankam ni troigus dirante, ke ili estas paperegaj, aŭ eĉ kartonaj. Blankeco de tiu ĉi papero ankaŭ ne estas blankeco absoluta; ĝia blankeco estas varia, diversa, foje grizeska aŭ simila al la koloro de klavaro de malnova, iom neglektita, foruzita fortepiano. Tio sendube signifas, ke l'aŭtoro uzis diversajn specojn kaj tipojn de papero. Kvankam... same sendube tia efekto povas indiki, ke la mapo ne estas prilumita ĉiuloke samintense; ja la surfaco de la mapo ne estas la surfaco ideale, perfekte glata, ĉiun paĝon-folion kovras aliaj ŝmiraĵoj krajonaj, do ankaŭ la papero povas montriĝi kiel diversspeca, diverstipa, fakte estante samspeca, samtipa.
Ĉio kio troviĝas sur la paĝoj estas desegnita-skribita pere de krajono. De diversaj krajonoj. Dikaj kaj maldikaj. Molaj kaj malmolaj.
Nigra tolsimila teksaĵo videbla inter la paĝoj-folioj prezentas la reton de la stratoj. Kompreneble, ĝi funkcias ankaŭ kiel ĉarniroj, faldiloj, ĉar estas pli fleksebla ol papero.
Ekzistas ankaŭ la printita versio de BOOKLYN MAP. Faldaĵoj kuras laŭlonge de la stratoj – tion oni povas facile konjekti. Mankas algluitaj, alkroĉitaj, folioj. Ĉio mergiĝas en unu ebeno kaj havan unusaman teksturon, ĉar ĉiu parto estas same printita sur la sama papero, sur unu papertukego. Ĉu ĝi estas iom malpli bona pro tio? Nu, ni ne scias. Sendube ĝi ne estas tiom multekosta, ĉar estas facile kopiebla, do ankaŭ facile aĉetebla.

Ideo:
"Serĉado" en la titolo sugestus, ke la intrigo havas almenaŭ iujn elementojn, erojn de sensacio. Iujn enigmojn. Puzlojn. Se ne postkurojn (se la trovita R tamen fuĝis), tiam almenaŭ mornajn misterojn, insidojn, blindajn sakstratetojn, senelirejajn labirintojn. Tamen ni atentu, ke ĝi estas nur la subtitolo, kaj la subtitolo nur plikompletigas, ion aldonas, ion pliklarigas, ĉiam subordigita al la ĉefa titolo. Kaj en la titolo – mapo. Kaj la mapo neniam estas intrigo. Mapoj kvazaŭ frostigas iom da intrigoj, pli aŭ malpli dinamikajn aŭ statikajn situaciojn sur donita tereno, kiuj okazas samtempe kaj paralele, ofte ne ligitaj unu kun alia, sen iuj rilatoj, aŭ ligitaj nevideble, neaŭdeble, nesenteble por tiuj kiuj partoprenas jenaj situacioj, sed videble kaj aŭdeble por iuj eksteraj observantoj. Insidoj, blindaj sakstratetoj kaj labirintoj estas ĉi tie, eĉ sufiĉe multe da ili. Tuta mapo estas ja granda labirinto, ĉar ĝi ja prezentas la urbon, kiu estas nur grandega labirinto, kaj verkante la veron, ne la urbon, sed la vivon, la mondon. Ni kreas mapojn, ĉar ŝajnas al ni, ke mapoj helpos nin trovi la elirejon el tiu ĉi labirinto. Kaj jen la plej grava intrigo: ni saltas de c4 sur g5 kaj serĉas iun truon tra kiu ni povus eĉ elstari la kapon por ekvidi kio troviĝas je alia, transa, flanko. Manko, perdiĝo de R indikus, ke R malplenigis iun lokon, vakuigis ĝin, aŭ R trovis iun truon, fendon, distiraĵon kiu ebligis la fuĝon.
Do la mapo. Ne la libro. Tamen ĉu vere la mapo? Ĝi ja estas pli simila al azteka kodekso de antaŭ kelkcent jaroj. Sed nur similas. Rememorigas. Same kiel rememorigas malnovajn mapojn de antaŭ kelkcent jaroj, plenaj de ridindaj desegnaĵoj, kiuj bildigis niajn imagaĵojn pri malproksimaj landoj, niajn dubojn kaj timojn. Tiu ĉi mapo tute ne similas ankaŭ al komikso. Komikso estas ja filmo disbildigita, diskadrigita, kie ĉiu kadro-bildo rezultas el la antaŭa kaj kaŭzas la sekvan – escepte nur se la filmo konsistas el la bildoj tute sendependaj, neniel ligitaj kun aliaj bildoj, sed eĉ tiam la komparo ne estus utila, ĉar la filmo ĉiam estas strio, rubando, dum la mapo estas tukego. La mapo, tiu ĉi mapo, estas ĵigo de kelkcent rakontetoj-historietoj-poemetoj-bildetoj. Kompreneble ne verkitaj-desegnitaj-skrbitaj sen la litero R. Ho ne. Kawonowski ne apartenas al la aŭtoroj kiujn interesas, eĉ fascinas, akrobataj limigoj formecaj. Des pli, ke perdiĝis nur unu R. Ĉiuj aliaj estas je siaj lokoj.