SONĜLIBRO

Iam mi son
ĝis pri libro. Aŭ prefere: mi sonĝis la libron. Mi ne scias pri kio estis tiu libro. Mi ne scias kio ĝi estis. Probablege ĝi estis la mondo. Tuta mondo. Tia libro povas esti nur tuta mondo. Ĝi ne povas esti mondero, iu malgrava parteto. Estante multoble malpli granda ol la mondo ĝi enhavis tutan mondon. Tia estis la libro. Ĝi havis iun nekutimegan arkitekturon, iun mirindan strukturon. Tute kiel la mondo – ĝi ja ne povis havi aliajn, se ĝi estis la mondo. Mi havis ĝin en la manoj. Mi tenis ĝin. Mi povis malfermi ĝin, turni la foliojn, kvankam la nocio "turni la foliojn" estas ĉi-kaze tro nepreciza, simplaĉa, eĉ aroganta. La libro estis tute reala, absolute evidenta, tamen mirigis pro sia lertega konstrukcio. Ĉiuj ĝiaj elementoj estis ege klaraj kaj evidentaj: meandroj de teksto, surprizantaj malfermoj kaj eĉ pli surprizantaj fermoj, ŝanĝoj de paĝoj, turnoj de intrigo, kapturnoj pro montiĝantaj spacoj ....... Mi vekiĝis kaj mi daŭre havis ĝin en la kapo. Ĝi staris tie kvazaŭ sur la breto, aŭ eble ŝvebis, senpeza malgraŭ sia tuŝebla fizikeco. Mi estis iranta kun ĝi, kaj ĝi ne dissolviĝis, ne malaperis en la neniam vizitataj anguletoj de mia menso. Mi volis rakonti pri ĝi al iu. Neniu estis hejme, do mi jam estis preta eliri kaj serĉi iun, renkonti iun-ajn, kvankam ja li aŭ ŝi ne povus esti iu-ajn, kiam mi ekkonsciis, ke mi ne scipovas konstrui eĉ unu sencoplenan frazon pri ĝi. Mi ne povas balbuti pri ĝi, ĉar neniuj vortoj taŭgas por la priskribo. Do mi sidis ĉe la tablo, prenis paperfolion kaj krajonon. Kaj mi desegnis nenion, tute kvazaŭ mia mano forgesis ĉion kion ĝi iam lernis, kvazaŭ estis ĉi-momente paralizita, gaje kaj feliĉe, ĉar pro tio ĝi ne devis transformi la multidimensian, multinivelan realon en platan taŭgaĵon de grizaj linioj kaj strekoj, ne gravas molajn, subtilajn, eskvizitajn... Mi formetis la krajonon kaj provis fari el la paperfolio modelon de la libro kiun mi portis en la kapo. Sed ankaŭ nenio. Tute nenio. Plena senpovo. Ŝajnus, ke nun mi devus depresiiĝi. Sed denove nenio. Nenio okazis. Nek depresio, nek represo, nek opresio, nek opreso. Neniam poste mi sonĝis pri tia libro. Tamen mi ne sentas pro tio rankoron, ne regas min indigno, mi ne suferas nervozan krizon. Io tia okazis kaj jen ĉio. Afero fermita.



<<<