PIRAMIDO

La versio cifereca
Sur la ekrano komputila aperas unu vorto: difino. Ĝi estas aktiva ligilo. Klaku ĝin kaj vi ekvidos la frazon kelk aŭ dekkelkvortan. Jen la difino de la nocio difino. Ĉiu vorto en la frazo-difino ankaŭ estas aktiva ligilo, ĉar ili ĉiuj aperas unuan fojon, do vi povas klaki ĉiun kaj tiam surekrane aperos frazo difinanta tiun ĉi vorton. Kaj tiel plu. Oni ne scias ĝis kie kaj ĝis kiam. Ĝis kiam mi havos sufiĉe da pasio, da forto, da imagpovo por kovri mense-pense multobliĝantajn frazojn. Kompreneble, la vortoj jam difinitaj ne estos difinitaj ankoraŭfoje; ili ne devas esti aktivaj ligiloj sendantaj nin al antaŭaj difinoj, kvankam povas. Kompreneble, ili povas esti difinitaj denove, alie ol antaŭe. Eble tio estus interesa, plikomplikigus la ŝajne klaran strukturon de la virtuala piramido.... Oni devas substreki, ke la difinoj ne estos kopiitaj el vortaroj kaj enciklopedioj – spite al ĉiuj ŝajnoj ĝi estu la libro aventureca, ne iu tezaŭro.


La versio analoga
Jen la vera piramido papera, do substanca. Ĉiuj folioj estas kvadrataj. Unu latero estas uzata binde, do funkcias kiel la dorso, kaj ĉiu el la tri ceteraj estas regata far alia lingvo. Sur la paĝo pinta troviĝas nur unu vorto: DIFINO. La sekva (suba) folio estas iom pli granda kaj ĉe ĉiu rando aperas la difino de la nocio difino. La tria folio estas iom pli vasta ol la dua kaj ĉe ĝiaj randoj aperas frazoj difinantaj vortojn troviĝantajn sur la dua folio. Kaj tiel plu. Sur ĉiu paĝo la teksto etendiĝas (disvastiĝas) triangule, paĝocentren kaj estas presata per pli kaj pli malgrandaj kaj pli kaj pli helaj literoj, kvazaŭ falante, dronante, en la blankan truon.

Nu...
Sendube ĉiu vorto aperanta unuan fojon devus esti difinita pere de la vortoj jam difinitaj. Nur tiam ni havos garantion, ke ĉiu nova vorto estos klarigita sen duboj kaj ne bezonus kromajn eksplikojn, kiuj estus necesaj se oni hazarde uzus iun vorton jam ne difinitan. Tamen, akceptante tian regulon ni kaŭzos gravajn komplikojn kaj konsekvence nevenkeblan paradokson, ĉar la unua frazo-difino difinanta la nocion difino estos neverkebla pro manko de vortoj – disponebla estos nur unu vorto, nome difino, vorto nedifinita. Do, oni bezonas akcepti (kaj unue elekti) kelkajn vortojn-aksiomojn, kio, kompreneble, dubigos la kredeblecon de ĉiuj sekvaj difinoj. Se oni akceptos neniujn aksiomojn, tiam la rakonto finiĝos je ĉi unu vorto el kiu ne eblos konstrui eĉ la piramidon de vortoj difino, ĉar oni ne povos uzi la nedifinitan nocion. Do estos pli bone ne akcepti tian regulon, kiu kvankam logika kaj konsekvenca, rezultos en plena paralizo kaj malpovo de intelekto. Kaj se oni inversigos la piramidon? Tiam sur ekrano aperus unue ĉiuj vortoj kaj ni povus uzi ilin, ĉar ĉiuj estus jam difinitaj (eĉ pli multe ol ĉiuj, ĉar multaj el ili estus uzitaj en diversaj difinoj de vortoj troviĝantaj en la tavolo suba, aŭ supra se la piramido ne estus inversigita). Tamen aperus alia problemo. Se la piramido estus inversigita, tiam ĉiu sekva tavolo devus havi malpli multe da vortoj. Por tion akiri, aŭ la difino devus esti pli mallonga ol difinita nocio (aŭ havus negativan, minusan, kvanton da vortoj), aŭ la sekva tavolo estus kreata pere de forstrekado, forviŝado de vortoj, kvazaŭ kunigante kelkajn nociojn en la unu ...... Kaj tiel plu. Ĝis la ununura vorto surpinte (aŭ surfunde – ja nun la pinto estas la fundo de nia piramido, aŭ de malpiramido). Interese, kiu vorto ĝi estos? Ĝi devus esti la vorto difino, ja ni inversigis la piramidon de difinoj. Tamen, ni ne povas esti certaj pri tio. Memoru, tio estas la romano aventureca, ne tezaŭro, do la fino povas esti vere surpriza, kvankam same antaŭvidebla kiel la morto.

<<<