Halucinoj kaj imagaĵoj povas esti precizaj kaj klaregaj, tiaj kun eĉ la plej absurdaj detaloj, sed ĝuste en kazo de halucinoj absurdo estas inda kaj enda. Ja malebleco realigi ilin estas la bazo por halucinoj kaj imagaĵoj.

Okazas ankaŭ halucinoj necertaj kaj nebulecaj. Partaj. Komencitaj kaj nefinitaj. Kvazaŭ hontigitaj, malkuraĝigitaj de ilia komenca aŭdaco, tro freneza impeto, aŭ eble nur tedaj pro troa bridemo..... Aŭ simple nekompleta, nefinita, ĉar rompita pro iu bagatela kaŭzo – kaj tiu rompo estas kvazaŭ fermi la pordo, kiun oni poste ne povas malfermi por eniri tien kaj fini tion kion oni iam komencis.








- - - - imagu kvar projekciilojn – en ĉiu projekciilo alia rakonto sur kelkaj dekoj da lumbildoj – aŭ eble kvar ĉapitroj de la sama novelo – aŭ eble unu sama historio rakontita je kvar diversaj manieroj – tion mi ankoraŭ ne scias – kaj ĉiu lumbildo estas kvazaŭ unu paĝo - - - - - - kvar rakontoj estas projekciataj samtempe, ĉiu sur unu el kvar vandoj de la salo kaj ĉiu je sia rapido – knarado de projekciiloj ŝovantaj la kadretojn devus esti komponita en iun ostinaton tiele ritmiganta la rakonton – kaj homoj sidas meze – ili sidas sur la seĝoj: se vizaĝe al unu vando, tiam dorsen al la vando vidalvida – ili legas sekve, laŭvice, aŭ alterne, aŭ laŭvole, senorde, kaose – estas interese kiomlonge povus la projekciiloj labori sen rompoj, fajroj, kojnumado - - - - - - - kial ne projekciiloj ciferecaj? pro tio ke la tiaj estas mutaj laŭnature - - - - -

La kvarlibro lumbilda.


Jen ĉio. Nenio pli. De longa tempo nenio pli. Neniuj disvastigoj. Neniuj detaloj. Daŭre oni ne scias sur kiaj seĝoj la homoj estos sidantaj, kiel la seĝoj estos aranĝitaj, kiel la homoj ŝanĝos iliajn lokojn, kiel la vandoj devus esti preparitaj.... Aperis neniu indiko pri tio, ĉu kvar rakontoj estu unu rakonto rakontita je kvar diversaj lingvoj, aŭ ili estos vere kvar diversaj rakontoj, aŭ kvar partoj de unu sama rakonto rakontitaj en unu lingvo...... Tamen tio ne gravas. Antaŭ ĉio gravas tio, ke ĝis nun ni ne scias kiun historion tiu verko, aŭ tiuj verkoj, rakontos. Tute nenion ni scias pri tio. Do ni daŭre devas atendi pacience. Kaj aŭskulti zumadon de komputilaj ventumiletoj.