Jen la libro de libroj.
Ho, ne. Jen de libroj la libro.
Ĉar ĝi ne estas la superlibro, sed prefere la sublibro. Sendube. Pro tio ĝi estas senfende kaj malloze ĉirkaŭvolvita far nobla ŝtofo de nekonata origino kun ege artoplena kaj eskvizita fadenaranĝo. La fadenaranĝo estas ege speciala, ĉar ĝi protektu de libroj la libron kontraŭ iu ajn nedezirata rigardo – rigardoj povas ja esti ege penetremaj, eĉ dika teksaĵo ne kovras tion, tio troviĝas sube, kaj tio signifus por de libroj la libro mortan danĝeron.
Tio estas unu varianto. Estas ankaŭ la alia: la libro estas ĉirkaŭvolvita per multaj foliegoj de papero, iuj asertas, ke senfina nombra da ili, sed tio povas esti la rezulto de troa entuziasmo kaj malsana fascino – se oni kalkulus la foliegojn de la libro troviĝanta ene, tiam ili plenigus tutan universon, kondiĉe ke la universo estas senfina, senlima; se oni farus kontraŭe kaj konsiderus kiel la unuan ne la foliegon tuŝantan la libron, sed tiun plej eksteran, do surfacan, tiam la libro devus esti pli malgranda ol kvarko, devus esti antilibro farita el antimaterio, aŭ almenaŭ forĵeti materialecon kaj iĝi nur la ideo, ĉar ajna ideo ŝajnas havi neniujn limojn kaj finojn ajndirekte... Ĉiu foliego estus iom pli granda ol la antaŭan, tiom pli granda ke sufiĉus ĉirkaŭvolvi la plidikiĝantan pakaĵon. Sur ĉiu foliego teksto. Ĉiu teksto alia, por ke la literoj, enkaze de travidebleco de papero, surmetiĝu unuj sur aliajn, miksiĝu, plektiĝu, enretigu la rigardon samkiel la korpo kojnumiĝas en la densaĵo de branĉoj. Kompreneble ĉiun sekvan tavolon oni povus legi nur traleginte la teksto sur l'antaŭan, jam etenditan tavolon – do neniuj ŝparvojon kaj mallongigoj, neniu saltado... Jes, la dua varianto estas vere interesa. Plej interesa estas tamen tio, kion de libroj la libro enhavas.
De libroj la libro enhavas klarigon de ĉio. Ne la teorion de ĉio, sed la klarigon. Grava diferenco tio estas. La teorio estas nur supozado, konjekto, proksimado al la vero kaj bezonas pruvon, konfirmon; ĝi povas esti ŝanĝita, forĵetita, plibonigita... Klarigo estas definitiva. Klarigo diras kiel estas kaj kial estas tiel kiel estas.
Ĝuste tion oni devas atendi de de libroj la libro. Ja ne tion, ke ĝi estos firomano de klaso B aŭ eĉ C, de la plej malalta breto, kvankam oni ne devus miri se montriĝus, ke ĝuste tia romanaĉo klarigas ĉion, estas la plej atendata kaj dezirata klarigo de ĉio.
Se vi tamen fine elfosos de libroj la libron el la kirliĝo de faldoj, se jen via rigardo estos la rigardo dezirata, memoru, ke malfermado de la libro havos gravajn konsekvencojn. Ĝi estis printita pere de la speciala farbo, kiu havas unikan trajton: vorto unufoje legita malaperas por ĉiam. Do vi devas memori ĉion tuj, ĉar vi ne povos reveni al la teksto jam legita, ĉar ĝi simple ĉesos ekzisti.
Legu aŭ ne legu? Jen granda demando.
Ho, granda perdo tio estus, vere granda, por la homaro, se de libroj la libro troviĝus en miaj manoj, antaŭ miaj okuloj – sendube mi tralegos ĝin, raviĝos (aŭ ne) kaj forgesos tion kion mi tralegis. Mi memoros nur la ravon, raviĝadon. Ĉu tio sufiĉos? Ĉu tio nin kontentigos?

<<<