Vi estas invitita por solena kaj senĉesa malfermo de TRINKEJO FERMITA

Dum longa tempo (ne gravas kiom longa – ja preskaŭ neniu vizitis tiun ĉi lokon, se jes, do restis mallonge, tuj fuĝis konstatinte ke nenio interesa tie troviĝas) TRINKEJO estis fermita por momento. La frazo fermita por momento ne estis ĝia nomo, nur difinis la staton de la trinkejo, ke ĝi malfunkcias. La vorto TRINKEJO povus esti konsiderata kiel la nomon, sed antaŭ ĉio informis pri tio kio estos okazanta en tiu ĉi loko kiam ĝi fine ekos funkcii, kiam estos malfermita. Ĉar dum tuta jam menciita periodo la trinkejo estis fermita kaj neniu povis eniri tien. Nun oni povas eniri ĝin. Nun ĝi estas malfermita kaj ĝi estos malfermita ĉiam. Ĉiu povos eniri ĝin ajn-momente. Tamen la trinkejo ne estos funkcianta. Tial ĝia nomo estas FERMITA – kio signifas, ne ke ĝi estas fermita, sed ke ĝi ne funkcias. Nenio en ĝi estos funkcianta. Tial la nomo de trinkejo estas FERMITA – ĉar ĝi estos malfunkcianta. Tamen malfermita. Malfunkcianta kaj malfermita.

Ni anoncas, ke nun TRINKEJO FERMITA estas ĉiam malfunkcianta, aŭ ĝi neniam estos funkcianta, kaj ĝi ĉiam estos malfermita.

Tio signifas, ke oni povas eniri ĝin ĉiam (escepte momentojn kiam mankas elektro). Jen ĉio... Ne. Ne ĉio. Ĉiu eniro estos solena malfermo. Kaj nur tio estos funkcianta. Ĉio alia ne estos funkcianta. Boteloj ne estos funkciantaj. Seĝoj kaj tabloj ne estos funkciantaj. Nenio.


Kial? Pro la ĉieestanta malkuraĝiganta malpura rozkoloreco?

Oni devas eliri plej baldaŭ kaj trovi iun multe pli amikecan ejon.

>>>