Mi komprenas ĉu vere? eble mi nur imitas komprenon, dum mi mem komprenas nenion, mi verkas sensencaĵojn pensante, ke tio helpos al mi kompreni ion ajn la embarason: antaŭ ĉio iu tabelo kun nomoj de ĉiuj valutoj devus troviĝi ĉi tie, sed ĝi ne troviĝas. Kaj tia tabelo devus enhavi, krom la nomojn, ankaŭ nombrojn kiuj montrus la valoron de unu valuto rilate al l'alia, aŭ kiom da unitoj, da eroj, de unu valuto oni devas pagi por ricevi la uniton de alia valuto.
 
Ĝuste tiuj nombroj interesigis kaj emociigis vin la plej, ĉar de tio (certe, ne nur) dependis, ke iu sentis sin riĉa aŭ ne en iu lando. Konsiderinte multajn, profundajn kaj vastegajn rezultojn de tiuj emocioj, ne estas facile nomi ilin sanajn. Se oni uzus rilate al ili la metaforon de bastono dufina ĉu ekzistas bastono unufina? ŝajne unufinaj estas bastonoj fositaj en la grundo – sed tutcerte ekzistaj bastonoj tri kaj multfinaj – se bastono estas nur precipa specimeno de branĉo (eĉ pro tio, ke ĝi estas objekto branĉodevena), tiam branĉo estas ankaŭ bastono kaj branĉoj, kion ni bone scias, povas havi multajn finojn tiam je unu fino gvatus terura malsano, ĉar malmultaj homoj kiuj tute ne atentis pri tiuj nombroj ĝenerale ne povus laŭdi sian bonan sanon, ne povus esti ekzemploj kaj specimenoj imitendaj por aliuloj, kaj eĉ se ili povus laŭdi sian bonan sanon (kio rezultus pro kaŭzoj kaj cirkonstancoj tute ne ligitaj kun la nombroj menciitaj ĉi supre), tiam ne povus laŭdi ĉion alian ...... Eble mi denove verkas sensencaĵojn, do mi senprokraste revenas al la nombroj, ĉar ili, estante io konkreta, klara kaj evidenta, devus forlogi min de stultaĵoj. Vere erarega konkludo. Ja ekzistas nombroj imaginaraj. Ĝisfunde kaj sendube. Kvankam oni povas konstrui tute logikajn kaj neimaginarajn, nefiktivajn strukturojn, oni tamen devas bone kaj ĝisfine memori aŭ tiom longe kiom nur eblas – pli aŭ malpli baldaŭ ĉiuj uloj forgesos pri tio; kaj se iu ne forgesos, aŭ pro diversaj bizaraj kaj implikegaj cirkonstancoj kaj koincidoj neatendite rememoros tion, tiam li aŭ ŝi estos konsiderata kiel la frenezulon, aŭ egan ŝerculon, ho! egan komedianton kiu povus ridigi homojn ĝislarme spektaklante sur scenoj de la tuta mondo – atentu! la spektantoj ja povus blingiĝi pro troeco de larmoj, aŭ eĉ rideksplodi kaj tio estus nenio plezura, ho, tio eĉ estus tre malplezurega, nur imagu la spektejon post tia spektaklo – FUJ! tion homoj transbarilaj dirus ĉi momente – mi petas vin, ne imagu plu, nur rememoru iun filmon rakontantan pri la invado de ruzaj Marsanoj kiujn krudaj Teranoj venkis pere de iu aĉa kanto: marsanaj cervoj malfermitaj en vitraj travideblaj globoj krevis kaj eksplodis kio ne povas nin surprizi, kvankam plej probable ni neniam sciiĝos ĉu tiuj rigardindaj eksplodoj estis la rezulto de hideco kaj kiĉeco de radioelsendata kanto, aŭ eble ĝuste tia kombino de sonondoj kaŭzis la tujan plivolumenigon de fluidoj histaj kaj trovibrigis iujn substancojn verdeskajn ke tiu ĉi grandioza domego, palaco, estas konstruita el imagaĵoj, iluzioj: imagaĵoj kaj iluzioj estas ĝiaj fundamentoj, imagaĵoj kaj iluzioj estas ĝiaj vandoj kaj tegmento (ni memoru ankaŭ, ke minuso kun minuso donas pluson, tamen pluso kun pluso ne donas minuson) ....... Ni prenu la ekzemplon de folio kverka. Kiom da folioj aceraj valoras unu folio kverka? La situacion plikomplikas fakto, ke folioj kverkaj estas diversaj, vere, ne ekzistas du samaj folioj kverkaj, tamen oni povas supozi kaj akcepti, ke koloro kaj ĝiaj nuancoj, grandeco, dikeco, supleco kaj elasteco, formo, desegno kaj kelkaj aliaj trajtoj kaj ecoj ne estas decidemaj por la valoro de folio kverka, ke ĝian valoron difinas nur ĝian kverkecon, kio kompreneble estas balbuta sensencaĵo – tamen ĉu ni ne estus surprizegitaj se kasisto dependigus la kurzon de valuto je grado de foruzeco kaj triviteco de bankbiletoj? Iu diros: kvin. Iu alia demandos: kial kvin? kial ĝuste kvin? Tiam iu konstatos: ja funkcias la regulo de mendo kaj oferto laŭ kiu io valoras nur tiom, kiom iu volemas kontraŭ tiu io pagi. Tiam iu alia aldiros: sed ni memoru, ke homoj plej emas pagi nenion kaj plej volonte prenos ĉion senpage, kio povus konkludigi nin, ke ĉio valoras nenion kaj prezoj estas nur pura elpensaĵo, imaginaĵo, simpla, kruda spekulado. Iu alparolos: ni memoru ankaŭ pri tio, ke mendo kaj oferto ekaperos iom poste – naskiĝas iu ŝtato kaj enkondukas novan valuton, kiun neniu konas, neniu deziras kaj mendas kaj kiun ĉiuj ekkonas dank'al jena komunikaĵo: la prezo de unu libroo estas kvin ..... (eŭroj, ekzemple), nu, de kie ili (oni) prenis tiun nombron? de la luno aŭ de la suno? ..... ĉar poste ĉio estas klara, sed la komenco ..... Ho! Komencoj ĉiam estas klopoddonaj. Estas plej simple konstati, ke komencoj ne ekzistas ...... Ankaŭ tia tabelo ne ekzistas. Ĝi ne havus sencon. Ĝi tute ne havas sencon. Ĝi informus pri nenio konsiderinte ekstreme nestabilajn kurzojn furiozantaj de nulo ĝis senfineco, tute nedifineblajn, elrevitajn, elpensitajn, dependantajn nur de ies humoro. Kaj la nomoj? Ho, nomoj estus interesaj. Jes. La tabelo povus enhavi nur la nomojn. Tio estus sufiĉe interesa.
Tamen oni povas imagi tute alian lokon. Ne netan, preskaŭ steriligitan ejon, troplenigita per elektronikaĵoj, sed la spacon apertan, pli apertan ol korto, placo aŭ strato – eble vojon, eble padon, eble eĉ vastegan herbejon, stepon aŭ dezerton ...... kaj benko – benkego – ne larĝa, ordinara benkego, sed ankaŭ ne streta, oni povus ekkuŝi sur ĝin kaj dormi, kvankam tio postulus iom da lerteco kaj alkutimiĝo, sufiĉe larĝa ĝi devus esti por ke ne nur la korpon oni povus meti sur ĝin, sed diversegajn aĵojn kaj obiektojn, ĉe unu flanko kaj ĉe l'alia, iuj fronte al aliaj, tiuj kiuj interŝanĝontus, unu kontraŭ l'alia ...... tamen konsiderinte la ekstreman diversecon, variecon de valutoj kaj ilia terura ŝanĝemo kaj ankaŭ tion, ke oni neniam scius kiu valuto estus deviga en la jena tago ja librooj jen la valuto libera kaj la valuto libera jen la valuto tute nedifinebla laŭ ĉiuj siaj parametroj ĝi devus esti neimageble longa benkego, eble eĉ senfine longa, do malfacile farebla, malfacilege, eĉ tute malfarebla, kaj se malfarebla, ni ne faru ĝin, ja ĉio povas esti dismetita sur la grundo, sur la herbejo, inter floroj ....... Kaj se inter tiuj varoj dismetitaj estus floroj? Se iu volus interŝanĝi fleŭmon pratensan kontraŭ agrostiso blanka? Estos danĝero, ke ili intermiksiĝos kun tiuj vivaj, kreskantaj. Tiam ili intermiksiĝos. Nenio precipa okazos. Nur intermiksiĝo okazos. Sed tio estus la kazo preskaŭ ekstrema. Ĉar la folioj kverkaj jam ne intermiksiĝos. Nek la folioj acerbaj. Nek la folioj fraksenaj. Nek la folioj pomaj.
Ho! Tio transformiĝos en la vojon. Jes. La vojo naskiĝos. La vojo sen komenco kaj sen fino. Samkiel ĉiu vojo.
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
petaloj rozaj | | petaloj asteraj
tigetoj | | strobiloj
rulaĵoj de ŝelo betula | | malnovaj diskoj gramofonaj
plataj triangulaj ŝtonetoj | | mp4
forŝelaĵoj | | stumpoj
kadavroj muŝaj | | kadavroj araneaj
konkoj bivalvaj | | konkoj helikaj
gutoj de roso matena | | buletoj de seka koto
matena frosto | | nuboj lanugaj
frumatena vekiĝo | | vesperega dormiĝo
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
Kion mi vidas? Nomojn mi vidas.
Do tamen nomoj. Vortoj.
Nu bone. Estu vortoj.
. . . . . . . . . . . . . . . . . . .
unua gluto de freŝe infuzita teo | | dua gluto de freŝe infuzita teo
kvara gluto de reinfuzita teo verda | | tria enteigo de la lipoj
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
nigra nokto malantaŭ la fenestro | | pluvo pluvo pluvo
malaperantaj neĝflokoj | | sovaĝa ekblovego de vento
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
Vi volus ion alskribi. Aŭ vi atendas kaj supozas, ke alskribado, aldonado estos la regulo. Tiam tiu ĉi pado plilongiĝus simile al tiuj tretataj en la hebejo. Ne. Nenio tia. Neniuj alskribaĵoj. Memoru, ke vi estas en la lando, kie libroverkado estas tiel agrable akceptata, kiel agrable malakceptata estas alskribado de propraj rimarkoj marĝene, substredako de vortoj kaj frazoj kaj ĉiu alia alskribaĉado. Estas interese, ke homoj tute senzorge skribaĉas sur paĝojn kaj ne skribaĉas sur bildoj pendantaj survande eĉ se tiuj ne estas veraj pentraĵoj sed nur malmultekostaj fuŝaj preskopioj. Nek ili aldonas siajn sonojn al la muziko sur diskoj aŭ sur bendoj, kio, kvankam iom pli malfacila ol notaĉi surmarĝene, tamen estas ebla ....... Ho! Tiom da vortoj! Kiu atentus pri ili kaj prenis ilin al koro.

Kiom valoras la vorto?

Kiom da piroj valoras la vorto "pomo"?