> > > > > kanto > odo > rakonteto kanajla > terceno > aleksandro > elegio > dramato > panegiro > epitafo . . . . . . kaj kial ne la epitafo? ĉu la rektangula peco de papero ne aspektas kiel la ŝtono tomba? certe, ĝi povus aspekti tiele, precipe kiam papero estus de speco marmora kaj sur ĝi troviĝus jena skribaĵo: ĉi tie la mono restas entombe / sed al via kapo ne venu aplombe / la penso levegi tiun ŝtonon pezan / ĉar ene nur kadavro putra kaj leza / do lasu ĝin dormi longe kaj bone / dum vi ekprovu vivi senmone // . . . . . . . kompreneble vi imagas kaj atendas, ke la listo estas tre longa kaj enhavas ne nur nomojn, sed ankaŭ utilajn desegnoj kaj specimenojn pretajn por uzado – vi elektas iun, egzemple tiun kiu plej plaĉas al vi, ion aldonas, eble kelkajn vortojn, certe en la lokojn speciale por tio rezervitaj, kaj ĉio estas preta! - aŭ vi miksas diversajn erojn, elementojn, transmetas ilin, traŝovas kaj via monbileto jam estas preta - - - - - - simplega tio estas – eble vi eĉ supozas, ke vi trovos ian maŝinon permutan, iun permutilon, produktantan monstrajn kvantojn da poemoj aŭ rakontetoj, sufiĉas nur iome turnadi la paĝojn aŭ aldoni la vortojn laŭ la formulo donita kaj jen ĉio – eble eĉ vi mem elpensos iun novan formulon, aŭ iun novan permutilon, tamen tio ne estas nepra, ho, tio eĉ estus superflua, por kio elpensi novajn maŝinojn kaj novajn formulojn, se ekzistas malnovajn kaj ili sendube ne estas tro kaj foruzitaj por labori malflue, kojnumi kaj grinci – formuloj ja ne foruzeblas, formuloj eĉ ne eksmodiĝas . . . . . . . . nenio tia ĉi tie – fiasko fiasko fiasko – eĉ vortaroj mankas ..... nu, almenaŭ iu vortaro estu! – ja oni tion scias de tre longe, ke uzante la saman aron de vortoj oni povas komponi diversegajn rakontojn – sed kiujn vortojn preni kaj kiavice ilin skribi? ho! libero malbenita! ja oni povas krei novajn vortojn, tute novajn, tute novajn vortarojn oni povas verki, novajn lingvojn oni povas elpensi – neniu tio estas malpermesite – ĉio tia estas permesita . . . . . jes, ĉio estas permesita . . . . . ne, ne ĉio: estas malpermesite kopii – kio povus signifi, se trapensumado estus vere rigora kaj ĉiuj konsekvencoj bone distingitaj kaj klarigitaj, ke estas malpermesite uzi la vortojn jam de iu parolitajn kaj skribitajn – kio, surprizete, ne kaŭzus teruran kataklismon, ne faligus vin en abismon de silento, muteco, malparolado kaj malverkado – ne estas malfacile elpensi kaj krei novan vorton, ĉar la kvanto de vortoj ŝajnas senfina - - - kaj ĉu ripetado de silaboj estus kopiado? kaj ripetado de fonemoj? . . . . . . . . nuuuu! ne estas facile elpensi novan fonemon, vere ne, kvankam elasteco de la voĉo ŝajnas nekredeble granda – sed la voĉo ne interesas min – mi ne atentas pri la voĉo – mi ne klopodas pri novaj fonemoj, ne zorgas, ne okupiĝas – novaj fonemoj ne bezoneblas – ĉi tie temas pri tio kio estas verkita, skribita, do oni devus elpensadi prefere grafemojn . . . . . . . . . vi povus atendi, ke ekaperos la listo de citaĵoj – tio ja estus vere bona kaj interesa solvo – meti sur la monbileto iun saĝan sentencon, aŭ moton, aŭ frazon, aŭ eĉ kelkajn citaĵojn kio povus atesti la erudicion, kaj la erudicio atestos la saĝecon, kio finfine plialtigu la valoron de la valuto - - - - - ho, sed ne ĉi tie – ho ne – ĉi tie citado kaŭzas devaluton kaj atestas nur mankon de ies propra opinio kaj vidpunkto, maleblecon pensi sendepende . . . . . ĉar pri kio alia ĝi povus signifi? - - - - - - - sufiĉas? sufiĉas, kaj se sufiĉas, tio signifas, ke ĉio estas jam preta, kvankam sendube ĉio povus esti farita tute alimaniere > > > > >