La ambasado ne estas de iu ŝtato, de iu-ajn lando. Neniu lando havas ĉi tie sian ambasadon, ĉar se unu lando havus ĝin, tiam ĉiuj aliaj landoj devus havi la siajn, kaj tiam la strato, Esplanado, iĝus la strato de ambasadoj. Tiam pro eksterteritorieco kiun posedas ĉiu ambasadejo, tuta, aŭ preskaŭ tuta Esplanado ankaŭ estus eksterteritoria, do ĝi ne apartenus al Liberlando, kvankam troviĝus ene de Liberlanda areo premisante, ke Liberlando havas iun areon – oni povas fari tian premison, nenion tio kostas, iujn konsekvencojn havas, sed ne gravajn, la realo daŭre estos tia kia ĝi estas, ĉar realo tute ne dependas de niaj premisoj, do unu pli aŭ malpli neniel ĝenos; oni povus ankaŭ premisi, ke ĉi tie eksterteritorieco estas la nocio malplena, aŭ ke ambasado simple ne rajtas ĝin . . . . Tia strato ne estus bona ideo. Nek la kvartalo de ambasadoj. Bedaŭrus doni al tia kvartalo eĉ la plej malvastan pecon de l'areo, kvankam areo, akceptinte la ĝustan premison, estus ja senlima, senfina, do preni etan pecon (limigitan kaj finan) de tiu ĉi senfineco, ne damaĝus la senfinecon, sed oni ne povas certi pri tio – bizaraĵoj okazas je senfinecoj, do oni devas esti tre atentemaj . . . . . . Sed tiuj friponaĵoj ne nepre nebrideblaj ne donus verajn klopodojn, oni prefere devus ĉagreni pri tio ke tiuj landoj kaj ŝtatoj povus alporti ĉi tien tutan sian fian kverelemon, des pli ke ĉiu el ili ricevus la samgrandan pecon da tereno kaj samaspektan domon, sendepende de grandeco kaj potenco de lando aŭ ŝtato (laŭ la regulo de egala traktado), kio sendube kaŭzos profundan malkontenton de iuj kaj altegan eŭforion de aliaj; tiaj ekstremaj humoroj kaŭzus pli aŭ malpli baldaŭe neeviteblajn konfliktojn kaŝitajn aŭ publikajn . . . . . . . Ĉu ni bezonas ilin? Ne. Tute ne. Ili svarmu kaj tiraĉu-ŝiraĉu unu l'alian tie – transekrane. Sed krom amo por paco kaj volego vivi kviete, estas ankaŭ alia kaŭzo de tia situacio: por kio multaj ambasadoj de multaj landoj se tiuj ne estas tiel diversaj kiel al ili ŝajnas kaj kiel ili sin prezentas? Ili estas ege similaj unu al l'alia, preskaŭ samas, ja ŝtato estas ŝtato ne gravas je kia sistemo politika, kaj se samas, tiam sufiĉus nur unu ambasado kun unu reprezentanto de la mondo transekrana . . . . . . . Tial daŭre mankas l'ambasadoro. Ili ne povas interkonsenti. Ne povas elekti. Ne povas akcepti, ke unu ulo, UNU, povus reprezenti ilin ĉiujn. Neimagebla tio estas... Kaj estu tiele . . . . . Tamen estas ankaŭ alia kaŭzo. Nu, ili simple nenion rimarkis. Ili ne rimarkis tiun ĉi ŝtaton kun la teritorio senfina, senlima (kaj kun multaj aliaj aĵoj ankaŭ senfinaj). Ĉar estas tre malfacile rimarki senfinon. Estas vere malfacilege rimarki la landon senliman. Bone. Estu tiele. Pro tio ni ne ĉagreniĝu senfine . . . . . . Sed estas almenaŭ du kaŭzoj pli. Ĝis nun neniu alportis kaj montris la kreditleterojn – tial, ke ĝis nun neniu verkis tiujn, kaj ne verkis tiujn, ĉar tiuj estas nekredeble malfacilaj, kaj sufloraĵoj ne haveblas, neniu scias kion verki kaj kiel, oni scias nur tion (kvankam tio ne estas vera scio, sed prefere supozo), ke la leteroj devas esti belegaj, ravaj, tamen neniu scias la kriterion de tiu beleco kaj kiu estu ravota. L'aferon plikomplikas fakto, ke leteroj ne sufiĉas. Krom leteroj la kandidato por ambasadoro devus tralegi tutan Liberlandon. Kio signifas, ke kandidatojn oni devus serĉi ene de tia grupo de transekranaj loĝantoj, kies membroj faris tion, kaj tiaj transekranuloj simple ne ekzistas, ne nur tial ke ekzistas nur eta grupo de tiuj kiuj tralegis nur parteton de Liberlando, se tial, ke tuta Liberlando ne ekzistas, ĉar ĝi estas rakonto (aŭ rakontado) senfina, do ĉiam netuta (maltuta). Ruza tio estas aŭ simple stulta? . . . . . . Kaj kiu volus restadi ĉi tie, en la bizara domo en la bizarega lando? (Jen la sekva kialo, neoficiala, kaŝita, tamen la plej grava.) Ne, ĝi ne estas pli bizara ol la domoj najbaraj. Ne estas pli bizara pro sia formo, ne estas pli komplika ol aliaj labirintecaj konstruaĵoj ĉi tieaj. Ne estas ankaŭ pli bizara pro siaj funkcioj, kiuj estas malklaraj kaj malfacile difineblaj kaj oni neniam povas esti certa por kio servas tiu aŭ alia ĉambro, ĉar nek mebloj, nek koloroj, nek aranĝo de vandoj kaj vandetoj sufloras ion ajn, ŝajnas pretaj por ĉiu situacio kaj samtempe al neniu plene konvenas. Ho, ĉiuj ĉi komplikaĵoj estus akcepteblaj, ĉar vivo en labirinto donas iujn avantaĝojn, el kiuj la plej granda estas daŭra necerteco kaj surprizado, ĉiam novaj kombinaĵoj de linioj, ebenoj, solidoj ĉarme ŝanĝantaj siajn proporciojn, ĉiam novaj trapasoj, kolizioj, renkontoj, surŝovoj depende de lumo, rapideco de movo, alteco de horizonto de rigardanto..... Nu, fakte nenio speciala, tamen ĉi kaze io speciala, aŭ simple malpli nenio ol en aliaj domoj, sufiĉe malpli nenio, ke jam preskaŭ io, aŭ malpli io, ke jam preskaŭ nenio . . . . . . . Jes, logiko ĉi tie ne gravas, tute senutilas. Ĝuste ĉi tie. Ĝuste en tio konsistas la bizareco de tiu ĉi loko: jenaj nocioj kvantecaj pli nenio kaj malpli nenio ne estas ĉi tie sensencaj, kaj transiro de NENIO al IO estas grada kaj modera, ne abrupta, ne binara, ne nul-unu...

Por kio tia komplikado? Se por tio, ke estu neniu ambasadoro, por kio do konstrui ambasadejon? La rilato ambasadoro-ambasado-ambasadejo ne estas tamen simpla kaj rekta. La ambasadoro ne devus havi l'ambasadejon – se li nur volus, li povus ofici ie ajn, ekzemple en la parko sub iu arbaro... Nu, por kio ambasado, se civitanoj de fremdaj landoj ne alvenas ĉi tien, kaj se alvenas, nenio malbona okazas kaj ili ne bezonas helpon, escepte nur se ili enirus la domon nevideblan kaj malaperus, sed tiam neniu kaj nenio helpus ilin, eĉ ambasado kun armeo da oficistoj... Por ke ĝi estu simbole senhoma? Por ke NENIU rezidu tie? Por ke Liberlando povu havi sian ambasadon tie, ĉe ili, se ili havas la sian ĉi tie? Sed Liberlando volas havi sian ambasadon nenie – ja ĝi estas ĉie . . . . . . Do por kio tiu ĉi konfuzego? Ĉu jen iu el tenebraj anguloj nevizitindaj, sakstrateto neenirenda?