Se tio estas la rando, kio estas malantaŭ aŭ antaŭ ĝi, ie tie?
Se mi staras ĉe la marbordo, do ĉe la rando de la maro,
kaj mi turnas la vizaĝon maren, tiam mi vidas la maron,
escepte nur se estas terura nebulo kaj krom nebulo
nenio estas videbla, sed tio estas la kazo precipa.
Povas okazi, ke estas nokto kaj la ĉielon kovras densaj
dikaj malhelaj nuboj kaj tiam vere ne multe videblas.
Povas ankaŭ okazi, ke mi malfermos la okulojn.
Aŭ ke mi ne vidas klare. Ke mi estas preskaŭ blinda.....
Multe povas okazi, tamen ĉiam antaŭ mi estos la maro.

Se mi alnaĝas la landon, se mi atingas la randon de la maro
kaj metas piedojn sur la teron kaj mia vizaĝo estas turnita landen,
tiam mi vidas la landon. Ekzemple rokojn. Strandon. Dunojn. Palmojn.
Havenon. Ondorompilon. Sveltajn grestigojn tiratajn, plukatajn far vento.
Mevojn trotantajn sursable. Taŭzaĵojn de algoj.....
Escepte nur se estas terura nebulo kaj ĉiuj alia situacioj priskribitaj
antaŭe. Tamen ĉiam antaŭ mi estas la lando. Kaj la maro malantaŭ mi.

Se mi staras kun mia maldekstra orelo turnita landen kaj la dekstra maren,
tiam per la maldekstra okulo mi vidos la landon kaj per la dekstra
la maron......
Escepte nur se okazos iu el la situacioj priskribitaj supre.
Tamen antaŭ kaj malantaŭ mi ĉiam estos la rando, la bordo.

Kaj ĉi tie oni scias nenion. Nenion oni vidas antaŭ kaj malantaŭ,
malgraŭ ke neniu el la situacioj priskribitaj supre okazis.

Do eble tio ne estas la rando.
Jes. Tio eble ne estas la rando.
Tio aspektas kiel la mezo.
Sed se tio estas la mezo, tiam ĉirkaŭe nur randoj.
Tuta manko de senrandeco.
Tuta manko de senfineco.

Se la rando estas la fino. Ĉar ne devas esti tiele.
Foje estas ĝuste tiele, sed en plimultaj situacioj kaj kazoj
ne estas tiele.
Ankaŭ ĉi tie.

<<<