Oni diras, ke havi ĉion estas kvazaŭ havi nenion, kaj voli ĉion estas kvazaŭ voli nenion, kaj esti ĉie jen kvazaŭ esti nenie... Kaj tiel plu. Oni povus listigi longe: vidi ĉion estas kvazaŭ vidi nenion, aŭdi ĉion estas kvazaŭ aŭdi nenion, scii ĉion estas kvazaŭ scii nenion... Ĉu estas vere tiele – mi tion ne scias. Samkiel plimulto de tiaspecaj diraĵoj, ĝi estas nepreciza, ne nur pro la vorto "kvazaŭ"; kvankam ofte ni malparolas tiun ĉi vorton kaj ni diras simple "scii ĉion jen scii nenion", tamen ĝi tutan tempon ĉeestas en niaj mensoj, kio indikas ke ne temas pri identeco de tiuj du statoj, du situacioj, sed temas nur pri ilia simileco. Identeco ne gradigeblas: du aĵoj, objektoj aŭ situacioj povas esti aŭ identaj aŭ ne; dum simileco gradigeblas facilege: du aĵoj, objektoj, aferoj aŭ situacioj povas esti pli aŭ malpli similaj. Tio estas evidentega, kvankam evidenteco ne signifas, ke ni ne devus tion analizi. Ho, ne! Ĝuste tia evidenteco estas granda iluzio, estas aĉa insido kiu kaptas nian atentecon... Interese, ne ĉio taŭgas por tiaj diraĵoj. Ekzemple: formanĝi ĉion estas kvazaŭ formanĝi nenion. Eĉ se ni forte substrekos kvazaŭ, la frazo sonos stulte. Eble stultecan karakteron de la frazo rezultigas la fakto ke manĝado, aŭ formanĝado, estas io multe pli konkreta ol estado, sciado aŭ havado (posedado). Dirante la veron, ni ne scias kio signifas esti, havi aŭ scii, dum ni tre bone scias kion signifas manĝi kaj formanĝi.
Same, eble eĉ pli, interesas tio ĉu tiaj diraĵoj mesaĝus la samon aŭ ion similan, se ili estus renversitaj, do: havi nenion jen kvazaŭ havi ĉion, aŭ: scii nenion estas kvazaŭ scii ĉion... Kaj tiel plu. Sendube multaj renversaĵoj surprizus nin pere de sia bizareco, eble eĉ frenezeco. Kaj ankaŭ per embarasiga sagaceco.
Tamen ni kuraĝe puŝu nin pluen.
Esti ĉie jen kvazaŭ esti nenie. Se jes, tiam: strebi (iri, veturi, flugi, kuri) ĉien jen kvazaŭ strebi nenien. El kio rezultas, ke ĉie estas nenie. Aŭ ke ĉie estas kvazaŭ nenie. Ĉu rezultas el tio, ke nenie estas ĉie? Tion mi ne scias. Mi nur scias, ke nun, ie (sub, super, antaŭ, malantaŭ aŭ apud) oni devus listigi ĉiujn aliajn domenojn: tiujn jam ekzistantajn kaj uzatajn, tiujn jam ekzistantajn kaj ne uzatajn (se estas tiaj), tiujn ankoraŭ ne ekzistantajn sed kiujn povus ekzisti kaj esti uzataj... kaj tiel plu. Praktike tio signifas prezenti la aron de ĉiuj kombinaĵoj duliteraj kaj triliteraj. Kaj ankaŭ kvarliteraj. La fakto ke nuntempe plimulto da ili ne estas ligitaj kun iu ajn domeno ne signifas, ke tia situacio daŭrus eterne. Oni ja ne scias kiaj kaj kiomaj domenoj ekaperos – se .xxx indikas retejojn pornografiajn, tiam .yyy povus indiki retejojn puritanajn. Kaj la kombinaĵo .alia .mal indikus retejojn aliajn ol ĉiuj ceteraj retejojn. Ekzemple. Kaj tiel plu.
Nu, sed se: verki-skribi ĉion estas kvazaŭ verki-skribi nenion, kaj: verki-skribi nenion jen kvazaŭ verki-skribi ĉion, interesas nin kio atendas nin musklakinte la kombinaĵon ĈAD