Do kia?
Estanta la alternativo al tiu,
kiu jam estas kaj funkcias
ĉi tie.
A
ŭ ebliganta elekton:
vi veturas tiel a
ŭ aliel,
vi prenas tion a
ŭ alion.
Do unue oni devas indiki kaj difini kio estas alternativo al la transporto alternativa, aŭ kio estas "tiel". Kia speco de transporto jam funkcias ĉi tie kaj pro tio donas ŝancon por ke ekaperu ĉi tie iu alia sistemo, ekfunkciu alia ebleco translokiĝi.
La unua sistemo, jam ekzistanta, estas la transporto klakebla. Do la alternativo al ĝi estas la transporto neklakebla. La transporto klakebla estas nekredeble simpla. Vi elektas la lokon (aŭ prefere ĝian nomon) el kiu vi volas alveni, kompreneble el inter tiuj kiuj estas atingeblaj, klakas ĝin kaj tuj vi estas tie. Ege superbe! Tute same kiel en la revoj. Tute same kiel la elrevita transporto pensa: vi malfermas la okulojn – pensas-parolas timbuktu – kaj vi alvenas tien post la momento tiom mallonga, ke oni sendube povas konstati, ke tuj - - - - - - sed ne enpense, ne enimage, ĉar vi povas eĉ ne scii kio kaj kie estas Timbuktu, nek kiel ĝi aspektas, do vi ne ekvidos ĝin imagpove – vi estas tie tute reale, fizike, materie. Sen ĉiuj ĉi nekomforteblecoj de vojaĝado. Vi perdas nek tempon, nek monon, nek energion, vi turmentas kaj ĉagrenas neniun, eĉ vin mem, vi ne endanĝerigas vin, vi evitas iuj ajn katastrofojn kaj akcidentojn. Vi alvenas tien senvojaĝe. En multaj kazoj tia vojaĝado senvojaĝa estus vere akceptata kun granda plezuro. Ekzemple ĉiutaga veturado al laborejo aŭ lernejo. Oni ne devus vekiĝi tiom frumatene, kio estas tre peniga precipe finaŭtune ........ kaj tiuj ravaj, senspirigaj sunleviĝoj? la horizonto brulanta ruĝe kaj purpure? mildaj montetoj kaj taŭzitaj arboj malrapide aperantaj el mallumoj de mortanta nokto? iom bedaŭrinde estos ......
Certe, ne estas malfacile imagi, ke ĉiuj vortoj iĝas klakeblaj kaj tiam oni povas alveni ĉien kaj tuj, senprokraste. Sed kion ni tiam scios pri vojaĝado?
Nenion. Ni eĉ ne tuŝetos la esencon de vojaĝado.
Kaj kio estas esenco de vojaĝado?
Translokiĝotranslokiĝado?
Translokiĝo pere de translokiĝado.
Pli aŭ malpli penega trapuŝado de nia korpo tra pli aŭ malpli rezistema spaco. Kaj tra tempo ankaŭ. Ankaŭ pli kaj malpli penega trapuŝado de nia menso tra dezertoj kaj ĝangaloj de scio. Mi ne estas certa, ĉu "scio" estas la propra vorto. Eble mi devus verki "tra intelektaj dezertoj kaj ĝangaloj", tiamaniere ampleksante spertojn kiuj estus io iom pli, aŭ malpli, ol nur pura akirado de scio...... Tamen nenio alvenas al mia kapo...... Ĉu eble temas pri "saĝeco"?
Do la transporto alternativa (al la transporto klakebla) estus (kaj estas) penega vagado, piede, eble eĉ nudpiede - - - - - - - malrapida, tre atentema legado - - - - - por ke ni havu tempon rigardi ĉirkaŭe, rigardi enen kaj rigardi eksteren - - - - - - gustumi la vortojn, dismordi ilin, maĉi, mueli, kaj por ke ili disfandiĝu en la kapo samkiel dolĉa ĉokolado - - - - -
Kaj kio plu?
Ĉar tio estis la teorio. Nun venas tempo por la praktiko. Kiele oni alternative atingu la sekvan paĝon-ekranon?
Malhaste. Malhasteme.

Ĉu tio estas la ununura alternativo, aŭ eble unu el multaj aliaj?
Se unu el multaj, eĉ el kelkaj aliaj, kiaj estas tiuj aliaj alternativoj?