Verŝajne unu bildo povas diri pli ol mil vortoj. Kompreneble premisante, ke tiu ĉi milo da vortoj priskribas tion kion tiu ĉi bildo montras, kaj tiu ĉi bildo montras tion kion priskribas tiuj ĉi vortoj – la premiso fola kaj riska, ĉar la priskribo kaj la bildo, priskribante kaj montrante la samon, ekzemple la vidaĵon je la mondo tra iu fenestro, neniam kovros unu l'alian plene, iuj partoj de la vidaĵo restos por ĉiam nepriskribeblaj, samkiel la bildo ne montros iujn nevideblajn partojn, areojn, aŭ tavolojn de la vidaĵo – do la teksto priskribos tion kion la bildo ne montros, kaj la bildo montros tion, kion la teksto ne priskribos, aŭ priskribante kaj montrante la samon ili priskribos kaj montros ion alian, ne la samon, ion malsaman..... Ni pripensu la tagtempon. Ĉar tutcerte temas pri tago. Escepte nur se la fenestro troviĝus ie malproksimege norde aŭ sude, kaj feliĉe estus tie la sennokta somero – ambaŭ malproksimege norde kaj malproksimege sude ne kreskas altegaj branĉabundaj arboj, do sendube la fenestro ne troviĝas tie, kaj se ne tie, tiam tutcerte ĉi-loke tagas, tamen ni ne scias ĉu jen la komenco, mezo aŭ fino de la tago. Blanka frosto indikas la vintron, ne tute forĵetitaj folioj indikas la finon de aŭtuno – se estas vere tiele, tiam tagoj estas malhelaj, krepuskemaj, grizaj, nebulozaj. Mateno aspektas kiel vespero, vespero aspektas kiel tagmezo, tagmezo aspektas kiel antaŭtagmezo, antaŭtagmezo aspektas kiel posttagmezo.... Densaĵo de arboj. Branĉaroj interplektitaj. Plej probable jen iu ĝardeno. Maljuna. Aŭ parko. Prefere ne arbaro. Ankoraŭ ne. Eble rando de arbaro. Helgriza ĉielo videbleta tra reto de linioj sugestas malplenecon, vakuon, ke malantaŭ tiuj riĉegaj tufegoj danĝere similaj al aktinioj kaj krinoidoj do eble tiu ĉi ĝardeno troviĝas ne sur la fundo de la ĉielo, sed de la maro? ne, ne, koloroj estas tute ne-maraj, ne-oceanaj, eĉ ne-lagaj, prefere teraj-aeraj, tamen ĉu oni povas fidi kolorojn sur la bildo, tiu ĉi aŭ iu alia? troviĝas la spaco libera, ne okupita – de iu kaj de io ne okupita? Ekzemple de arboj same altaj kaj interplektitaj, de domoj, konstruaĵoj, glaciaj palacoj, nubaj kasteloj. Kiom vasta estas la spaco suspektata pri malpleneco? Kien ĝi atingas? Ĉu ĝi estas finita aŭ eble nefinita, fina aŭ senfina, kaj se finita, tiam kio ĝin finas, kio ĝin limigas, kio enpenetras ĝin de l'alia flanko? Aŭ kion ĝi enpenetras, kion atakas, kion provas forpuŝi ruze? Oni ne scias ankaŭ kio troviĝas super arboj, kvankam oni facile tion povas imagi – ja vere malprobable pendas super ili giganta roko. Iom pli malfacile oni povas konjekti, kio troviĝas sube, ĉar la konstato, ke la grundo, la tero, tute ne malsatigos nian scivolemon, eĉ kontraŭe: kia grundo? kia tero? ĉu kovrita de jam morta graso aŭ de kadavraĉo de foliaro? eble nuda, piedbatita, purigita far venta balailo? pavimita? kovrita per sablego aŭ ŝtonetoj?.... Oni ankaŭ ne scias kio estas ene, en la ĝardeno. Kio kuradas en branĉaroj. Mi scias, ke la sciuro. Nu, sed tion scias mi – la bildo tion ne scias. Mi povus loki la sciuron en iun frazon de la priskribo, lerte kontrabandi la rakonton pri tio kiamaniere ĝi trakuras kelkfoje tage la preskaŭ saman itineron ekaperinte de malantaŭ ega orgojla kverko kaj kaŭranta apude nuksujo, kaj malaperas ien en larĝegan tilion kreskantan antaŭ la bildo (premisante, ke la spaco neokupita troviĝas malantaŭ la bildon)....
Mi jam verkis pli ol kvincent vortojn. Tute senbezone. Mi verkos kvincent vortojn pli – ankaŭ tute ne bezonatajn. Eĉ se la sekvaj kvincent vortoj temus ne pri tio kio ne videblas sed nur pri tio kio videblas, neniu kiu tralegus ilin ekvidus la bildon ĉi-supran kaj ja ĝuste tian devus ekaperi antaŭ okuloj de leganto... Kaj se mi, anstataŭ priskribi tion kio videblas, priskribus tion kio ne videblas, mi lokus en la sekvaj linioj kelkajn rakontojn pri fazano, kato, pego, talpo, granda patro frakseno. Tamen ĉiujn rakontojn mi ne lokus. Kaj se anstataŭ ĉiu vorto estus unu bildo, ĉu ili scipovus turmenti nin per tiaj nenecesaj, nebezonataj demandoj? Inciti dormemajn mensojn per duboj alvenantaj de nenie, samkiel la kristaletoj de frosteto, foje same ravantaj nin far sia absurdeco, metaforeco de plej alta kvalito, brilantaj akre kaj igantaj nin fermi okulojn por ke ni ne blindiĝu. Dubinda tio estas, tre dubinda... La bildo, je siaj originalaj mezuroj, konsistas el tri milionoj sescent kvardek kvar miloj kaj dudek ok rastrumeroj – tio ŝajnas nekredebla, sed ĝuste tiun nombron ni ekhavas multobligante 2484 je 1467. Kaj se oni ĉiun mastrumeron anstataŭigus per unu vorto, sufiĉe eta, por ke ĝi okupu la spacon de unu mastrumero, sed ne tiel malgranda por ke ni ne povu ilin legi, ĉu tiam tia tekstobildo estus la vera fenestro je la mondo, la fenestro, en kiu oni povus ekvidi la tutan mondon?....... Verkinte preskaŭ tricent vortojn pli, tiu ĉi teksto ne iĝis malpli nenecesa, nebezonata, ol ĝi estis dekomence. Anstataŭ interplekti vortojn kaj pensoj simile al frostitaj branĉoj, sufiĉis verki: televido ne troveblas ĉi tie, ĉar tio ne estas TELELANDO. Sed antaŭ preskaŭ okcent vortoj mi ne konis tiun ĉi vorton.
Tamen ne pri ĉi unu vorto temas. Ne nur pri ĝi. Ne pri ĝi antaŭ ĉio. Antaŭ ĉio temas pri tio, ke nenio pli okazas en la mondo ol tio, kion ni vidas tra la fenestro. Oni eĉ ne devas ŝanĝi la foton. En aliaj fotoj okazus la samo kaj tiom same, ĉar povus okazi nek pli nek malpli nek io alia ..... Plena statikeco? Trompa kvieto kaj paco? Ja estas ĝuste tiele: plena statikeco kaj trompa kvieto kaj paco kaŝantaj frenezegan tumulton. Do devus esti alia kanalo: LTD – Liberlanda Televido Dinamika. Dinamika bildo kaŝus en si hipnotan senmovon. La rezulto estus la sama. Ĉar ne povus esti alia. Do la dua kanalo ne estos necesa kaj bezonata. Samkiel la unua ...... Kaj dirante la veron nek tiuj naŭcent kelkdek vortoj ĉi supre, nek la bildo (tiu ĉi foto) ne montras, ne prezentas, tiun ĝardenon. Kion do ili prezentas? Oni ne scias. Oni scias, ke ili estas la fenestroj je la mondoj. Kiuj mondoj? Ankaŭ tion oni ne scias. Oni scias, ke nun estas ĉi tie pli ol mil vortoj. Se jes, tiam ni rigardu tra la fenestro kaj ne ĉagreniĝu pri bildoj pentritaj, desegnitaj, skribitaj, fotitaj, verkitaj....


^^^