| Kiam
antaŭ dekkvar jaroj mi aĉetis unuan komputilon, preskaŭ tuj post
kiam mi instalis ĝin mi komencis fari la libron. Ĝi estas titolita Vosto
d'elefanto. Mi
pensis, ke la titolo povus esti vere
tre
bona nomo. Kaj mi nomis... Kion mi nomis? Tio ne estis eldonejo, ĉar
mi faris multe pli kaj alie ol faras kutime eldonejo. Do mi ne povis
paroli pri mi, ke mi estas eldonisto. Mi ankaŭ ne povis paroli pri
mi, ke mi estas verkisto, ĉar mi faris multe pli ol faras kutime
verkisto. Post kelkaj tagoj venis al mia kapo la vorto librofaristo
kaj ĝia derivaĵo librofarejo. Tiele
ekaperis LIBROFAREJO VOSTO D'ELEFANTO. Antaŭ kelkaj jaroj mia amiko, Zenon Fajfer, inventis la vorton liberaturo. Tamen Zenon tiele ne inventis la liberaturon mem, ĉar ĝi ekzistas jam de longe. Nu, nomoj kreas nenion – ili nur iufoje helpas rimarki kaj distingi iujn aĵojn, aferojn, fenomenojn, nur tiam kiam ili estas ĝustaj, ĉar kontraŭe ili nur malklarigas kaj konfuzas. Ankaŭ liberaturo estas pli interesa vorto ol librofarado – pensigas pri literaturo, libro kaj libereco. Ankaŭ liberatorio estas pli interesa ol librofarejo – pensigas pri mezepoka skriptorio (aŭ nuntempa komputorio) kaj laboratorio. Kaj krome, du unuaj literoj pensigas min pri Linukso, sistemo kiun mi nun uzas. Do, mi volonte transformis min en liberato kaj mian librofarejon en liberatorio. (Kompreneble tiu ĉi histrio ne sonas sence en Esperanto, ĉar tia transformo estas tie nur surfaca kaj ne povas esti tiel profunda kiel en la pola kaj angla lingvoj: książka kaj book ne devenas el latina liber.) Krom tio nenio sin ŝanĝis. Mi daŭre faras librojn mi mem: imagas ilin, verkas, skribas, desegnas, projektas, printas, bindas.... Estas vere grave, por ke libro naskiĝu en unu menso – tiam ĉiuj ĝiaj eroj kaj elementoj povas esti maksimume kunligitaj kaj plenigitaj de signifo, tiam desegnaĵo ĉesas esti ilustraĵo kaj tipoj povas esti intence malbelaj, ĉar pli grava estas tio kion ilin kromparolas pere de sia formo, kian kontrapunkton konstruas.... En mia liberatorio mi kunigas kaj miksas malnovajn, eĉ primitivajn, teknikojn kun la novaj: mi projektas tipojn TTF, sed mi ankaŭ eltranĉas simplaĉajn lignajn literojn, mi desegnas krajone sur papero sed mi ankaŭ uzas tableton.... Eble pro tio miaj libroj estas ĉiurilate malkorektaj – ĉar se konvencioj kaj normoj iamaniere limigas mesaĝeblecon, tiam oni devas forĵeti ilin. La mondo, tiu en mi kaj tiu ĉirkaŭ mi, ne estas rektaj vicoj de nigraj literetoj. La mondo estas prefere aro de nekredeble multaj rakontoj sin okazantaj samtempe kaj treege kunplektitaj kaj implikitaj kaj taŭzitaj, kie unu litero, unu signo povas aparteni al multaj diversaj rakontoj kaj samtempe ĝi mem povas enhavi multajn diversajn historiojn. Do, eble priskribo devas esti anstataŭigita per malpriskribo? Ja libro lineare priskribanta mallinearecon jen io tute alia ol libro mallineara, same kiel ordigita priskribo de kaoso jen io tuta alia ol libro kaosa en kiu oni povas tiun kaoson sperti kaj tuŝi.... Eble tiaj devus esti libroj kia estas la mondo. Tio ne estas troa kaj nenecesa plikomplikado de jam sufiĉe komplika mondo. Tio estas provo ekkompreni plenege tiun komplikecon, ne anstataŭigi ĝin per simpligitaj modeloj, kvankam tiuj ankaŭ povas esti belegaj kaj sufiĉe komplikaj en sia ŝajna simpleco, samkiel la terpomo..... Kaj ĝuste tion mi faras en mia liberatorio: mi malpriskribas la mondon. <<< |