|
jaro: 2001 formato: 25 x 25 cm / du fingrojn dika kovrilo: kartono, papero + ligna skatolo papero: dika blanka aŭ iomete kremkolora printo: printilo inka mane eltranĉitaj lignaj stampoliteroj lingvo: pola-bleblaja eldono aperta: ĝis nun mi faris 9 ekzemplerojn Jen
tre labirintuma kaj neniun edukanta historio pri tio kiel iu
knabineto scipovanta skribi ĉiudirekte
transformiĝas eĉ
por si mem nerimarkeble en la knabineton scipovantan skribi nur de
maldekstre al dekstre kaj konsideranta ĉiujn
aliajn skribdirektojn kiel bizarajn kaj kompatindajn kaj ŝanĝendajn
je tiu ununura ĝusta kaj
natura ..... Aŭ pri tio kiel homo anstataŭ iĝi sapiens
iĝas catholicus aŭ polonicus
aŭ britanicus aŭ islamicus
aŭ sovieticus aŭ democraticus
aŭ
....
preskaŭ neniam iĝas homo homicus...
Printita
per tiparo speciale projektita je la bazo de unuaj literoj skribitaj
de Sabina (por ke filozofado ne estu troa folado). Fone (aŭ
fronte) ŝiaj desegnaĵoj
kaj pentraĵoj: plej fruaj,
unuaj kaj postaj. Kaj iufoje kaj iuloke literoj stampitaj. Ĉiuj folioj
kunigitaj labirinte - pro tio ĉiu paĝo oni malfermas alidirekten kaj
tutan tempon oni devas turni la libron (samkiel oni turnas katon voste
antaŭen).
|