|
53
jarojn mi estas en la mondo. 53 jarojn mi vivas inter la libroj. 45
jarojn mi legas la librojn. 34 jarojn mi verkas la librojn kaj
malpriskribas la mondon. 32 jarojn mi ludas tamburojn, surbendigas la
muzikon kaj koncertas kun diversaj grupoj en diversaj landoj. 30
jarojn mi ne studas l’arkitekturon. 19 jarojn mi tradukas
diversajn
librojn el diversaj lingvoj. 15 jarojn mi havas komputilojn kaj
printilojn. 14 jarojn mi loĝas
en la vilaĝo ĉe
Montoj Kalvaj, mezpollande, en la lando de formortintaj sorĉistinoj
kie la komenca punkto de spirala kalendaro povus esti la jaro kiam
Ts’ai Lun unuafoje produktis paperon uzeblan por skribado. 14
jarojn mi estas la edzo de Krystyna. 13 jarojn mi estas la patro de
Sabina. 8 jarojn mi faras lignajn skatolojn por miaj libroj. Mi daŭre
ne faras paperon; eble iam mi komencos. Anstataŭ
de tempo al tempo mi projektas diversaĵojn:
afiŝojn, ĝardenojn,
kovrilojn, ekspoziciojn .....
Mi ne enuas. Miaj
libroj troviĝas en la
kolektoj de Nacia Biblioteko en Varsovio, Biblioteko de Lodzo
Universitato, Muzeo de Libro Arta en Lodzo, Biblioteko de Stanford
Universitato, Wexford Arts Centre, The School of the Art Institute of
Chicago (Flaxman Library), The New York Public Library, The British
Library, Canadian Centre for Architecture en Montrealo,
Kunstindustrimuseum en Kopenhago, Kielce Vojevodeja Biblioteko; ankaŭ
en la kolektoj privataj en Pollando kaj eksterlande. Mi montris ilin
je diversaj ekspozicioj, festivaloj kaj foiroj de libroj normalaj kaj
nenormalaj en Pollando kaj alilande (Germanio, Anglio, Usono,
Irlando, Danio, Nederlando, Bulgario, Izraelo, Slovakio, Ĉeĥio,
Hungario, Belgio. Svedio, Finlandio, Koreio).
Ĉiujn
laborojn neprajn por krei la libron mi faras mem en mia domo: mi
verkas, desegnas, tradukas, redaktas, projektas, imagas, printas,
bindas. Ĝis
nun aperis
dekkelkaj titoloj, pli ol 400 ekzempleroj kune; ĉiu
ekzemplero estas numerita kaj de mi subskribita. Tiom malnombraj
eldonoj ne estas rezulto de iuj bizaraj premisoj, sed de limigitaj
povoj teknikaj, ankaŭ
de tio,
ke mi bedaŭrinde ne estas la monstro centmana.<<< |