jaro:
1997-1998 (elpensita, verkita, printata)
2001 (reredaktika, triangulita)
formato:
A3 triangulo / unu fingron dika
kovrilo:
malmola (lina tolo malhelverda) + ligna skatolo
papero:
normala blanka, verda paperego
printo:
printilo inka
lingvo:
libro trilingva (pola-anga-Esperanto)
eldono aperta:
ĝis nun mi faris 29 ekzemplerojn (inkluzive 18 triangulaj)

Jes, jen la kvara versio. Eble pro tio triangula. La kvadrato faldita diagonale rezultigas triangule. La triangulo malfaldita hipotenuze rezulgitas kvadrate ...... Kaj la kvadrato havas kvar laterojn ..... Antaŭaj versioj estis triopaj - tri triopaj versioj: ĉiu havis VIZIOTEKON, SKIZOTEKON kaj TEKSTOTEKON. Ĉi tiu ne havas. Anstataŭe ĝi estas trilingva kaj mi volis ke ĝi konsistu el sep foliaretoj. Tio estus nek magio de numeroj, nek la rezulto de enĉarmiĝo je ritmoj neparaj. Tio povus esti nur kaj almenaŭ hida koincido ...... aŭ simpla ekzercado de geometrio kompona. Tamen nun estas neniuj foliaretoj kaj 3+4=32 (kvankan povus ŝajni 34). Bonege. Ĝuste pri tio temis.
Jes, jen la kvara provo priskribi ion maleblan. La kvara provo malsukcesa. Verŝajne la kvina ankaŭ estus malsukcesa eĉ se la libro estus kvinangula - se ĝi entute estus. Nur la libro malebla estus provo plensukcesa. Bedaŭrinde la libro triangula estis farebla.

<<<