|
jaro:
1999 formato: A4 kvadrato / du fingrojn dika kovrilo: malmola (lina tolo blanka) + ligna skatolo papero: dika, grizeska, blueska, kremkolora, neglata printo: printilo inka lingvo: libro trilingva (pola-angla-Esperanto) eldono aperta: ĝis nun mi faris 23 ekzemplerojn Iam mi verkis: Vi
kaŝis vin, la monto kalva,
malantaŭ labirinto de
senfolia arbo, perdiĝis en
nebula aero. Kaj mi jam havas preskaŭ
cent fotojn prenitajn preskaŭ
je la sama loko je diversaj tagtempoj kaj jartempoj. Mi ŝanĝos
la fotojn en subtilajn grafikaĵojn.
Vualos ilin per malklaraj, nubete malgrandaj rakontoj pri ĉio
kaj pri nenio verkitaj en tri lingvoj ..... Kaj iu kiu volos ekvidi
vin devos malfermi brue kaj susure paperan fenestron kaj transiri la
bildon al la teksto aŭ la
tekston al la bildo aŭ la
bildon al la bildo aŭ la
tekston al la teksto .... Por kio mi faros tion? Ja la temon multfoje
prenis majstroj kaj fuŝuloj.
Sed neniu faris tion je tiu ĉi
monto. El tiu ĉi loko. En tiu
ĉi loko.
Kaj
mi tion faris.<<< |