jaro:
2000 / 2003
formato:
A4 kvadrato / duono fingron dika
kovrilo:
arĝenta kartono ondeca + pleksiglasa skatolo
papero:
recikligita preskaŭ kremkolora
printo:
printilo inka
lingvo:
pola, angla, Esperanto, franca
eldono aperta:
ĝis nun mi faris 12 ekzemplerojn

En 2000 mi estis en Frankforto je Librofoiro. Mi partoprenis la projekton SKRIPTORION, kiu montris surprizajn analogiojn inter la epoko de libroj mane skribitaj kaj iluminitaj kaj tute ne presitajn kaj la epoko de libroj skribitaj kaj presitaj aŭ printitaj kaj iele iluminitaj komputile. Mi estis kronikonta la Foiron – prefere peozie de normale. Mi estis verkonta la kronikon de pensoj, impresoj, sentoj, ne la kronikon de eventoj. Kaj mi kronikis. La kroniko estis printota pograde. Kaj ĝi estis printata. Ĝi estis aperigota en la Reto. Kaj ĝi aperis tie. Tamen ne ĉio aperis, ankaŭ ne ĉion ni printis – ni havis ne sufiĉe da tempo kaj tro multe da problemoj. Tio kion ni printis kaj kio enretiĝis estis eraroplenaj.
Tri jaroj poste mi trovis en la komputilo dosierojn „frankfortajn” kaj sur la breto la version printitan. Mi korektis tion, kion ni ne korektis tiam. Mi aldonis tion, kion ni tiam ne aldonis. Eble nun ĝi aspektas tiel kiel ĝi estis aspektonta. Eble. Tamen sendube tiu ĉi libro havas komencon en ĝia mezo.

<<<