Tiu
ĉi historio estas iele la
disvastigo de Hasa
rapasa. En la proksima estonteco
loka
estraro decidis realigi unu projekton priskribitan en la triangula
libro: transporti la statuon de Emeryk je la pinto de Łysiec. Laŭ
la loka legendo ekde kelkcent jaroj Emeryk movas sin antaŭen unu
sablan grajnon jare; kiam li grimpos la pinton de la monto tiam okazos
fino de la mondo... Nu, kaj se ni helpus Emeryk? Se Emeryk estus
portata en solena procesio kaj metita montpinten, tiam la mondo
finiĝos kaj jen okazos la
spektaklo! - la plej granda spektaklo en la mondo kaj ĝiaj
aŭtoroj kaj organizantoj
trovos la honoran kaj gloran lokon en monda historio... Nu, bone...
La eventojn okazantajn tiutage priskribas preskaŭ ducent diversegaj
estaĵoj, nome, falanta pomo, brilanta rivereto, ŝtona statuo,
araneo aŭ bakisto kaj aliaj – estaĵoj
vivantaj en siaj mondoj paralelaj, sed traiĝantaj
unu l'alian, kvankam oftege tute senkonscie. La unua parto de Emeryk
ekaperis en la Reto en 2002 (www.wici.info).
En 2005 la hiperteksto estis eldonita je
CD far korporacja
ha!art – ĝi
estas la unua tia eldonaĵo en
Pollando. Kaj la vera worstseller (plej-malbona-vendaĵo). Pro diversaj
kialoj. Unu el ili, vere simpla, estas manko de hipertekstaj bretoj en
librovendejoj kaj tial Emeryk
troveblas ie inter aŭdiolibroj. Ĉar Emeryk estas
malfacilege trovebla, vi povas nun tralegi ĝin tutan ĉi tie, en
liberatorio. Kompreneble, se vi konas polan ligvon; bedaŭrinde alia lingvaj versioj de ekzistas. La hiperteksto
estis kreita je apartiga povo 1280x1024 – malpli alta povo
eble nur
iomete deformigos “paĝojn”
sed tute ne malhelpos hiperlegadon. Do, sufiĉas nur musklaki la suban
suneton
Se la verkaĵo tamen plaĉas al vi kaj vi volus aĉeti la CD version, bonvolu serĉu ĝin penege en librovendejoj kaj demandu librovendistoj; vi ankaŭ povas mendi ĝin ĉe la eldonisto, tiam skribu al: korporacja@ha.art.pl <<< |