|
Alvenu, aliru,
alflugu, alfluu, alkuru, alŝvebu, alflosu, eble eĉ
alnaĝu... Ripozu, eksidu, rigardu, trafoliumu,
legu, konsideru, interparolu, pensu, cerbumu... Kaj eĉ
pro neatendita ekfrenezo, pro iu ilumino, pro subita
kaj momenta alfluo de ekstazo aŭ abomeno, aĉetu,
ekposedu iu parto de MALPRISKRIBAĴO DE LA MONDO. Metu la kapon super la firsto, metu ĝin super la kamentubo... Arboj ĉirkaŭe, arboj grandaj, altaj, diversaj. Oni ne vidas gruojn raŭke kriegantajn ie apud l’arbaro... Gruoj ili estas aŭ falintaj sorĉistinoj kiuj iam arege alflugadis kalvajn pintojn de la montetoj agrable rondecaj, nealtaj, kiuj bone memoras l'antaŭkambrian praoceanon pri ekzistado de kiu la sorĉistinoj sciis nenion? Antaŭ ol vi alvenos skribu aŭ telefonu: liberatorium@liberatorium.com +48 602 150 179 |