Radosław Nowakowski
Traktato pri paĝeografio
la dua eldono ŝanĝita kaj aktualigita

ISBN:

jaro:  2021 

formato: 20x25cm
kovrilo: mola (bindita japane) + kartona skatolo
papero: 100g, blanka
printo: inka printilo
lingvo: pola aŭ angla (nur la unua eldono)
eldono aperta
 

la unua eldono: 2002/2009
ISBN: 978-83-61946-08-3
la unua versio
: 21x21cm, 17 ekzempleroj numeritaj, malmole binditaj, kaj 28 ekzempleroj numeritaj, binditaj mole
la dua versio: 27x21cm, bindita mole, ekzempleroj ne numeritaj, sed datitaj


Iam, antaŭ longe, unu el la unuaj legantoj de unu el miaj unuaj libroj diris, ke mi devus verki la komenton klarigantan kial mi verkis kaj faris ĝin ĝuste tiele. Spite ŝajnojn kaj atendoj TRAKTATO ne estas la komento pri iu mia (aŭ ne mia) libro. La plej bona komento pri iu ajn verkaĵo estas tiu ĉi verkaĵo mem - la verkaĵo klarigas sin mem plej plene kaj plej profunde. TRAKTATO ne estas ankaŭ, kaj ne estu, la teorio de liBeraturo. Nu, mi vere ne scias kio ĝi estas kaj kio estu. Sendube ĝi ne estas la aro de instrukcioj “kiel fari” kaj “kiel pritaksi”. Ĝi ankaŭ ne estas la aro de postuloj, indikoj, ordonoj kaj instruoj. Plej probable ĝi estas la aro de eblecoj. Sufloras kia povus esti la libro, se oni utiligus tiujn eblecojn. Diras kio estas antaŭ la libro, en la libro kaj malantaŭ la libro. Rakontas pri malplena paĝo, signo, vorto, frazo, alineo, teksto, paĝo, folio, folioj, kovrilo, libro, libroj, biblioteko...
Neniu el la libroj kiujn mi ĝis nun faris utiligas ĉiujn eblecojn priskribitajn en TRAKTATO. Des pli ne utiligas la eblecojn en ĝi ne priskribitajn. Nek iu el la libroj kiujn mi ĝis nun vidis kaj legis. Superbe! Grandioze! Daŭre estas tiom multe por fari kaj malkovri.
TRAKTATO estis verkita antaŭ preskaŭ dudek jaroj, aŭ prefere antaŭ dudek kelkaj libroj. Tial ĝi bezonis aktualigon. Kiel kutime en tiuj kazoj io estis ŝanĝita, io aldonita, io forigita, io plibonigita, io malplibonigita. Ĉu post dekkelkaj sekvontaj libroj la tria eldono aperos kaj ĉu ĝi estos Esperantigita? Kiu povus tion scii...