Radosław Nowakowski



ISBN:

jaro:  2020
formato: 25x25 cm
kovrilo: mola (broŝura) + kartona skatolo
papero: 150g, blanka
printo: inka printilo
lingvo: pola
eldono aperta

La libro, maldika (tio ne estas la romano-rivero, sed la novelo-rivereto), estas duone verkita duone desegnita, tamen ĝi estas kiel eble malproksima de komikso. Ĝi ankaŭ  havas vere nemultege komunan kun la historio de tri homoj en la boato (dirante nenion pri la hundo), sed kun la ekspedicio al la kerno de malhelo ĝi jam iomete komunan havas, kvankam la vorto helo estus multe pli konvena... Ĝi rakontas pri la ekskurso oni ne scias kien je la serĉo de oni ne scias kio kaj havas la neparoleblan titolon pro kiu mi estas tre kontenta.