Radosław Nowakowski
Objektoj

ISBN:

jaro:
2022
formato: 185x297mm
kovrilo: mola + kartona skatolo
papero: 120g, blanka
printo: printilo inka
lingvo: pola/angla/Esperanto
eldono aperta

Iom da desegnaĵoj, iom da poemoj, iom da prozo (ĉe la fino troviĝas la eseo)... Jen ĉio. Kial ĝuste tiuj ĉi objektoj kaj ne aliaj? Mi ne scias. Mi havis neniun ŝablonon, laŭ kiu mi decidis. Mi ne strebis komponi el tiuj desegnaĵoj iun superobjekton, ĉar la libro tute tio ne estas. Tamen se iu volus trovi en tiu ĉi kolekto iun misteron, iun unikan, specialan komponaĵon estantan samtempe DEMANDO kaj RESPONDO, tiam estu tiele. Sed kiu volus perdi la tempon tiom multekostan?