Radosław Nowakowski
La konĉerto ĥromatika

ISBN:
978-83-61946-01-4

jaro:  2014
formato: B5
kovrilo: mola (bindita japane) + kartona skatolo
papero: 100-120g, blanka
printo: inka printilo
lingvo: pola
eldono aperta


Antaŭ mi sep oktoj. Okdek kvin klavoj. Kvindek blankaj kaj tridek kvin nigraj.
Kaj kio malantaŭ mi? Sub? Super? Apud? Por tio ekscii oni devas ludi ĉiujn skalojn kiujn enhavas la skalo ĥromatika. Laŭ ĉiuj eblaj aranĝoj. Kaj ili estas multegaj. Skaloj kaj aranĝoj. Kiel oni povas fari tion? Forigante unu sonon post alian...
Jena libro ne estas laŭvica verkaĵo enhavanta la preskribon kiel travivi la vivon malenue kaj en iluzio ke la vivo estas sencoplena. Jen la laŭvica provo respondi la demandon kia estas la mondo – ĉu ĝi estas kiel la malnova piano kaj ekzercado de ĉiuj eblaj skaloj?
Nu, tute normala libro ĝi estas. Krom tio, ke malaperanta.