Radosław Nowakowski
Malpriskribaĵo de la monto

ISBN:
978-83-61946-00-7
jaro:  1999 (unua versio, kvadrata, malmole bindita)  2009 (dua versio)
formato: 27x21cm
kovrilo: mola (bindita japane) + kartona skatolo
papero: 160g, blanka
printo:  printilo inka
lingvo:  pola-angla-Esperanto (versio trilingva)
eldono aperta

ĝis nun mi faris 23 ekzemplerojn de unua versio
ekzempleroj de la dua versio havas daton anstataŭ numero
n


Iam mi verkis:
Vi kaŝis vin, la monto kalva, malantaŭ labirinto de senfolia arbo, perdiĝis en nebula aero. Kaj mi jam havas preskaŭ cent fotojn prenitajn je la sama loko je diversaj tagtempoj kaj jartempoj. Mi ŝanĝos la fotojn en subtilajn grafikaĵojn. Vualos ilin per malklaraj, nubete malgrandaj rakontoj pri ĉio kaj pri nenio verkitaj en tri lingvoj ..... Kaj iu kiu volos ekvidi vin devos malfermi brue kaj susure paperan fenestron kaj transiri la bildon al la teksto aŭ la tekston al la bildo aŭ la bildon al la bildo aŭ la tekston al la teksto .... Por kio mi faros tion? Ja la temon multfoje prenis majstroj kaj fuŝuloj. Sed neniu faris tion je tiu ĉi monto. El tiu ĉi loko. En tiu ĉi loko.
Kaj mi tion faris.