<<<



la fino de Junio 2017

Estas libroj kiuj ekaperas neatendite. Ni ne devas ilin elpensi, ĉar ili jam estas elpensitaj kaj ĉiuj iliaj elementoj perfekte alĝustigitaj. Ni ne devas verki ilin, ĉar ili jam estas verkitaj, sufiĉas nur reskribi ilin. Bedaŭrinde, ni devas printi ilin, ĉar tiaj libroj jam ne lernis arton de materiiĝado. Ili aperas kontraŭ kaj malgraŭ niaj planoj kaj intencoj. Ni tute ne povus prokrasti tiun materiiĝadon – prokrastado kaj atendato, kaŭzitaj pere de niaj planoj kaj intencoj, nur detruos ilin... Ne, ne detruos. Libroj simple preterfluos kaj malaperos. Kaj neniam revenos. Samkiel nuboj. Samkiel papilioj. Samkiel glimanta akvo.
Oni ne povas perdi la ŝancon. Tial de preskaŭ du monatoj mi reskribas (materiigas) ion kion hezite kaj plendube mi difinus kiel la kriminala rakonto somnambula, kvankam la vorto kriminala ne estas ĝusta. Tamen mi ne scias kia estus ĝusta kaj ĉu mi iam trovus la tian. Plej probable mi devus ĝin inventi.
La libro ne havas titolon. Interese. Ĝi havas ĉion krom la titolo. Tio povus indiki, ke la manko de titolo estas grava, signifoplena peco de tiu ĉi puzlo. Do eble la simpla vorto puzlo enigmo estus ĝusta. La puzlo somnambula.
Probable apero de tiu ĉi libro estas la reago je tre (kaj tro) longa peno verki pri la mondo eĝa. Ĉi tie estas neniu peno, neniuj problemoj, neniu baraktado. Ĉio estas klarega. Mi nur atendas kiam mi sonĝos la sekvan parton kaj mi notas ĝin. Jen ĉio. Ho, se estus tiele enkaze de ĉiu alia libro... Ĉu ne estas tiele? Verki librojn estas transformi la realon en la sonĝon. Verki la puzlon somnambulan estas kiel transformi la sonĝon en realon.





Decembro 2016

Post kelkaj tagoj mi veturos al granda urbo por preni hejmen miajn librojn. De pli ol du monatojn ili estas ekspoziciataj en Galerio de Bela Libro. Mi prenos unu parton – alia parto restos. Nun ili estos tie sur la breto pretaj por legi ilin kaj foliumi. Ili estos inter aliaj belaj libroj. La galerio estas nova, ĝi estis malfermita printempe kaj ne multe da libroj oni povas en ĝi rigardi.
Ĉu miaj libroj estos en la ĝusta loko? Ĉu miaj libroj estas belaj? La ĉeesto de kelkaj malnovaj presiloj sugestus, ke ne. Ja miaj libroj ne estas presitaj pere de metalaj tipoj. Ne estas presitaj sur belaj paperoj. Ne estas bele binditaj. Tamen tia ĉi sugesto limigus la belon de libroj nur al la aspekto metia difinata kiel laboro mana plenumata laŭ la reguloj obeendaj en la epoko predigitala. Do tiel ni havus aferon kun nur parto, segmento de belo. Kaj la cetero? Kiaj estus aliaj segmentoj de belo? La bela libro devus esti bele verkita. Antaŭ ĉio... La bela libro devus esti bele elpensita kiel libro, kiel iu tutaĵo. Sendube... La bela libro devus havi belajn konstruon kaj strukturon. Certe... La bela libro devus bele, pere de tuta si mem, rakonti iun historion (plej bone ankaŭ belan, sed tio ne nepras, konsiderinte, ke la plimulto de historioj ne estas bela). Tio estas komprenebla... Nekomprenebla estas la belo mem. Kio ankaŭ estas komprenebla. Ĉar ni ĉiam havas aferon nur kun ĝiaj segmentoj, partoj. Ni daŭre ne povas kunmeti la tuton. Daŭre io mankas, iu grava fragmento. Ni daŭre pri io forgesas. Daŭre ni faras erarojn (plej bone estus se ni farus belajn erarojn, sed tio ne estas facila kaj okazas sufiĉe malofte, ĉar belaj eraroj estas maloftaĵoj, kaj krome oni maleblas trejni eraradon – la eraro bone trejnita ĉesas esti eraro)... Plua konsiderado prefere ne havas sencon. Multajn librojn oni verkis pri belo. Tamen ni ne scias ĉu tiuj libroj estas belaj. Probable ne estas – sendube ne estas belaj tiuj libroj pri belo kiujn mi havas hejme. Ĉu la priskribo de belo devus esti bela? Ho, kiu cerbumu pri tio..... Do tamen krei la belan libron pri belo havus profundan sencon.
Pro tio ke Galerio de Belaj Libroj troviĝas en la granda kaj grava urbo en kiu loĝas multaj grandaj kaj gravaj homoj sin okupantaj pri libroj, kelkaj el ili estis alvenontaj je la malfermo. Eble kun ilia helpo mi sukcesus respondi la demandon ĉu miaj libroj estas belaj. Tamen neniu el ili alvenis. Verŝajne malhelpis ilin iuj grandaj kaj gravaj okazaĵoj. Mi esperu ke ankaŭ belaj. Do nenio granda kaj grava okazis en la vivo de miaj libroj. Denove. Kiel kutime. Bone. Bele. Tutan tempon estas okazanta bela ĉiutageco. Daŭre bela. Kaj daŭre okazas.




Aŭgusto 2016

Mia granda lasera printilo difektiĝis. Tute neatendite (vere? ĉu mi ne atendis tion subkonscie? aŭ eble eĉ iom konscie?) ege surprize, printante la paĝon de Kukuryki ĝi komencis terure bruegi, kvazaŭ transformiĝus en kombajno, kaj senĉese kriaĉis pri nova ruĝa farbo, kvankam la pulvorujo estis pli ol duone plena. Anstataŭ alvoki iun ripariston kiu enrigardus la intestojn de monstra maŝino, mi aĉetis la novan printilon. Inkan. Kun la tute nova teknologio de daŭra inkprovizado. Kvarfoje malpli grandan, eble dekfoje malpli pezan, sed akceptantan same grandajn formatojn de papero. Kompreneble, ĝi estas iom malpli rapida, kaj ne printas duflanke aŭtomate, kio ne estas por mi granda problemo. Mi pagis por ĝi iom malpli multe ol mi pagus por la nova, originala ruĝa farbopulvoro. Eble mi havis malbonŝancon aĉetante ĝuste tiun ĉi modelon, ĉar nun, post sep-ok jaroj la farboj por ĝi estas la plej multekostaj el ĉiuj. Tamen nek bonan nek malbonan ŝanco estas la fakto, ke enkaze de printiloj laseraj de tempo al tempo, cikle, oni devas ŝanĝi ankaŭ aliajn sufiĉe multekostajn partojn, kio generas ankaŭ monton de foruzitaĵojn. Ŝajnas, ke mi estis unu el multnombraj viktimoj de la komuna konvinko, ke oni pagas multe por lasera printilo, sed poste printas preskaŭ senkoste, dum oni pagas nemulte por inkaj printiloj kaj poste, printante, pagas multe. Kiel kutime mitoj ne montriĝis la vero. Se mi devis printi centoj da miloj da paĝoj tiam lasera printilo estus multe pli efika, sed mi ne devas..... Tamen tiuj problemoj estas de naturo teknika kaj ekonomia. Gravaj, sed duarangaj. Estas aliaj problemoj, pli esencaj por miaj libroj, vere profunde filozofiaj, nome: pulvoro aŭ inko?
Pulvoro restas sur papero. Pulvoro estas metata sur paperon. Kvazaŭ gluata al ĝi.
Inko penetras paperon. Estas ensorbata. Inko restas en papero.
Inko estas nobla. Farbopulvoro estas barbara . . . . . . . .
Ho, jen fundamentaj, esencaj problemoj triarangaj. Ili iĝos unuarangaj nur kiam pulvoro kaj inko ricevos iujn specialajn misiojn por plenumi, kiam komencos porti la ŝarĝon de signifo, de funkcio. Samkiel koloro. Samkiel formo de literoj. Samkiel deformaĵoj de sintakso. Samkiel aro de preferataj adjektivoj. Samkiel rompado de principoj interpunkciaj......
Same bone ni povus pridiskuti jenan temon: plumo aŭ krajono aŭ globskribilo?
Tial mi tranĉos ĉion per la supozo koincidanta kun certeco:
plej probable nun, en Liberatorio, denove ekos la epoko de inko

Estas interese, ĉu iam denove ekos la epoko de printiloj nadlaj. Aŭ de tajpiloj.
Estas interese ankaŭ, kiam mi printos la paĝon sur kiu la literoj estos starantaj, estos elkreskantaj el papero samkiel herboj elkreskas el la grundo.

Kio estas la problemo nularanga?
Printi aŭ ne printi.
Jen la demando. Kaj jen la nuna, hodiaŭa respondo: printi!





Februaro 2016


Jen la dua libro kiun mi ne planis. La dua kiu aperis surprize, tute neatendite. La unuan, 6/7 traktatoj pri ligno, mi trovis en la pogranda magazeno de diversaj papera
ĵoj. Mi ekvidis la skizkajeron kun folioj el pakpapero kaj mi diris: ho, grandioza papero! aspektas kvazaŭ ligna..... Mi aĉetis kelkajn tiajn kajerojn, portis ilin hejmen – eble iam mi uzos ilin. Kaj mi uzis ilin preskaŭ tuj. La ligna papero. Lignokolora. La papero kreita speciale por la traktato pri ligno. Tie kaj alie ligno estas konsiderata kiel elemento. Oni ne scias kial. Same kiel metalo. Ĉu mi serĉu nun la paperon metalan? . . . . . Sed unue mi uzis la lignan (lignoaspektan) paperon. Mi reverkis Monodrum. Ĉiam mi sentis, ke ĝi estas malbone komponita, ĉiam iuj partoj malkonvenis. Mi forĵetis muzikon kaj bildoj. Mi lasis nur tiuj tri rakontoj. Pri faligado de arbo. Pri hakado de trunko. Pri tranĉado de branĉoj. Kaj mi aldonis aliajn tri. Pri rabotado de bastonoj. Pri skulptado de blokoj. Pri splitoj kaj rabotaĵoj. Kaj la frakcio de (aŭ frakcia) rakonto pri segpolvo . . . . . La libro estis tiel surpriza, ke mi eĉ ne anoncis ĝian aperon. Sed ĝi vere aperis. Kaj estas. Atendas la sekvan traktaton pri la sekva elemento. Pri fajro. Ĝi estos vere elementa libro. Estos. Legantoj estos brulantaj pro malpacienco atendante la finon. Cindriĝos. Skoriiĝos. Ŝlakiĝos.

Tio okazis antaŭ kelkaj monatoj. Poste ŝajnis ke ĉio revenis sur la normala, kutima trako. Kelkaj novaj fragmentoj de Liberlando. Ĉiutaga, regula laboro pri Fajro. Kaj tute neatendite – kokinoj. De kie kokinoj? Kial kokinoj? Mi devis aĉeti prezenton por la trijara nepo de mia frato. Iun libreton.... Librovendejoj pli kaj pli multe teruras min. Mi eniras kuraĝe kaj kun scivolemo. Kiel kutime. Kaj tuj, preskaŭ tuj, mi malorientiĝas, perdas min. Tro multe, tro multe. Da libroj. Mi ne scias kion mi devas serĉi. Mi ne scias antaŭ kio mi devas fuĝi. Kie mi kaŝu min. Strange, sed mi sentas kvazaŭ tio ne estus mia mondo . . . . . . . . Estas alie en vendejo de malnovaj libroj. Eble tial, ke tie mi sentas min kvazaŭ en mia propra hejma biblioteko kiu konsistas ĉefe el malnovaj libroj . . . . . . Do mi eliris. Mi konstatis, ke mi mem faros por li la libreton. Ie mi havas kelkajn poemetojn. Mi trovos ilin. Kolektos. Kaj mi havos la libron.
Mi trovis la poemetojn. Mi kolektis ilin. Sed ili ne konvenis unu al alia. Do mi ne havis la libron. Mi decidis verki novajn poemojn. Pri kio? Pri kokinoj. Kaj pri kokoj. Kial? Kial ne pri sukerfiŝetoj? Pri kokinoj multaj poemoj estis jam verkitaj, sendube, kaj pri sukerfiŝetoj sendube neniu. Mi konas sukerfiŝetoj. Mi vidas ilin en la banĉambro. Ankaŭ en la kuirejo. Mi neniam renkontis ilin en la biblioteko, kaj ili verŝajne ŝatas manĝi ankaŭ kovrilojn... Eĉ pli interesa estus la libro pri tardigradoj, estaĵoj bizaregaj, preskaŭ demonaj . . . . . Kaj pri tiom trivialaj kokinoj? Nu bone, estu kokinoj. La poemetoj komencis multobliĝi. Kiam mi havis 11 eble 12, mi devis fari la libron – la findato alproksimiĝis rapide. Mi desegnis kokinoj uzante mian memoron. La desegnaĵoj estis viglaj, iom abstraktaj. Kvankam estis sufiĉe varme kaj mankis neĝo, pro kialoj nekonataj, kokinoj ne alvenadis al nia ĝardeno, kion ili kutime faras, do mi ne povis ilin portreti. Mi faris tri ekzemplerojn kaj ŝajnis ke jen la fino de mia kokina aventuro. Tamen ne estis tiele. L'aventuro daŭris. Kiam la kvanto de poemoj proksimiĝis al tridek, mi decidis ĉesi la verkadon. Sufiĉas. Ja mi devas ŝpari iom da forto kaj energio por sukerfiŝetoj. Kaj por tardigradoj.
Kompreneble, aperis ege interesa problemo. Ĉu la mondo kokina estas priskribebla. Ne de ekstere, sed de interne. El kokina vidpunkto. Priskribi ĝin tiel, kiel priskribus ĝin kokino, se kokino scipovus verki (skrapi kokino scipovas). Priskribi ĝin kokine. Kia estus la lingvo kokina? Ia ĝi estus. Ĉu tradukebla en la homa? Ĉar premisante, ke mi sukcesus iĝi la kokino por iom da tempo kaj mi memorus tion, kiel mi vidus tiun sperton en mia homa memoro? Ĉu estus eble memori tion home?
Kokerikoj donas neniujn respondojn.





Oktobro 2015


Pli kaj pli ofte mi pensas tiele: Antaŭ nelonge mi estas la sesdekjarulo. Kaj kion mi scipovas fari? Nur bizarajn librojn bezonatajn de neniu. Nu, jen io, sed tiu ĉi io estas nur iomete pli granda ol nenio. Tiom iomete, ke la konstato "Mi scipovas fari nenion" treege iomete ne pravas..... Jes, fakte, tutan mian vivon mi verkis kaj librumis kaj mi ne scipovas krei la solidan / bonan / ĝustan / pravan / veran (mi ne scipovas ankaŭ elekti la plej konvenan vorton) libron....
Mi rememoris iun historion pri kiu mi iam ie legis. Kiam la patro de Paul Cezanne estis mortanta, l'artisto volis desegni (aŭ pentri – tion mi ne memoras) lian portreton. La edzino konsilis al li peti iun veran (ĝustan / bonan / solidan / pravan) pentriston fari tion. Tio ne estis bona momento por ŝercado (plej probable ŝi tion ne diris, sed povus).



Oktobro 2015


De iom da tempo la sento de nepriskribableco estas pli forta ol kutime. Vortoj svarmas en mia kapo, sed ne svarmas sur papero. Liberlando kreskas ege malrapide, pli malrapide ol kutime. Priskribinte akvon kaj lignon, mi komencis priskribi fajron. Mi estos priskribanta ĝin ĝis la printempo, ĝis la momento kiam mi ĉesos hejti la kaldronegon . . . . . . . Ĉu vere temas pri nepriskribableco? Ĉar sendube ne temas pri tio, ke mi laboras pli kaj pli malrapide – nenio mirinda tio estas, kvankam mi devus labori pli kaj pli rapide, ja mi havas malpli kaj malpli da tempo. Eble temas pri tio, ke estas tro multe da ĉio kaj estos eĉ pli?
Aŭ pri tio temas, ke mi ne scias pri kio temas?
Ne.
Jen simple PLI KAJ PLI GRANDA MALCERTECO.
Estanta la rezulto de pli kaj pli granda konscio pri treega komplikeco de ĉio?
Eble jes.
Ĉu tio estas io malbona?
Eble ne.



Septembro 2015

Tiu ĉi libro aperis surprize. Neatendite. Mi tute ne pensis pri ĝi. Mi ne planis ĝin. Tamen tio ne signifas, ke ĝi falis de la ĉielo aŭ luno. Ho, ne. Tute subite iu libro transformiĝis en la alian. Kvazaŭ la pupo en la papilion. Aŭ la larvo en la pupon. Tion mi ne scias. Pri tio mi ne certas.
Monodrumo aŭ Traktalo pri ligno hakado transformiĝis en 6/7 traktatoj pri ligno. Vere mallongaj traktatoj ili estas. Traktatetoj. Iuj libroj povas ŝanĝi siajn korpojn ne ŝanĝante animojn (se la distingo korpo-animo havas tiukaze iun-ajn sencon – kompreneble, jes, havas, ĉar tiam estas pli facile kaj pli simple verki kaj paroli pri iuj aĵoj kaj imagi tiujn, sed tutcerte ne pli vere). Monodrumo ankaŭ ŝanĝis la korpon ne ŝanĝante l'animon. Ĝis subite transformiĝis tute kaj plene. Nun enhavas neniujn DVD, fotojn, tamburadon. La libro-disko (aŭ la libro-dovodo) iĝis la libro-libro.
Interese, en kion transformiĝos tiu ĉi libro-libro?
Kaj en kion transformiĝas papilio?

Monodrumo estontis la libro tamburata. Libro-koncerto. Ĝi ne estontis la libro-disko, sed ĝi iĝis ĝuste tion.
La ideo verki traktaton pri ligno hakado aperis jam en Łysopisy, do multe pli frue ol la ideo ludi iuspecan monodrumon. Tio estostis traktalo (laŭ jena ekvacio: traktato + fraktalo = traktalo) kaj kiam la traktalo fine estis preta ĝi montriĝis iuspeca kovraĵo de filmdisko kiu estontis montri la dancon de manoj super tamburoj iele aludante la gestolingvon.... Ĉio miksiĝis.
Nun la monodrumo estas nur monodrumo (kaj estos nur tio – se mi iam ludos ĝin ankoraŭfoje) kaj la traktalo estas nur traktalo.
La papilio forflugis de la vitrineto.



Januaro - Februaro - Marto 2015

Kiam antaŭ naŭ (naŭ?!) jaroj mi montris miajn librojn en la sama fenestro, mi aranĝis tie la specialan ekspozicion – malnovaj tajpiloj kaj tajpaĵoj, unuaj printitaj ekzempleroj, diversaj versioj de ĉiu titolo.... Kaj mi verkis la specialan tekston.
Nun, ĉi foje, mi preparis nenion. Mi simple alportis la librojn. Multe pli da libroj, kvankam nur novajn versiojn. Kaj mankis lokon por ĉiuj. Mi ankaŭ verkis neniun tekston. Ĉu estis io kion mi devus klarigi? Nu, parte ankaŭ pro tio, ke la propono surprizis min – mi havis tempon nur por printi kelkajn ekzemplerojn de mankantaj titoloj.
Jes. Nenio devas esti klarigata. Tiele ŝajnas. Ĉu estas pli bona loko por libroj ol la fenestro de librovendejo? Kompreneble – manoj de leganto.... Sed ni revenu al la fenestro. Povus ŝajni, ke la revo plenumiĝis. Povus ŝajni tiele.... Tiom da fojoj, kiam mi eniras iun librovendejon kaj vidas ĉie ĉirkaŭ mi tiom da diversaj libroj mi pensas: kaj ĝuste ĉi tie, inter tiuj libroj, troviĝontus la miajn? kiel ili aspektus tie? ĉu ili konvenus? ili ja estas bizaraj, strangaj, aliaj..... Do, kie ili konvenus? Kie estas ilia loko? Nur ĉi tie? En Liberlando?




Aŭgusto 2014

Iun belveteran aŭgustan tagon, kvankam matene super niaj kapoj svarmis nuboj kaj la tagon povus sambone esti malbela, ni malfermis la legejon. Finfine – ĉar pri tio ni pensis de longe, pri ia loko kie iu povus libere, senzorge, nin ne ĝenante kaj de ni ne ĝenata, pasigi iom da tempo legante librojn kaj poste, pro troo da entuziasmo, ravo kaj frenezo eble eĉ ion aĉetus... Nu, de longe ni pensis pri io tia, sed ĝuste nun ni sukcesis tian lokon krei. La festeno malferma estis pli por intelekto ol por korpo – partoprenis ĝin preskaŭ tridek niaj geamikoj kaj gekonatuloj, eble pli. Nenie neniu povis trovi iun ajn anoncon aŭ sciigon pri tiu ĉi okazaĵo. La ideo inviti nur geamikoj kaj gekonatuloj estis vere absurda por diskonigi nian legejon, tamen havis iun egan avantaĝon: ni devis klarigi nenion. La elektita strategio de diskonigo minimuma, aŭ estanta nur konciza informado ripetata kaj disvastigata nur buŝ-al-buŝe, ne nepre devas esti strategio malbona. Facile oni povas rimarki, ke ni havas malpli kaj malpli da tempo, do ni preferas ŝpari la tempon ol perdi ĝin. Kompreneble, kalkuli ke iu erarvaganta legulo trovu ĉi tiun lokon, povas montriĝi la plej naiva naiveco. Tamen ankaŭ en tiu ĉi frenezo troviĝas iu metodo. Kia? Mi ne scias. Eble tia, ke trovi nian legejon estos iuspeca rite de passage, aŭ prefere rite de venir (rito de alveno)..... Ni pripensas printi flugfoliojn. Kiam ni plene kaj profunde tion pripensos, tiam ni eble printos informilojn komence de vintro. Oni ja scias, ke kiam vintre nokte la vojaĝanto...
Kelkaj tagoj antaŭ la malfermo, pro pluvego, rompiĝis la branĉego de maljuna pomujo. Sur daŭre verdajn kaj freŝajn foliojn mi skribis per blanka farbo:


przez piekło burzy
do nieba poezji
a potem na stos
ach cσż to za los
co niszczy i nuży

tra infero de tempesto
al ĉielo de poemo
kaj poste al ŝtiparo
ho fia sorto ĝi estas
kiu detruas kaj tedas


Trovi la poemeton, lerni ĝin parkere kaj laŭte reciti – jen estis la bileto por eniro. Kompreneble neniu kontrolis biletojn, sed estis klare videbla ke iuj gastoj ekposedis la biletojn kun plezuro nemensoga.
Poste mi ludis nelongan koncerton sur la teraso kun mia amiko Mieczysław Litwiński (violonisto kaj kantisto, kiu ankaŭ amas legi librojn) – ne nur pro la malfermo de la legejo, sed ankaŭ okaze de nia kuna 118 naskiĝotago (li estas nur unu monato pli aĝa ol mi).




Junio 2014

Ni kreis la profilon je Facebook. De kelkaj tagoj mi cerbumas kion verki tie. Hodiaŭ matene ŝajnis al mi, ke mi jam scias, sed kiam mi volis eki verkadon, montriĝis, ke mi ne scias. Eble mi verkos, ke ni ne scias por kio ni kreis la profilon de Liberatorio. Verŝajne ni intencas malfermi galerion de libro aŭtora – se mi havas nek volon, nek forton, nek monon por veni kun libroj al diversaj foiroj, festivaloj kaj ekspozicioj, homoj venu al la libroj. Tamen la intenco daŭre estas nur la intenco. Kiu venos ĉi tien? Nu kiu? Kiu volos? Kiu aŭdacos? Ni komencis ordigi la ĝardenon. Prefere: ni ĝardenigas la ĝangalon – pli precize: ni reĝardenigas la ĝangalon. Ĉu ni metos benkojn en krepuskaj verdaj tuneloj por erarvagantaj legantoj vere surprizitaj ke tiuj bizaregaj libroj estas tamen legeblaj?



Junio 2014

Oni demandis min fari la bibliografion de miaj libroj. Mi faris ĝin. La bibliografio enhavontus ankaŭ verkaĵojn nekonatajn. Ĝi enhavis tiujn. Mi komprenas, ke temis pri libroj kiuj pro iuj kaŭzoj ne troviĝas en la retejo Liberatoria. Do la verkaĵoj kiuj estas, ekzemple, unikaj kaj restos unikaj (ĉar ili devas esti unikaj), aŭ la verkaĵoj kiuj estas nur tajpaĵoj kaj restos tajpaĵoj (ĉar devas – por nenio alia ili utilas). Mi foliumis la tajpaĵojn. Jes, mi iom miris, ke ili ekzistas, ĉar ili ne devus. Antaŭ multaj jaroj mi "inventaris" ĉiujn tajpitajn "pra-librojn" (aŭ "proto-librojn") kaj mi trovis en ili nenion kio ekskuzus ilian ekzistadon. Ili plenumis la taskon kaj povis foriri. Muziko ne donas tiom da klopodoj, ĉar se oni ne surbendigas ĝin, tiam nenio restas post ĝi. Nenio restas post longaj horoj de penema ekzercado. Tamen tajpaĵoj restas. Samkiel mallertaj desegnaĵoj, skizoj, provpentraĵoj. Petoj, petegoj, ordonoj, minacoj, testamentoj de aŭtoroj por ke tiuj restaĵoj ne estu publikataj kaj montrataj postmorte tute ne efikas. Do oni devas ĉion forbalai. Kaj mi forbalais. Nun montriĝis, ke ne ĉion. Kelkaj tajpaĵoj restis en la malnova loĝejo de miaj parencoj. Unue mi intencis gardi la tajpaĵojn. Mi cerbumis kiel uzi ilin. Precipe tiujn priskribantajn miajn junajn kaj folajn vojaĝojn. Eble meti nunajn komentojn sur la malnovajn priskribaĵojn? Fine mi konkludis, ke tiaj ideoj ne estas bonaj, ke apogas ilin putra kaj fia sentimentaleco. Nenio malbona okazos, se la tiuj malaperos. Malaperos nur mallertaj, momente ravaj, momente tro histeriaj, ĉefe neelteneblaj priskribaĵoj. Bildoj kiujn mi portas enmemore ne malaperos. Mi kontrolis tion. Ili daŭre troviĝas tie. Daŭre klarvideblaj. Sufiĉe klarvideblaj por ke mi povu priskribi ilin ankoraŭfoje. Pli bone. Iam. Kiam mi jam povus vojaĝi nur tra mia memoro. Kaj se mi ne kapablus vojaĝi ankaŭ tre mia memoro, ankaŭ tiam nenio malbona okazos. Verŝajne entoj ne estu multobligitaj malnecese kaj mi jam multobligis sufiĉe da tiuj. Do en iu belega junia tago mi ŝanĝis la stakon da flavetiĝintaj paperfolioj en stakon de nigra cindro. Nu, pli bona sorto ĝi estas ol iu ulo senĉese torturontus ilin por solvi la misteron de miaj bizaraj verkaĵoj.
Mi gardis nur du tajpaĵoj. La unuajn. Kvankam mi longe pensis ke mi gardu nur unu, sed ili estas iel kunigitaj. Ili kune estas gravaj, ĉar ili ambaŭ estas bizaraj. La unua teksto kaj tuj bizara. La unua teksto kaj tuj elpensita kiel tutaĵo, ne kiel la teksto, sed kiel la libro: folioj estis kunkudritaj ne flanke, sed supre, laŭlonge la malpli longa rando; la teksto estis taŭzita ambaŭflanke... Ĉar la teksto estus fluonta kiel la rivero, estontus la rivero kun bordoj kovritaj per desegnaĵoj.... Desegnaĵoj ne estis faritaj. Sed tuj poste (aŭ antaŭe) estis verkita alia teksto tra kiu kuris trajno, ĉar la teksto estontus la vojaĝo trajna.... Feliĉe ambaŭ estas mallongaj. La rivero montriĝis la rojo kaj la trajno rapide alvenis la destinon





Aprilo 2014

La konĉerto ĥromatika – vere bizara libro ĝi estas: finita, sed kvazaŭ ne finita. Ĉiuj aliaj miaj libroj estas finitaj. Sen iu ajn „kvazaŭ”. Finitaj kaj fermitaj. Eĉ se ili havas erarojn, kaj sendube havas multe da tiuj, mi nur korektas ilin, kompreneble se mi iun tian trovas kaj ĝi estas korektebla. Eĉ se iuj libroj, post iom da tempo, ricevis novan "korpon", la "spirito" restis la sama (Hasa rapasa estis transformita el kvadrata triangulo en kvinangulan trapezon, kaj la tria parto de Malpriskribaĵo de la mondo ekzistas en tri versioj: akordiona, sablohorloĝa kaj kalendara – la unua jam ne estos farata pro troa komplikeco kaj kvanto da tempo bezonata por fari unu ekzempleron, la dua ankaŭ, kvankam bezonas multe malpli da tempo do la rezigno pri produktado ne estas definitiva). Mi finis La konĉerton ĥromatikan, printis kaj bindis ĝin kaj tuj ekpensis, ke ĝi povus esti alia, tute alia. Ke ĝi ne estas tia kia ĝi devus esti. Mi komencis konsideri kia ĝi povus esti kaj mi daŭre tion prikonsideras. Ekzemple, la problemo de la teksto malaperanta, subtrahata, ne estis solvita ĝuste – tamen mi daŭre ne scias kia estus la ĝusta solvo de tiu ĉi problemo: ĉu devus malaperi literoj aŭ vortoj? malaperi tute aŭ nur parte? kiele silentigu la rakonton ne ĉesante (laŭte) rakonti? Nun plejprobable ĉio iel-ajn ligita kun la Konĉerto estos ne tia kia ĝi devus esti. La unua publika prezentado de la libro ne estis tia kia ĝi devus esti – oni ne scias kiam, kiel kaj kial ĉio komencis okazi ne tiel kiel devus, aŭ ne tiel kiel mi elpensis kaj imagis. Eble mi devus elpensi kaj imagi nenion..... Same kiel mi ne devus atendi, ke jen ĉiuj komencos laŭte paroli pri la Konĉerto, laŭdante aŭ mallaŭdante ĝin. Ne devus iĝi silento, sed iĝis.... Nu, ja devus iĝi silento. Ja Konĉerto ĥromatika, kiel ĉiu koncerto, finiĝas pere de silento. Ne povas esti alie. Hipotezante, ke io tia kiel silento vere ekzistas...




Julio 2013

Antaŭ nelonge mi malkovris, ke mi povas printi kovraĵojn. Ĝis tiu momento ŝajnis al mi, mi eĉ estis pri tio vere certa, ke mi ne povas printi kovraĵojn, ke tio simple maleblas. Tamen montriĝis, ke tio ne nur eblas, sed estas facilega. Kompreneble, kiam la kovraĵoj estas faritaj el koloraj dikegaj paperoj, mi printas nur la titolon, mian nomon kaj logotipon de nia eldonejo. Sufiĉas. Tute sufiĉas. Asketeco atendata. Minimumeco maksimuma. Titolo printita rekte sur la kovraĵo plaĉas al mi pli ol la titolo gluita. Almenaŭ nun. Tamen printitaj kovraĵoj bezonas simplan logotipon. Kaj prefere unukoloran. La nuna logotipo havas tro multe da maldikaj linietoj, tro kompleksa ĝi estas. Do mi revenis al la litero B. B kuŝanta surdorse imitas malfermitan libron. Ne nur. Oni povas ekvidi en ĝi multajn aliajn aĵojn kaj objektojn. Ekzemple: la konturon de malpriskribita monto. B kuŝanta surdorse estas io multe pli ol nur la litero kiu falis surgrunden.... Tian B mi uzas delonge, do mi faris neniun revolucion. Iam ĝi estis sigelo, signo kiun mi stampis sur lignaj skatoloj por miaj libroj. Tamen nun mi trovis alian B. Tre interesan B. Ĝi memorigas kaj asociigas eĉ pli multajn aĵojn kaj objektojn. Bone. Vere bone.... Nun atendas min eta "reBranding". Eta kaj plezura, sed ne plezureta.



Aprilo 2013

Mi partoprenis vere etan, vere lokan libran okazaĵon. Iuspecan foireton de libro literatura. Nur poezio kaj prozo. Nur kelkaj ĉi-tieaj eldonistoj kaj verkistoj. Pro neatendata koincido mi sidis sola en la ĉambro – la ceteraj partoprenantoj sidis en la ĉambro najbara. Eble okazis tiele, ĉar miaj libroj estas pli grandaj kaj pli multnombraj, do ili bezonis multe pli da spaco. Tia topografio helpis min konstati, ke miaj libroj estas vere aliaj, ne-normalaj, spite al tuta mia penado por ke oni traktu ilin kiel ne-aliaj, normalaj. Jes, sendube ili venas de alia mondo. De Liberlando. Nun mi povas prelegi, lekcii, pri la historio kaj esenco de la literaturo liberlanda.




Januaro 2013

Mi decidis verki la romanon.... Aŭ: la romano decidis, ke jen mi verkos ĝin.... Tio signifas: la romano eniris mian kapon kaj sidas tie, ne volas eliri, do verki ĝin povas esti la ununura maniero forĵeti ĝin de tie..... Nu, bone. La romano elektis ĝuste min. Ne mia problemo tio estas. Mi timas, ke ĝi pri tia decido bedaŭros. Ĝi estas, prefere estu, tute normala, ordinara romano, kaj mi ja ne scipovas verki normalajn, ordinarajn romanojn, mi neniam lernos verki tiajn romanojn, do mi eĉ ne provas lerni, ĉar tio estus nur perdo de tempo. Mi verkos tiun ĉi romanon, kaj tiam montriĝos, ke ĝi tute ne estas normala kaj ordinara, ke ĝi tute ne estas la romano, ke tio estas, kiel kutime, oni-ne-scias-kio. Kaj tiam la romano iros for serĉi iun alian, kiu verkos ĝin tiel kiel ĝi devus esti verkita.
Plej probable la romano estos titolita "Konĉerto kromatika por piano". Aŭ nur "Konĉerto kromatika". Ĝi rakontos pri homo kiu volas ludi ĉiujn gamojn kaj skalojn. Li komencas de plena kromatiko, kaj poste eliminas, deprenas, laŭvicajn sonojn, unu post alia. Sed ĝi ne estos unu rakonto plu pri tio, kiele oni povas organizi sian vivon por eviti enuon, por plenigi la vivon ĝis la morto ŝajne donante al la vivo iun sencon. Ĝi estos unu rakonto plu pri la homo kiu tute ne ĉagreniĝas pri tio, ke vivo (lia kaj ĉiesa) havas neniun sencon, kaj sensence estas ankaŭ serĉi iun sencon. Simple, ĝojigas lin ekzercado, ludado. Tio estos la rakonto pri tio, kiel grandioze estas ekzercadi skalojn kaj gamojn, pri tio kiel la maldekstra mano senĉese kaj senripoze postkuras la dekstran manon (aŭ kontraŭe), pri tio kiel la dekstra mano fuĝas senĉese je maldekstra mano (aŭ kontraŭe). Eble pri la ekstazo de ekzercado? Aŭ pri io tute alia..... Kompreneble oni ne devas atendi, ke kiam li primajstros jam ĉiujn skalojn, li mortos, aŭ atingos la staton de iluminado, aŭ almenaŭ okazos fino de la mondo. Oni tute ne scias kion oni devas atendi kaj ne atendi.... Pri do temas? Krei la artaĵon tiel ravantan kiel malbezonan? Tia ja estus lia koncerto (aŭ ludado) – tia estos mia libro (aŭ verkado). Jen grandioza, eĉ ekstaza adekvateco..... Estos kiele estos. Nun sciata estas la unua frazo:

Antaŭ mi sep oktavoj, okdek kvin klavoj, tridek kvin nigraj kaj kvindek blankaj.




Junio 2012

Iam mi vizitis la artiston, kiu librigis ĉion kion li kreis. Krokizojn, notojn, verkaĵetojn, poemojn, printaĵojn, presaĵojn, komentojn pentritajn kaj skribitajn – li kunigis tiujn en ciklojn, en seriojn, kunkudris, kungluis, kolektis en tekojn, foje transformis en instalaĵojn aŭ objektojn. Li uzis diversegajn formatojn kaj teknikojn, pentrajn, grafikajn, eĉ ceramikajn, kvankam la plimultegon da tekstoj, ege interesajn, li skribis pere de la ordinara krajono, rapide, lertege, sed vere legeble, pro kio mi ĵaluzis al li. Materialoj ankaŭ estis diversegaj, kvankam rigardante lian laborejon mi tute ne sentis, ke mi enkaosiĝas, ke mi esploras iun forĵetaĵejon. Ĉar estis iu metodo en tiu frenezo kaj probable ĝi kaŭzis, ke la verkaĵoj ŝajne tiel malsamaj kaj nesimilaj koheris unu al alia kiel pecoj de iu puzlo. Eble ĉiuj liaj libroj (aŭ preskaŭ-libroj) estis unikaj kaj estis tie pli ol unu milo da ili. La kvanto iom terurigis eĉ la aŭtoron mem, ĉar iumomente li montris per nedifinita gesto mana la troplenigitajn bretojn kaj demandis, pli sin mem ol min, pri tio pri kio li demandis lin mem preskaŭ ĉiu matene: nu, kion mi faru je ĉio ĉi? Kaj post nelonga plenpensa silento li demandis plu, tamen lia demando havis formon de io pli ol supozo, ĝi estis ia necerta konstato: foje mi havas impreson, ke tio estas unu grandega libro, ke mi nur alverkas, alskribas sekvajn paĝojn, sekvajn foliojn, mi daŭre ne povas ĝin fini, ne povas ĝin kompletigi, daŭre mi ne scias kiel kunigi ĉiujn ĉi paĝojn kaj foliojn, mi ne scias kia estu tiu ĉi grandega libro... Tiam ŝajnis al mi, ke lia rimarko ne koncernis min, sed nun, dekkelkaj jaroj post la renkonto, mi komencas senti la similan maltrankvilon. Ĉar se la libro estas biblioteko en kiu libroj estas literoj, vortoj kaj signoj presitaj en tiu ĉi libro, kaj se la biblioteko estas la libro, en kiu literoj, vortoj kaj signoj estas libroj amasigitaj en tiu ĉi biblioteko (kaj mi ne scias kaŭzon kial estu ĝuste alie, ne tiele), do kia estas la biblioteko de miaj libroj? Kaj se la biblioteko de miaj libroj estontus nur unu frazo, iu eta, haikueca poemo (ĉar mi neniam egaliĝos je la renkontita artisto – mi devus vivi eble mil jarojn, aŭ eĉ pli), estas interese kia frazo ĝi estos. Ĉu mi povus jam legi ĝin? Se ĝi ne estas nur kaosa aro da vortoj tute ne sufiĉa por komponiĝi en la poemeton. Kaj se ĝi komponiĝos en la teda vortaro de diraĵoj-verkaĵoj mallertaj kaj kriplaj? Ja tia solvo ne povas esti ekskludita. Ne ekskludendas ankaŭ tio, ke ĉio kion mi ĝis nun kreis jen nur komoj, punktoj, haltostrekoj, demandaj signoj, parentezoj... Jes, ne ekskludendas, tute ne.




Marto 2012

Vizitis min iu artisto. De mallonge mia konatulo. De longe artisto libra, kvankam ne nur. Tiu ĉi artisto estas ankaŭ la instruisto akademia kaj iun tagon sendube estos profesoro, sed por ke tio okazu, nun li devas verki diversajn disertaciojn. Do, li alvenis por interparoli pri miaj libroj kaj li demandis min jene: kial viaj libroj estas tiel riĉaj interne kaj tiel malriĉaj, povraj, ekstere? La trafeco de lia demando surprizis min ege. Precipe en la kunteksto de aliaj libroj troveblaj nun en la vendejoj: la absoluta plimulto da ili estas riĉa ekstere kaj malriĉa interne, aŭ estas pli riĉa ekstere ol interne. Kompreneble temis pri tiuj miaj libroj kiuj havis la formon de kodekso. Enkaze de nekodeksaj libroj la kovraĵo estas simple rezulto de la precipa strukturo kaj konstrumaniero de la libro, do estas preskaŭ plene determinita antaŭe.
Mi pensis longe kaj poste mi respondis jene:
Kiel kutime estas kelkaj kialoj. De komence la kovraĵo (kaj ankaŭ bindado) estis por mi problemo grava. Ŝajnas ke ĉefe la problemo teknika. La kovraĵo devas esti sufiĉe malmola, malsupla, rigida. Do sufiĉe dika. Pli dika ol folioj internaj. Longe mi bindis miajn kodeksaj librojn tole. Hejmaj printiloj komputilaj ne povas printi surtole. Unue mi provis meti (glui) sur la kovraĵo fronta iun eltranĉaĵon kiu funkciis kvazaŭ simbolo-titolo. Sed mi ĉesis fari tion baldaŭ kaj mi lasis nur kolorojn. Por ĉiu libro (por ĉiu nova titolo) mi aĉetis tolon de alia koloro. Koloroj estas gravaj – materialo ne estas grava. Koloroj estas signifaj – materialoj estas prefere sensignifaj (sed ne ĉiam). La kovraĵo devas esti ruĝa, aŭ nigra, aŭ bruna, aŭ verda, aŭ blua – depende de la titolo. La koloro estas simbole, semantike kaj estetike ligita kun la paĝoj, kun tio kio troviĝas ene de la libro.... Bizare, sed mi neniam pensis pri paperjako – tiun mi povus printi facile... nu, sed mi ne povus laki ĝin.... Tamen la kaŭzo neteknika ŝajnas multe pli interesa. Simple, mi ne sciis kion meti sur la kovraĵo. Mi ne sciis ankaŭ ĉu tio havus iun-ajn sencon, ĉu ambaŭ la kovraĵo kaj la libroj tion necesis. Kaj se mia kapo estis malplena, do ankaŭ la kovraĵoj estis (estas) malplenaj.... Tiaj simplegaj, eĉ iom primitivaj, sed samtempe iom rafinitaj kovraĵoj estas ankaŭ postvidaĵoj de simplegaj kovraĵoj de malnovegaj libroj: se ili estis binditaj papere aŭ kartone, tiam nur nomo de aŭtoro kaj titolo estis tie presitaj, foje en la dekoracia kadro.... Nu, eble sufiĉas. Ĉu mi povus ion aldoni? Jes, mi rakontos al vi kial mi volis, ke unu el miaj libroj, tiu sablohorloĝa bikodekso, havu la kovraĵon ene, interne, kaj kiel mi ne sukcesis tion fari....



 
Januaro 2012

Dum la malfermo de ekspozicio en Płock mi renkontis la konatulon, artiston grafikiston, kiu de tempo al tempo faras ankaŭ librojn. Mi aprezas tion kion li faras pro specifa pureco kaj delikateco. Ankaŭ la prezentita libro estis tia. Kaj kiel kutime ĝi enhavis neniujn vortojn krom la titolo. Li ankaŭ kun intereso rigardis miajn lastajn librojn, ja ni renkontas neofte, unu fojon kelkjare. Mi diris al li, ke lastatempe mi denove desegnas kaj skizas sufiĉe multe, kvankam ne tiom multe kiom mi volus, ĉefe pejzaĝojn, kaj la sekva mia libro enhavos same multe da desegnaĵoj kaj da teksto, ĝis fine mi faros libron kiu enhavos nur desegnaĵojn, sed kun titoloj haikuecaj. Tiam li iom ŝerce memorigis al mi, ke antaŭ multaj jaroj, rigardante la ekspozicion de liaj artaĵoj mi konstatis, eble eĉ iom mokece, ke libro senteksta ne estas libro.... Nu, vere. Estis tiele.... Sed temus pri desegnado iom alia, iom precipa, speciala, tia kia estus samkiel verkado-skribado. Desegnado kiu estus skribado. Desegnaĵo kiu estus teksto. Por ke la priskribita kaj desegnita vidaĵoj trafenestraj ne diferencu, ne malsamu, sed samu....
Sed nun la sekva libro kiun mi faros estos la mapo. La mapo desegnita-skribita, ja tiaj estas mapoj. Foje paĝoj-mapoj aperis en miaj libroj. Tamen mi ĉiam revis pri la libro-mapo. Probable ĝi estos titolita Plateco laŭdataFlati platon.

 

 
Decembro 2011 – Januaro 2012

Ĉiu mia libro havas sian komencon en iu antaŭa mia libro. Iu vorto, frazo, penso, paĝo aŭ eĉ unu litero, povas esti la ĝermo de iu nova libro. Poste la ĝermo, la burĝono, kreskas, rapide aŭ malrapide, disvolviĝas. Iufoje ne kreskas, sed nur dormas, akumulas fortojn kaj energion, maturiĝas. Poste surprize eksplodas, ekfloras kaj jen estas nova libro – simile al iuspecaj vegetaloj kiuj atendas kaŝitaj sub la tersurfaco ĝis incendio forigos ĉiujn aliajn surterajn vegetalojn kaj tiam ili kreskas furioze por fari ĉiujn taskojn antaŭ ol novaj vegetaloj surteraj alvenos tien, portitaj vente aŭ en birdaj ventroj, por ankoraŭfoje kolonii la fekundan brulaĵejon..... Ebriiĝinte je tiu ĉi alloga komparo mi tamen devas sobriĝi tuj kaj demandi jene: kaj el kia burĝono elkreskis mia unua libro? Spite supozoj la respondo estas facilega: el diversegaj kaj abundegaj tekstoj primaraj, originaj, kiuj neniam libriĝis, kiuj travivis aŭ ne en malnovaj kajeroj kaj tajpaĵoj, tamen povas montriĝi, ke la teksto en kiu ekaperis ĝuste tiu ĉi vorto aŭ frazo aŭ penso-ĝermo, pereis, same kiel pereis, foriĝis antaŭ mallonge la vortoj kaj frazoj elparolitaj, kiuj ja sendube estis antaŭaj rilate al tiuj skribitaj-printitaj – tamen oni ne povas ekskludi ankaŭ tion, ke pli grava ol ili estis iu desegnaĵo aĉa farita pere de la mano mallerta.
Se vere estas tiele, tiam mia nova libro ne estas mia, ĉar ĝi havas komencon en neniu el miaj antaŭaj libroj. Jen finfine la escepto kiu pruvas la regulon. Tiu ĉi libro aperis tute neatendite. Fulme. De ekstere. Ne estis supozata. Ne estis planata. Ne havis sian ĝermon, nek iun ajn grajnon maturiĝan ene de mi, akumulantan energion kaj atendanta pacience al sia momento. Mi neniam pensis pri tiu kaj tia ĉi libro. Iun tagon mi ekvidis sur la ekrano de mia komputilo skizojn, sumi-e pentraĵojn inkajn faritajn de Venantiuso. Ili prezentis homojn dancantajn.... Interese, nun mi ne scipovus ekspliki kial mi ekvidis ĝuste tiujn pentraĵojn, kial el dekoj da venantiusaj desegnaĵoj-pentraĵoj surekraniĝis ĝuste tiuj ĉi. Ne suspekteblas, ke tio estis la rezulto de ies kompleksaj intrigoj. Tio ne estis ankaŭ la rezulto de nia renkontiĝo, kiu okazis antaŭ kelkaj jaroj, daŭris kelkajn horojn, kaj dum kiu ni tutcerte ne diskutis pri danco, baleto kaj butoo. Probable serĉi la solvon de tiu ĉi enigmo povus esti la temo de vere alloga libro, spionromano, da kiu vendeblus miloj, ne nur kelkaj mane faritaj, ekzempleroj.... Tamen mi ni okupos pri tiu ĉi enigmo, ĉar iuj multe pli fascinaj aferoj kaj problemoj atendas min.
Do, mi ekvidis la inkajn pentraĵojn, kaj iom poste en mia kapo troviĝis preta la nova libro. CorrespondAnce. Pri menso-korpo korespondo. Pri menso-korpo rilato. Pri teksto-bildo rilato. Pri tio kiel la menso dancas kun la korpo. Pri tio kiel la teksto dancas kun la bildo. Ĝi aspektontus tiele: unue la teksto estas klare distingebla kaj rekonebla kiel teksto, kaj bildo (pentraĵo) kiel bildo (pentraĵo). Je ĉiu sekva paĝo la distingo estas pli kaj pli duba – la teksto pli kaj pli multe similas al la desegnaĵo, dum la desegnaĵo pli kaj pli multe transformiĝas en la tekston ĝis fine ili tute kaj plene mergiĝas, unuiĝas. Tiele estontus, sed tiele ne estas. Tio signifas, tiele estas nur parte. Aŭ kiel kutime mi ne sukcesis. Kio sendube pruvas, ke la libro estas mia. Tio signifas ankaŭ, ke jena libro iĝas la sekva ĝermo de aliaj novaj libroj. Interese, de kiaj.

Venantiuso Pinto estas barata artisto kiu loĝas en Novjorko. Mi volus esprimi mian egan dankemon pro lia talento kaj pro granda malfermeco de lia kapo kaj koro.




Septembro 2011

Finfine okazis tio, kio povis kaj devis okazi antaŭ longe. Finfine mi povas esti fiera kaj vere kontenta. Pro tio, ke finfine iu volis kaj provis ŝteli miajn librojn. Verŝajne mi fierus pli, se la ŝtelo montriĝus sukceso, ĉar temis nur pri Malsignoj vojaj kaj Traktato paĝeografia, aŭ la libroj kiuj povas esti produktitaj sufiĉe facile do la bedaŭro pro ilia perdo sendube ne superus la senton de kontentigo. Ĉio okazis dum la ekspozicio enkadre de kelktaga konfrontaĵo de artoj variaj en iu kulturejo. La libroj estis trovitaj en la najbara ĉambro (de buroa-kluba karaktero). Portis ilin tie du junaj personoj, partoprenantoj de la festivaleto, kiuj konstatis ke "volis legi librojn en iu pli silenta kaj trankvila loko"; tamen ili ne diris, ke intencis reporti librojn tien el kie tiujn forprenis – kion do ili intencis fari poste? Mi ne scias. Estas malfacile supozi, ke ili volus detrui la librojn, dispecetigi kaj forbruli. Pli probabla estas tio, ke poste ili portus tiujn en iun "eĉ pli silentan kaj trankvilan lokon", por finlegi tiujn. Tamen jen nur la supozoj. Nu, sufiĉe plezuraj.




Majo 2011

Oni diras, ke la historio ŝatas ripetiĝi. Eble ĝi ŝatas, sed ĝi ne ripetiĝas. La dua ekzemplero de NOrWAY TO KVIKAKO alvenis tien, kien ĝi estus alvenonta. Restos la mistero kial du semajnojn post la unua, se ili estis senditaj sammomente. Eble iu iam verkos pri tio iun libron.... Eble mi?




Aprilo 20011

Jam unu jaro pasis de kiam mi blogis lastatempe. El tiu ĉi simpla fakto oni povus konkludi vere ne simple, eĉ komplike. Ekzemple, ke jena blogo (se ĝi estas blogo – la uzita nomo "blogo" tute ne certigas nin, ke tio kio estas tiele nomita estas ĝuste la blogo; nomoj estas ege trompemaj) apartenas al la plej tedaj, malinteresaj kaj aĉaj blogoj. Tamen oni ne devus atendi, ke ĝi ne estu teda, ĉar la vivo de libroj ne apartenas al la vivoj interesaj. La plimultego de libroj pasigas la plimultegon de siaj vivoj starante surbrete tute senmove. Eĉ la procezo de naskiĝado de libro (kvankam mem ege fascina – la pograda, pena materialigado de tio, kio estis la nebulo de malklaraj pensoj kaj vizioj en la kapo de verkisto) estas teda; se iu volus honeste filmi la historion rakontantan naskiĝadon de libro, tiam dum naŭdek dudekonoj de la filmo ni estus rigardantaj sur ekrano nur la verkiston kiu skribas; nu, li povus fari ankaŭ ion alian, ian pli draman agon, ekzemple telefoni aŭ drinki varmegan teon, aŭ li ekkoleriĝus aŭ raviĝus, tamen antaŭ ĉio li estus tajpanta aŭ skribaĉanta ion en la kajero, depende de liaj kutimoj, necesoj, devoj. Bedaŭrinde, libroj ne verkiĝas mem, kaj la kvanto da literoj kaj da vortoj el ili komponitaj necesa por krei unu mezdikan libron estas ege granda. Kaj aldonu redaktadon, projektadon, komponadon de teksto surpaĝe... nu, pli bone forgesu tion...
Tamen de tempo al tempo okazas fluktuaĵoj tute neeksplikeblaj. Pro tio, ke ili okazas vere maloftege (multe malpli oftege ol mi blogas), oni devas mencii ilin same maloftege – kompreneble, estas tute alie, ĉar ŝajnas al homoj, ke ĝuste tiuj fluktuaĵoj estas gravaj, ke ĝuste ili faras historion kaj pro tio meritas priskribadon. Plie. Ĝuste el tiaj okazaĵoj oni konstruas domegojn neimageblajn (kompreneble por la homo pensanta – do ĉu imagado ne estas pensado? - jen interesega demando) kaj kompare al ili la kartludaj dometoj ŝajnas solidaj kiel la egiptaj piramidoj; kaj tiaj konstruaĵoj estas pli daŭremaj ol la piramidoj – ŝokas tio, ĉu ne? tamen tio estas tre logika kaj facilege klarigebla – certege, ne nur tial, ke ilin ne skurĝas sablaj vipoj de dezertaj ventoj...
Kaj jen unu el tiaj okazaĵoj.
Post ege tedan kaj penan, kiel kutime, sed ankaŭ fascinan, ankaŭ kiel kutime, procezo de kreado, mi finfine faris kelkajn ekzemplerojn de la tute nova libro NOrWAY TO KVIKAKO. Ĉar mi promesis sendi la libron tien, kie naskiĝis la ideo de tiu ĉi libro (sed ne al la loko kiun la libro priskribas kaj pridesegnas, ĉar tiu loko troviĝas ie alie – plej probable nenie – ĉu iu loko povas troviĝi nenie? jen alia interesega demando) aŭ al Mundal en Fjaerland en Norvegio, mi tion faris. Mi decidis sendi du ekzemplerojn. Mi metis ilin en la samajn kovertojn, skribis la saman adreson per la sama skribilo, pagis la saman monsumon, gluis la samajn poŝtmarkojn. Mi ne scias, ĉu la leteroj estis pristampitaj samloke – pri tio mi ne atentis, kvankam mi devus, ĉar tio povus esti la kaŭzo de postaj okazaĵoj. Kaj tiaj ĝemelaj leteroj ekflugis-ekveturis norden. (Kial mi sendis la librojn malkune? Mi ne scias. Problemoj financaj sendube ne estis plej gravaj kaj decidemaj, kvankam oni informis min, ke sendante la librojn kune, kiel pakaĵo, mi pagos iom pli, kio poste montriĝos ne vero – ĉu tio pruvus, ke oni volis misgvidi min? prefere ne, ĉar ĝuste de la komenco mi intencis sendi la librojn duletere.) Mi supozis kaj atendis, ke senditaj en la sama momento, miaj libroj alvenos al Mundal ankaŭ kune, se ne en la sama minuto, do almenaŭ en la sama tago. Kiam post kelkaj tagoj mi ricevis la informon, ke alvenis nur unu libro, mi tuj rememoris la historion de antaŭ kvin-ses jaroj.
Tiam mi ankaŭ sendis du librojn (du "Stratojn") pakitajn idente kaj idente adresitajn, sed al alia lando. Alvenis nur unu. Ĉar la libroj estis aĉetitaj kaj pagitaj, mi sendis la trian ekzempleron por anstataŭigi la perditan – la adresato ricevis ĝin senprobleme. Mia mirego estis vere treega, kiam post kelkaj semajnoj la perditan ekzempleron alportis al mia hejmo la vilaĝa leteristo. Li ne povis klarigi kial la libro revenis. Neniu poŝtisto povis klarigi tion – ĉio aspektis kvazaŭ iu (plej probable ankaŭ poŝtisto) ekvidinte la ĝemelajn leterojn, konstatis ke la sendanto eraris, ke unu letero vere sufiĉos... Ĉu la historio ripetiĝos? Ni vidu. Nun mi devas sendi la trian libron al Mundal. Eble tio estas nepra kondiĉo, por ke la libro perdita revenu hejmen. Kaj kio nun okazas je ĝi? Ĝi flugas ie? Veturas? Naĝas? Fluas? Kuŝas en la magazeno atendante la savon? Iu estas ĝin leganta?... Aŭ eble mi devus dissendi ankaŭ la leteron "kaptordonan"? Unu el miaj libroj forfuĝis. Nenien. Se iu-ajn vidis ĝin, bonvolu sendi al mi la mesaĝon.




Aprilo / Majo 2010

Iom tro poste, sed ankaŭ iom kontentige, mi volus anonci, ke Hasa Rapasa ricevis neniun premion, eĉ ne estis honore menciita je la 50a konkurso por la plej bela libro de la jaro kiun organizis PTWK. Priparolante la rezultojn de la konkurso dum la renkonto kun aŭtoroj, artistoj kaj eldonistoj, la juĝantaro diris, ke ili tute ne komprenis pri kio temas enkaze de nia libro kaj kial ĝi aspektas tiel bizarege. Ni diris, ke la juĝantaro devus tralegi la libron kaj tiom ĉio estus klara, sed la juĝantaro respondis, ke ili ne legas librojn partoprenantajn la konkurson. Do, iuj ajn plua konversacio kaj provoj klarigi la principojn de magia-kaj-bizara geometrio (la libro havas formon de trapezo kvinangula) estis tute sensencaj.
Io interesega: parolante pri la libro kiu prezentis la unikan kolekton de koloraj fotoj montrantaj la judan getton dum la dua mondmilito, la juĝantaro eksplikis, ke la libro estis nur menciita kaj ne premiita, ĉar la fotoj estis faritaj de iu Germano kaj Judoj sur la fotoj ridetas.




Decembro 2009

Mi rimarkis, ke miaj libroj transformiĝas vere surprize. Sendube iuj transformiĝoj estas rezultoj de kondiĉoj teknikaj – mi uzas pli bonajn maŝinojn kiuj estas pli lertaj ol l'antaŭaj. Ankaŭ mi mem estas pli lerta, almenaŭ tion mi esperas.
Jen la libro, kiu ekhavis la formon de kalendaro. Antaŭe ĝi estis sabhorloĝa dukodekso kaj komence ĝi estis la monstra, preskaŭ maluzebla leporelo (ĉar 365 folioj kunigitaj akordione jen io vere monstre maluzebla) – sed tio kio estas la plej grava restis netuŝita: la strukturo... divido je partoj nokta kaj taga... kvanto da paĝoj kaj aranĝo de ĉiu paĝo... ĉiuj rakontoj kiujn ĝi enhavas..... Kaj jen alia libro: komence ĝi estis nur aro de lozaj, rektangulaj paperfolioj, poste ĝi estis kvadrata triangulo, nun ĝi estas kvinangula trapezo – sed tio kio estas la plej grava restis netuŝita: la strukturo... iu mistera, magia geometrio... ĉiuj rakontoj kiujn ĝi enhavas, kvankam la paĝoj estis aranĝitaj denove, tamen ĉiu paĝo estas puzlo kunmetita iom alie, sed el la samaj pecoj..... Ĉu ili estas la samaj libroj aŭ eble la aliaj? Eble ili nur ŝanĝas vestojn? Aŭ ili metamorfoziĝas? Unue ili estis larvoj, poste pupoj, nun estas imagaoj, papilioj? ..... Daŭre la sensolva problemo de identeco turmentanta ĉiun estaĵon: ĉiutage mi iĝas iu alia, sed mi daŭre estas mi mem ...... Kaj iuj libroj tute ne transformiĝas, nenio en ili estis ŝanĝita. Ĉu ili naskiĝis jam maljunaj? maljunaj kaj maturaj? Tuj forflugis el miaj kapo kaj manoj paperaj papilioj?




Novembro 2009

Oksfordo. Universitato de Brookes. La Foiro de Libro Bele Presita. La kvaran fojon. Sed post kelkaj jaroj de malĉeesto. Tamen denove je la tablo numero 55. Do mi ne estis forgesita. Estis agrable. Vere agrable. Multaj gekonatuloj. Multe da personoj kiuj konis kaj memoris miajn librojn. Kiel kutime multege da interparoloj. Iom bedaŭrinde, ke vendado ne egalis paroladon.... nu, sed oni ne povas havi ĉion. Kiel kutime multe da duboj: ĉu jen la ĝusta loko por miaj libroj? ja ili ne estas belege presitaj – ili estas nur nemalbele printitaj.... Sendube ili sentus sin plej bone je La Foiro de Libroj Semantike Printitaj. Tamen ĝis nun neniu tian foiron nenie organizis.




Septembro 2009

Mi ne verkis longe. Tio povas signifi, ke nenio interesa kaj priskribinda okazis en la sekreta vivo de miaj libroj, aŭ okazis tiom multe, ke mi ne havis tempon noti ion ajn. Aŭ ambaŭ. Aŭ nek tio nek alio.
La unuan de Aprilo 2009 Krystyna registris LIBERATORIUM kiel normalan eldonejon. Superba dato. Koincido nekredebla. Ja fondi eldonejon ĝuste ĉi tie kaj ĝuste ĉi tiam, jen vera folaĵo. Kaj eble frenezado estas la ĝusta metodo. Nu, el nia vidpunkto nenion folan kaj frenezan ni faris. Simple kelkaj aferoj estos ordigitaj kaj kelkaj aliaj kaosigitaj. La libroj ricevos ISBN numerojn. Novaj, belaj maŝinoj aĉetitaj dank' al eta subvencio de Eŭropa Unio permesos al ni printi pli rapide, pli bone kaj malpli koste, kaj tiam la libroj fine havos vere prudentajn prezojn, kelkfoje malpli altajn ol antaŭe, kvankam esperi ke homoj komencos aĉeti ion kion ili tute ne bezonas estas pura stulteco kaj frenezeco. Tuta verkejo kaj biblioteko estos translokigitaj subtegmenten, kaj la salono teretaĝe denove estos salono. Nia retejo estos renovigita.... Krome nenio ŝanĝos sin. La libroj daŭre estos folaj labirintoj, estos tiaj kiaj ili estas en miaj vizioj kaj sonĝoj, kiajn mi ilin imagas, ne tiaj kiajn homoj volus legi – escepte nur se homoj volus, ke miaj libroj estus ĝuste tiaj kiaj ili estas en miaj revoj, vizioj kaj sonĝoj ..... Nu, neniel mi helpos tion. La mondo estas tia kia ĝi estas, ne tia kian homoj imagas kaj volas, ke ĝi estu. Miaj libroj estas en la sama situacio. Ne povas esti alie, ĉar miaj libroj estas nur sekvaj partoj de MALPRISKRIBAĴO DE LA MONDO, kaj malpriskribaĵo ne estas ordinara priskribaĵo – malpriskribaĵo jen esti kiel tio kio estu priskribita .....




- - - - - - - - - - - - -



Oktobro 2008

Mi trovis mian unuan libron. Eble mi ne devus nomi tiun verkaĵon "libro", sed mi ne scias kiun vorton uzi. Probable mi ne devus uzi ankaŭ la vorton "verkaĵo". "Teksto" ankaŭ ne kongruas, ĉar ĝi estas io pli ol nur teksto (kaj estontis eĉ multe pli). Tio estas rakonto pri tempofluo, eble ankaŭ pri vojaĝado, do dudek kelkaj paĝoj de tajpaĵo estis kunigitaj ne flanke sed supre, same kiel kalendaro vanda. Ne nur tial, ke tia formo metaforis kaj rememorigis la forpasado de tempo – ankaŭ pro tio, ke la teksto fluas alie, multe pli glate kaj kviete, kiam okuloj ne devas salti de la subo de tralegita paĝo al la supro de paĝo tralegota, dum turnante la folion flanken oni brutale rompas tekstolinion. Mi faris tion tute spontane, intuicie: se la vivo fluas kaj la tempo fluas, tiam la rakonto devus flui ...... Tial mi ankaŭ malebenigis la maldekstran marĝenon – por ke la teksto estu kvazaŭ akvo en la rivereto – ambaŭ bordojn kovrontis desegnaĵoj, sed mia frato desegnis nenion, do ili estas nun bordoj nudaj. Li konstatis, ke li povas desegni nur kiam gvidas lin lia mano – iu mendo (kaj mia peto ankaŭ estis speco de mendo) detruas tian delikatan rilaton, tiam li devas gvidi lian manon kaj tio la manon paralizas. Mi komprenas tion tre bone, do mi ne insistis ....... Kaj ĉio ĉi estis okazanta aŭtune en la jaro 1976.

TIO estis prezentita al mia onklino kiu VERKIS. Ŝi jam eldonis la malgrandan kolekton de rakontoj. La onklino tralegis TION kaj konstatis, ke ŝi ne scias kiel TION pritaksi, ĉar ne scias kio TIO estas. Se ŝi scius kio TIO estas, tiam ŝi ankaŭ scius kiel TION pritaksi. Ekzemple, se TIO estus la eseo, tiam oni devus uzi la kriteriojn kutime uzataj por kritiki eseojn – jen ĉio. Bedaŭrinde mi ne povis helpi mian onklinon, ĉar mi ankaŭ ne sciis kio TIO estis. Nun mi ankaŭ ne scias kaj verkante la veron tio min ne interesas. Kio TIO estas ĉiu vidas. TIO estas tio kio TIO estas – jen ĉio ....... Probable nun mi ne ekkuraĝos tralegi TION. Kvankam povas okazi, ke TIO estas ĝuste tio kion mi uzos por iu estonta libro: iu malnova teksto lokita meze de sufiĉe granda paĝo – ĉirkaŭe larĝaj marĝenoj kie mi verkos diversajn komentojn – la komentojn estus, almenaŭ iomete, kvazaŭ arbustaroj ĉebordaj kiujn ne desegnis mia frato, plenaj de fantaziaj estaĵoj kaj bestoj - - mi-maljuna legas ION kion verkis mi-juna - - - - do iu alia ol mi-nuna – mi-maljuna kaj mi-juna ne estas la samaj personoj, ĉu ne? - - - aŭ ĉu jes? - - - - - -



Oktobro 2008

Krosno. La Biblioteko Publika. Mi montras, prezentas, klarigas, eksplikas, rakontas. La librojn kaj hipertekstojn. Preskaŭ du horojn. Prefere mi ne vidas simptomojn de laciĝo kaj enuo ĉe kelkdek personoj, ĉefe laboristoj de diversaj bibliotekoj (probable). Fascinaj estas viaj libroj, sed kiel oni katalogu ilin? - diras poste la direktoro. Sed ĝuste tiaj aĵoj faras la vivon de bibliotekisto fascinan, ĉu ne? - diras poste mi.




Septembro 2008

Płock. La Galerio de Arto. Mi montras Malsignojn vojajn. Nenion alian mi povas montri, ĉar ĉiuj miaj libroj estas malliberigitaj en la ĉambro kun duontravideblaj blankaj vandoj. Ni printis la malsignojn pollingvajn per la desegnilo kaj nun ili estas preskaŭ samgrandaj kiel normalaj signoj vojaj. Ili pendas vice. Imitas vojon (mi volis, ke ili imitu urbeton, sed ne estis sufiĉe da loko je la interetaĝo). Aŭ eble ili ne imitas. Ĉe la fino de tiu falsa-ne-falsa vojo, ĉevande, troviĝas la seĝo kaj tablo. Sur la tablo – mia libro. Do jen io kvazaŭ la vojo al la libro. Aŭ la vojo de la libro. Ne – al la libro. Ĉar la ŝtuparo al la interetaĝo troviĝas ĉe alia fino de la vico ol la tablo ....... Venas al mi iu ulo entuziasmigita. Li diras, ke li estas aktoro kaj malsignoj bonege sursceniĝus, perfekte, li jam vidas la tutan scenejon, aŭdas tiujn tekstojn svarmantajn en la kapo de frustrita kondukisto ...... Mi ne diris: ne. Mi diris: ni vidos. Verkante tiun ĉi libron mi tute ne pensis pri frustrita kondukisto. Nu, iu frustrita kondukisto tutcerte ne estontis la ĉefa temo – povus nur vagumi ie fone. Mia verkaĵo apartenontis al senfina kolekto de disertacioj pri supereco de vortoj kontraŭ bildoj kaj inverse.
Poste mi rememoris, ke en unu el miaj fruaj libroj mi printis la noton en kiu mi malpermesis scenigi aŭ filmigi iun ajn el miaj libroj kaj mi argumentis jene: "ho, homoj pretas scenigi eĉ regulojn de vojtrafiko" ...... Nu kaj kion mi faru nun? Atendu pacience. Atente observu kiel semiologio transformiĝas en dramon.



Septembro 2008

Kielce. La Biblioteko Publika. Tute nova konstruaĵo aŭ pli precize: tute renovigita kaj transformita malnova mezlernejo. Tre granda kaj tre malplena ejo – nun uzata kiel artgalerio kaj baldaŭ uzota kiel magazeno, simple la librejo. Ene mi konstruas la ĉambron – negrandan, tian ke oni povu eksidi tie komforte en la fotelo aŭ ĉe la tablo, prenu iun libron el la breto kaj legu ĝin trankvile kaj senĝene. Mi faras la vandojn el duone travidebla blanka teksaĵo. Mi tranĉis ĝin kvadrate (90x90cm) kaj sur ĉiu kvadrato mi skribis per blanka krajono unu literon. Ili komponiĝas en la frazon kiun oni povas legi ĉirkaŭirante la ĉambron:
A DOOKOŁA KAŻDEJ KSIĄŻKI CICHO SZEMRZĄCA LŚNIĄCA PUSTKA
kaj ĉirkaŭ ĉiu libro silente flustranta brilanta malpleno
Kvardek ses literoj, sep spacetoj kaj du kvadratoj mankantaj por la enirejo. Ne povas esti pli da kvadratoj ĉar loko ne sufiĉas. Nu, bone. Nenio pli estas bezonata. Kion plu mi verkontus? ...... Mi volis verki unu frazon pli. Tre longan frazon. Sur la planko. Tuj apud la vando. Ĝi kurontus ĉirkaŭ la tuta ĉambro kaj rakontontus ion pri la senmakula, sensigna, malplena vando. Aŭ pri la plej grava momento en la longega kaj kompleksega kaj sinuoplena proceso de librokreado, kiam tio kio plenigas mian menson devas eliĝi kaj aperi iele sur la paperfolio. Aŭ sur iu alia folio ..... Sed mi ne verkis ĝin. Pro diversaj kialoj. Eble bone. Ĉar tiu momento vere ne estas la plej grava. Ĝi estas same grava kiel ĉiuj aliaj momentoj. Nu, eble la plej nekaptebla. Samkiel dormiĝado.

Post la malfermo venis al mi iu laboristo, kiu iom helpis min munti mian blankvandan ĉambron kaj li diris: Mi vere admiras vin – fari tiaĵojn en tiajn tempojn.... (Kompreneble li pensis pri miaj libroj, ne pri la ekspozicio mem.) Li povus ankaŭ aldoni: kaj en tia lando – sed li tion ne aldonis. Do, mi povus respondi: Ne estas tiel malbone – ja mi povus vivi en pli malbonaj tempoj kaj lando. Tamen mi diris nenion. Ni foriris. Ni lasis malplenon en la ĉambrego. Ĝi flustru kaj briletu silente tie.

>>>



Januaro 2008

Gdynia. „La dua revolucio de libro”. La konferenco. Kial "revolucio" kaj kial "la dua"? Mi ne scias. Tamen oni ne devas emociiĝi. Titoloj kaj nomoj estas kutime bizaraj. Mia prelego ankaŭ havis bizaran titolon. Tre bizaran. SIGNO TEKSTIGITA. TEKSTO SIGNIGITA. Mi volis rakonti pri rilatoj inter teksto kaj signo. Mi volis ankaŭ prezenti mian novan libron – Malsignoj vojaj. Kompreneble, mi rakontis ne pri tio pri kio mi volis rakonti, kvankam mi havis precizan planon kaj ĉion bone preparis. Verŝajne mi miksis la signojn kaj mi turnis ne tien kien mi devus turni. Tio ankaŭ ne estas bizara. Kutime mi rakontas pri io alia ol mi volas rakonti. Probable mi devus teni la buŝaĉon malfermitan. Probable mi devus nur montri sur granda ekrano malantaŭe tutan libron popaĝe. Nu, probable estus eĉ pli bone se mi musklaku tra Emeryk – eble la hiperteksto montriĝus multe pli revolucia ol la signoteksto. Sed tion mi ne faris. Mi legontis multege entrajne, sed mi nur multege dormetis. La ventego povis puŝi min en la maron, sed tion ne faris. Do eble la vojaĝo al Gdynia ne estis tute malsukcesa. Mi iomete progresigis Liberlandion. Tamen la plej grava estis la ilumino. Mi alportis tie dek lignajn lamenojn preskaŭ du metrojn longaj por pendigi sur ili malsignojn (formato A2) kaj tiele transformi la prelegejon en kvazaŭ-vojon. Kaj poste mi ne sciis kion fari. Mi iris laŭlonge la strato kaj sentis min kvazaŭ primitiva ĉasisto sekvanta iun beston kaj tenanta enmane lancon. La ventego muĝegis, la pluvo vipis. Malespero kaj furiozo. Neatendite ideo fulmis en mia kapo: ne lancon mi tenas enmane sed flankojn de skatoloj por miaj libroj! Jam kvin jarojn mi eltranĉas nerekte kaj aĉe la edrojn – turmentiĝas, malesperas, furiozas – kaj ja mi povas aĉeti diversajn lamenojn – pli stretajn kaj malpli stretajn – ebenajn kaj rektajn - - - - - - - Mi bezonis kvin jarojn kaj kvincent kilometrojn por iluminiĝi! Jen vere revolucia ideo! Jen la sekva revolucio de miaj libroj!



Decembro 2007

Du monatojn kelkdek libroj de mi mem faritaj estos montrataj en la vitrokestoj en la ĉefa koridoro de Nacia Biblioteko en Varsovio: fermitaj, malfermitaj, malfalditaj, disetenditaj, sternitaj, malsternitaj... Ĉu povas esti iu pli bona loko por libroj? Jes. Kompreneble. Manoj de leganto.



Septembro/Novembro 2007

Nu, okazis tio kio estis okazonta, ĉar nenio alia povus ja okazi kaj atendi ion alian estus treega naiveco. Kiam printempe 2005 Fino de la mondo laŭ Emeryk estis publikigita kompaktdiske mi cerbumis sur kia breto oni metis ĝin en librovendejoj. En neniu librovendejo ĉi tie troviĝis la breto por noveloj hipertekstaj, ĉar neniu antaŭe verkis kaj publikigs la tiaj en Pollando. Kaj nun oni sciigis min plenkontente. Lastatempe aperis en librovendejoj la breto por aŭdiolibroj. Kaj jen ĝuste tie mi trovis Emerikon, surprizita ege kvankam mi tute ne rajtis surpriziĝi. Kompreneble, ne en ĉiuj librovendejoj, nur en kelkaj, ĉar en la plimulto ĝi ne troveblas. En la plej granda librovendejo reta ĝi ankaŭ estas inter aŭdiolibroj. Do, uloj serĉantaj hipertekstojn havas preskaŭ neniujn ŝancojn trovi ĝin. Tamen ni ne devas pro tio ĉagreniĝi – preskaŭ neniuj uloj serĉas hipertekstojn. Tial ekde nun tuta Emeryk troveblas en Liberatorio.



La 20-an de Julio 2007

Miaj amikoj estis legantaj laŭte miajn librojn en la BWA artejo en Kielce. Nokte. Skribante la veron mi ne devus akcepti la proponon, ĉar estas malpermesite legi laŭte ĉiujn miajn librojn. Pro kialoj klaregaj kaj tute ne bezonantaj eksplikojn. Tamen mi diris jes, ĉar mi ekpensis, ke tio estos bona ŝanco montri, ke ili estas antaŭ ĉio por legado, legeblej kaj legindaj, kvankam sendube alie ol laŭte. Multaj homoj estas konvinkitaj, ke oni povas nur rigardi kaj trafoliumi ilin, ĉar oni povas legi ilin neniele.



Majo 2007

Mi ŝanĝis LIBRO2N. Mi transformis leporelojn en kodeksojn. Nun la libro estos pli facile uzebla. Mia amiko kiu ricevis la ekzempleron leporelan informis min, ke li sukcesis malfermi kaj malfaldi ĝin. Li tamen menciis nenion pri tio, ĉu li sukcesis faldi ĝin kaj fermi. Sendube li sukcesos. Li vere amas librojn, do li tralegos ĝin atentemege kaj same atenteme faldos kaj fermos ĝis poste.



La 7-an de Majo 2007

Renkonto en la Urba Biblioteko en Krosno. Mi ĉe unu flanko de la barikado – kelkdek lernantoj dekkelkjaraj ĉe l'alia. La barikado farita el libroj. El liberaturo kaj hiperteksto. Mi rakontas pri io kion ili tute ne konas kaj pro tio mi ne plendas. Kie kaj kiele ili ja povus tion ekkoni? Pli malfacila estas tio, ke mi rakontas pri io kion ili tute ne volas ekkoni. Ili tute tion ne bezonas. Mi povas nur esperi ke post iom jaroj iu el ili neatendite, tute teruriĝinta, ekvolos trovi la respondon al vere truka demando: ĉu oni povas priskribi aĵojn akutaj kaj angulecaj pere de rondaj literoj?



La 25-an de Majo 2007

Edinburgh World Heritage. 5 Charlotte Square. Duhora prezentado de Liberatorio. Tre bonaj respondoj kaj reagoj, eĉ entuziasmaj. Tiel entuziasmaj, ke probable neniu ekpensos, ke oni povos fari ion plu kaj pli. Ekzemple reeldoni la Sienkiewicz Strato (l'antaŭan tagon The Demarco European Art Foundation aĉetis la lastan ekzempleron). Aŭ multobligi tute nemirakle iun alian mian libron. Kaj mi daŭre ne havas sufiĉe da kuraĝon demandi kaj peti. Tamen la situacio estas multe pli bona ol, ekzemple, manko de eztuziasmo aŭ laŭdetado pro ĝentileco aŭ malatento kun malaprobo kaj abomeno.
Verŝajne libroj vivas sian propran vivon. Se jes tiam ili devus mem zorgi siajn negocojn kaj interesojn. Povas tamen okazi, ke ili ankaŭ ne ŝatas puŝi sin antaŭen. Kio tiam?



Aprilo 2007

Bristol Artist's Book Event. Verdire (ververke aŭ verskribe) mi ne devus esti tie – miaj libroj ja ne estas libroj de artisto. Miaj libroj estas libroj de verkisto. Tamen ĝis nun mi aŭdis nenion pri iu evento rilata al libroj de verkistoj, kio povas ŝajni stranga ĉar libroj de verkistoj ne estas tiom malmultaj. Tamen mia ĉeesto tie ne estis tute senkaŭza, sensenca kaj sencela – ja mi ankaŭ estas iomete artisto ĉar de tempo al tempo mi ion desegnas. Mi povus tutkaŭze kaj plensukcese partopreni iun eventon rilatan al libroj de muzikistoj. Bedaŭrinde tiaj eventoj estas eĉ pli maloftaj ol eventoj rilataj al libroj de verkistoj... Estas granda plezuro renkonti konatulojn kaj amikojn kiujn mi ne vidis kelkajn jarojn. Tre plezure. Interese, ĉu libroj ankaŭ havas tiajn konatulojn kaj amikojn? Estas plezure ekvidi kaj ekkoni novan lokon – neniam antaŭe mi vizitis Bristolon. Interese, ĉu la libroj ankaŭ trovas tion plezura kaj agrabla. Interese, ĉu ili vidas tion kion mi vidas kaj rigardas, ĉu miaj okuloj estas iliaj okuloj – ne nepre povas esti tiele kiele povus ŝajni.



Januaro 2007

Mi prenis hejmen librojn el la artgalerio Białko kaj el la vendejo Ha!Art. Ili staris, kuŝis, atendis tie sufiĉe longe. Kio okazontis je ili tie, plej probable jam okazis. Kiu rigardontis ilin, jam ilin rigardis. Kiu trafoliumontis ilin, jam trafoliumis. Kaj kiu aĉetontis iun el ili, jam aĉetis. Plej probable. Ĉiam restos iomete da malcerteco, ke eble ĝuste la sekvan tagon alvenis iu kiu volis aĉeti ĉiujn librojn. Nu, se iu tiel kuraĝa vere aperis tie, li aŭ ŝi estus ankaŭ sufiĉe aŭdaca por min kontakti. Tamen nenio tia okazis. Do nun la libroj vojaĝos iom. Kaj ripozos hejme.



La 27-an de Oktobro 2006

Mi estas en la galerio de arto novtempa. Tio estu la komenco de kolekto prezentanta verkojn de diversaj artistoj vivantaj en tiu ĉi regiono. Inter multaj bildoj pendantaj survande mi vidas du miajn librojn. Ili estas malliberigitaj en vitroŝranketoj. Same bone ili povus pendi survande en iu muzeo de Naturo inter diversaj papilioj kaj aliaj bizaraj estaĵoj flugantaj. Eble estus eĉ pli bone... La vitroŝranketoj estis faritaj precipe por miaj libroj kaj estas ĝustaj, puraj kaj belaj - la libroj aspektas bele. Tamen tia sorto ŝajnas la plej malbona por iu libro.



La 14an de Oktobro 2006

Mi rakontas pri mia Traktato paĝeografia je la internacia konferenco pri sensenco (a ŭ malsenco) [IALS IV Conference / In Search of (Non)Sense / Instituto de Angla Filologio je Universitato Jagielonia en Krakovo]. Kiel kutime rakontado pograde transformiĝas en montradon, en libroprezentadon. Povus ŝajni ke mia ĉeesto inter filologiistoj, teoriistoj, scienculoj kaj literaturistoj estas sensenca (aŭ malsenca) – ja ni troviĝas ĉe aliaj flankoj de barikado. Povus sed ne devus – ja tiu ĉi barikado estas konstruita je libroj kiujn mi (mal)verkas kaj ili (mal)legas.



Septembro 2006

Malpriskribaĵo de la mondo darigita...
Post kelkaj jaroj denove en la Muzeo de Libro Arta en Łσdź. La ekspozicio-legejo. Klara kaj preciza, sen iuj nenecesaj elementoj. Kaj mi sukcesis kompletigi la novan libron: LIBRO2N. Preskaŭ kompletigis - la disko kun fotoj ja ne estis preta, sed mi dubas, ke iu ajn el la vizitantoj estu tiel esplorema. Nu, por malgvidi l'atenton de vizitanto mi pendigis survande printaĵoj montrantaj kiel la gamadelto norblina estis kreita.



La 14-an de Septembro, 2006

Mi montras miajn librojn en La Biblioteko en Płock. Mi parolas kaj rakontas preskaŭ du horojn. Mia buŝaĉo ne volas fermiĝi. Mi promesas kaj promesas, ke mi jam neniam plu rakontos, ĉar vere jam naŭzas min daŭra klarigado kaj eksplikado kial mi faras tiajn librojn kaj kial ili estas tiom malmultaj kaj poste mi parolaĉas kiel streĉita ludilo. Kelkaj homoj aĉetas Finon de la mondo laŭ Emeryk. Ili intencas vagadi tra senvojo de hiperteksto. Eble sufiĉos nur intencoj. Ili ne aspektas kiel homoj kiuj facile povus anstataŭigi brueton de turnataj folioj per sonoj musklakaj. Tamen l'aspekto povas erarigi kaj konfuzi. Ili povus ja esti riskuloj kaj foluloj travestiĝintaj je ordinaraj civitanoj.



Somero 2006

Libra antikvaĵejo de Andrzej Metzger en Kielce. La vitrino. Montrofenestro. Manuskriptoj. Notoj. Skribaĵoj. Kajeroj. Tajpaĵoj. Malnovaj tajpiloj. Mia unua printilo nadla. Mia unua printilo inka... La provo montri la procezon de librofarado. Aŭ nur skrapon de tia procezo. Ja mi ne povis malŝraŭbi la kapon... Ankaŭ la provo montri rilatojn inter teknologio kaj fina formo de verko... Jes. Nur provoj. Apenaŭ montrado de problemo. Kurteno iomete puŝita flanken... Kaj ankoraŭ bretoj kun miaj libroj. Kaj ankoraŭ la tekstoj (mal)klarigantaj. Kaj ankoraŭ la desegnaĵoj – ie fone, ie funde. La vitrino ne estas granda. Tamen surprize profunda. Reale kaj metafore.



- - - - - - - - -