Ekde kiam mi memoras mi vivas inter libroj. Tamen mi neniam estis en la libro. Mi neniam eniris inter paĝojn. Mi neniam vojeraris en labirinto de signoj kaj literoj. Mi povus diri metafore, ke mi estas nur eta komo en la librego de la mondo, tamen la metaforo ne anstataŭos la realecon. Nek mi povas transformiĝi en vermeton. Mi nur povas fari libron multe pli grandan ol mi estas (ĉar ĉiuj libroj kiujn mi ĝis nun faris estas multe pli malgrandaj ol mi). Tio ne estas kaprico, provo realigi iun turmentantan revon. Antaŭ ĉio tio estas la provo montri novajn (nekonatajn aŭ forgesitajn) teritoriojn, vastegajn terenojn, grandegajn, tre malbone konatajn, nekultivitajn kaj povre mastrumatajn, kiuj troviĝas en la objekto ŝajne tiel bone konata: malplena paĝo => litero => vorto => frazo => alineo => paĝo => folio => kovrilo => libro => biblioteko => ..... provo montri, ke libro ne nepre devas esti nur malgrava pakumo de teksto, ke super literaturo estas io plu – liberaturo.

Tiu ĉi teksto troviĝis en la katalogo de la ekspozicio. La katalogo estis miniaturo de la ekspozicio, dum la ekspozicio estis maksituro de la libro. Kompreneble, sur dek paĝojn de la traktato-ekspozicio mi povis skribi nur speciale elektitajn fragmentojn de la traktato-libro.



Tiu ideo venis al mia kapo kiam mi estis revenanta el Irlandio, el Wexford, kie mi partoprenis en 1997 la Festivalon de Libro Arta. Ĝuste tiam mi imagis tian gigantan libregon kie pli aŭ malpli normalaj libroj estus literoj aŭ almenaŭ inicjaloj....
Mi realigis tiun ĉi ideon kvin jaroj poste. Ĉu mi faris tion bone? Ne. Mi povis fari tion pli bone. Ne nur tial, ke oni ĉiam povas fari ion pli bone. Simple, iujn problemojn mi rimarkis ĝuste konstruante la libregon; do, tion kion oni vidas sur la fotoj oni devas konsideri kiel naturmezuran skulptoskizon – uzante spertojn jam gajnitaj mi povus konstrui la sekvan libregon, tiufoje ĝustan kaj bonan.
Tamen la librego interesigin sufiĉe multe da homoj; iuj pasigis eĉ unu, du horojn en ĝi legante ĉion kion nur povis legi kaj rigardante ĉion kion nur povis rigardi, eĉ notante ion. Probable tian plenan penetradon ebligis sufiĉe klara aranĝo de la ekspozicio: ĉiu paĝo kaj verkaĵoj sur ĝi prezentataj pridiskutis alian elementon de libro. Surprize, ankaŭ la koncepto de eta legejo lokita en la dorso de la librego montriĝis nestulta....
Nu, jen ĉio. La foiro finiĝis. La librego estis malkonstruita. Ĝi malaperis. Mi komencis pensi pri instalado de tia librego (kompreneble de la versio pli bona kaj preciza) en iu granda biblioteko kiel iuspeca konstanta ekspozicio, sed baldaŭ mi ĉesis pensi pri tio. Nun mi pensas pri io alia: kiel eniri la vorton, kiele troviĝi ene de nocio....



Aǔtoroj kies verkaĵoj estis en la librego:

Anna Bauer / Andrzej Bednarczyk / Andrzej Bartczak / Katarzyna Bazarnik / Zenon Fajfer / Marek Gajewski / Joanna Gwis / Dariusz Kaca / Ewa Latkowska / Radosław Nowakowski / Krystiana Robb-Narbutt / Justyna Rychlewska / Joanna Stokowska / Anna Śliwińska-Kukla / Paweł Tryzno / Jadwiga Tryzno / Janusz Tryzno / Jolanta Wagner / Beata Wehr / Alicja Werbachowska


<<<