Mi estis distranaĉanta jutajn sakojn dum tuta belega junia tago. En ombro de silentege flustranta frakseno. En senĉesa ĉirpado de birdoj.
Cent du sakoj. Distranĉinte ilin mi havos ducent kvar unumetrajn tukojn. Sur cent deknaŭ tukoj estos pentritaj literoj – sur unu flanko la blanka kaj sur l'alia la nigra. Kaj en sepdek kvin tukoj literoj estos eltranĉitaj – unu litero en ĉiu tuko. Restos dek tukoj. Bone. Ja mi povas erari kaj pentri ne ĝustan literon. Ĉiuj tukoj estos pendigitaj sub la konstruo tegmenta de postindustria halego jam malplena kaj ne uzata. Sep vicoj po deksep tukoj kun pentritaj literoj kaj inter tiuj vicoj ses aliaj vicoj de tukoj kun eltranĉitaj literoj – tukoj kun eltranĉitaj literoj estos lokitaj orte je tukoj kun pentritaj literoj. Ĉiuj tukoj pendos tuj super la kapo. (La kalkulado kongruas nur kun la pola lingvo.)
Nubo de literoj super la kapo.
Por legi la frazon komponitan el blankaj literoj oni devos iri laŭlonge de la unua vico de maldekstre dekstren kaj poste laŭlonge de la dua vico de dekstre maldekstren kaj tiel plu ĝis la fino de la sepa vico.


D O M A Ĝ E  K E  N U B O J  N E
E S T A S  F A R I T A J   E L  L A K T O
K A J  G U T O J  D E  P L U V O  N E
E S T A S  G R A J N O J  D E  K A K A O –
T I A M  K O T O  E S T U S  Ĉ O K O L A D O
A Ŭ  D E S E R T O  G L A C I A Ĵ A
K U N  F R U K T O J  D E  L A  Ĉ I E L O



Sur l'alia flanko de la lasta tuko kun blanka O troviĝos la nigra O. Kaj denove oni devos iri laŭlonge de la vicoj de maldekstre dekstren kaj de dekstre maldekstren aŭ bustrofedone.


B O N E  K E  N U B O J  N E  E S T A S
F A R I T A J  E L  L A K T O  K A J
G U T O J  D E  P L U V O  N E  E S T A S
G R A J N O J  D E  K A K A O  –  T I A M
K O T O  Ĉ O K O L A D O N  N E  I M I T A S
 K A J  E L  L A  Ĉ I E L O  F A L A S
S U R K A P E N  V I T R E S K A  H A J L O


La eltranĉitaj literoj en la vicoj interaj komponiĝos alterne en la vortojn


N U B I Ĝ O
M A L N U B I Ĝ O

Tio estas tre komplika. Tamen estas aferoj kaj aĵoj pli komplikaj. Estas ankaŭ tiuj malpli komplikaj.

La vojo de jutaj sakoj ankaŭ estis komplika. Unue ili estis alportitaj el Ebura Bordo. Kio okazis poste – mi ne scias. Al mi oni alportis en tiuj sakoj kvar tunoj da lignera briketo. Mi ne estas tiel fola por ke mi hejtu la domon per kakao. Sed mi volonte hejtus tiele min mem. Mi ŝatas kakaon. Tre ŝatas.

Ĉi sakoj estas aliaj ol la antaŭaj. Tiuj ankaŭ estis jutaj, sed la teksaĵo estis pli densa. Alveturis eble el Indio. Senbude estis post-teaj. Kio tute ne signifas, ke mi aĉetis kelkaj tunaj da teo por la vintro. Mi ŝatas teon. Oftege mi plivarmigas kaj malvarmigas miajn korpon kaj menson pere de teo. Precipe de verda teo. Antaŭ ĉio pere de verda teo. Mi tre ŝatas verdan teon.

Mi ne scias kio okazis je tiuj sakoj. Eble ili malsekiĝis kaj putris. Iujn mi savis. Mi kolorigis ilin tre malhelverde kaj profunde ruĝe. Mi uzas ilin por fari kovrilojn. Tiaj kovriloj estas belaj, sed oni devas penegi, ĉar juto estas dika, malsupla kaj ne bone gluebla. Ĉi nova juto estas tro maldensa. Ne taŭgas por kovriloj. Taŭgas por la fluganta poemo. Estas kakaokolora.


Tiaj pensoj estis svarmantaj en mia kapo dum tiu tago kaj kelkaj antaŭaj. Kaj poste dum kelkaj sekvaj tagoj mi estis pentranta kaj pendiganta literojn.


La poemo jam pretas. Sed ĝi ne flugas. Foje traflugas ĝin paseroj, samkiel la nubon. Foje homoj alvenas ĉi tien. Ili ŝajnas pli devojiĝintaj kaj erarvagantaj ol la birdoj. Eble pli surprizitaj, ke tiel facile oni povas iri kun la kapo en la kakaa nubo



<<<