Mi pasigis en la Halo de 1000 Tunoj dek komencajn tagojn juniajn ĉar dek tagojn mi estis tie pasigonta.
La unuan tagon mi estis suspektema kaj singardema.
La duan tagon mi estis terurigita.
La trian tagon mi volis fuĝi.
La kvaran tagon mi malkovris la kialojn de mia malpovo kaj frustro, de senĉesa furioza kuraĉado de unu vando al l'alia: unuafoje okazis, ke la libro de mi verkata estis multe pli granda ol mi – ĉiam mi estis multe pli granda ol la libro – mi povus facile ĉifi la paperfolion kaj forĵeti ĝin – nun mi mem povis esti ĉifita kaj forĵetita kaj tio preskaŭ okazis -
La kvinan tagon kaj la sesan mi estis hejme kaj mi printis vortojn maleblajn sur la foliojn kiuj poste formis la strion de lumo trans mia kapo . . . . . . . . .
La sepan tagon mi estis trankvila, eble iom revema.
La okan tagon eĉ ravis min tio, ke tuta mia faraĵo ennorblina estis preskaŭ ideale malbezona.
La naŭan tagon kiel kutime nenio precipa okazis, nur venis al mia kapo la ideo de multlibro diapozitiva, ankaŭ tute malbezone.
La dekan tagon mi estis entuziasme rezignaciinta. Tio kion mi kreis meritis nur la nomon skizo. Mi devus pasigi en Norblino dek jarojn, por krei tie ion kio povus esti konsiderata kiel la verko kompletigita grandparte kaj detale. Kompreneble tio nun ne eblas. Pro diversaj kialoj. Ĉefe pro tio, ke mi preferas pasigi la sekvajn dek jarojn de mia vivo ie alie. Tamen eblegas, ke post dek monatoj mi faros la sekvan libron multe malpligrandan ol mi, la libron priskribantan ne nur dek tagojn kiuj nenion kaj neniun skuis.

   

                 

   

   

                 

   

   

                     

   

   

   

                   

   

   

[fotoj: Klara Kopcińska kaj Józef Żuk Piwkowski]


<<<