Ni prenu BLINO. Ni prenu ĝin, sed ni memoru, ke sambone ni povus preni ĉiun alian vorton, ne nur tiel mallongan, kompaktan, kvazaŭ kunpremitan, sed ankaŭ longajn kiel NEPRISKRIBEBLA aŭ MALKONSTRUIGADO aŭ eĉ pli longajn, kiujn ŝajnas dismembrigitaj, disvastigitaj, dispecetiĝantaj, mallerte kaj aĉe konstruitaj.

BLINO estas bona. Donas impreson de io facile glutebla, nerompebla, ne dispecetiĝanta. Estas preskaŭ tia kia antaŭ tre longe, en tempoj antikvaj, estis atomo: io nedividebla el kio la mondo estis konstruita. Ĉar nuntempe ĉio estas rompita kaj nenio estas tia kia estis antaŭe. BLINO estas kiel glata buleto. Ĝi rulas sin. Glimas delikate. Oni povus disliterigi ĝin: - B - L - I - N - O -  Kaj por kio? Kion ni profitos? Nenion. Ĉar la literoj mem signifas nenion. Ili mem devus signifi nenion. Ili devus esti neutralaj. Devus do ili ne estas. Ili provokas al io. Ili ion memorigas. Pere de siaj formoj. De siaj sonoj. Kaj iliaj kombinaĵoj jam signifas ion: BINO LINO NILO ILO ONI INO BIN IBN BI NI IN IO . . . . . . La surfaco malglimiĝas. Malglatiĝas. Aspriĝas. Aperas suspektoj: eble ĝia glateco estas nur iluzio? eble ĝia homogeneco estas nur la premiso nekonfirmebla en naturo?




Kio okazas kiam mi laŭte parolas aŭ nur flustras BLINO? Kio okazas kie: en mia kapo? en la kapo de tiu kiu min aŭskultas? en la kapo de tiu al kiu mi parolas (kaj kiu povas min ne aŭskulti)? Kio okazas kiam mi skribas blino? Kio okazas kiam mi parolas tiun ĉi vorton sensone en mia menso aŭ kiam mi skribas ĝin nevideble en mia menso (aŭ perfingre en la aero)? . . . . . . . . . Kaj kio okazas, kiam mi imagas tion kion mi difinas per la klastro de tiuj kvin literoj, kvin fonemoj kiam sur la telero en mia kapo ekaperas la plado nomita blino? Sendube io alia ol en la menso de tiu kiu iam manĝis blinon, ĉar lia imagaĵo estos grandparte memoraĵo, rekomponaĵo de tio kion li spertis, dum en mia imagaĵo troviĝos neniuj memoraĵoj, ĉar mi neniam manĝis blinon, do mi povus uzi nur memoraĵojn de tiuj kiuj ĝin manĝis, iliaj rakontojn . . . . . . . Ho! Kio estos okazanta en la kapo! Kiel komplikegaj procesoj ekos: kial mi ne manĝis? kiu rakontis al mi pri blinoj? kie mi legis pri blinoj? kial mi ne gustumis ĝin kiam mi povis tion faris ĉu pro kialoj dietaj? estetikaj? politikaj? laŭkutimaj? kaj kiu inventis blinon? ĉu hazarde aŭ post iu vizio iu ilumino? kaj kial mi ne inventis blinon? kial mi inventis neniun pladon? kaj tuj venos al mia menso ĉiuj pladoj blinecaj, blineskaj, kvazaŭblinaj kaj tiuj kiuj mi povus suspekti ke ili estas blinoj aŭ povus esti blinoj se ili nur iomete pri tio klopodos ? ? ? ? ? ? ? ? ? ? Jes, tiel implikegaj procezoj enkaze de tiel simpla vorto! Estas timege ekpensi kio okazas je vortoj vere komplikaj - KONSTANTYNOPOLITANCZYKOWIANECZKA - aŭ eĉ multe pli komplikaj HEJMO . . . .




Io elstaras el BLILNO. Kvazaŭ fino de fadeno. Mi ektiras ĝin kaj BLINO komencas disvolviĝi. Glimanta metala buleto montriĝas la treege kunpremita volvaĵo de fadeno. Mi tiras la fadenon kaj montriĝas, ke jen troviĝas multaj fadenoj formigantaj la reton kaj tiu reto ne estas plata (oni ne povus etendi ĝin surtable), sed tridimensia, simila al la skeleto de eskvizita konstruaĵo. Grandega konstruaĵo, oni apenaŭ povas mensampleksi ĝin, oni malfacile movas sin tra ĝi, fadenoj kunplektiĝas, ligiĝas kaj nodiĝas; en la lokoj kie ili kruciĝas sonoj, imagoj, gustoj, odoroj, sentoj(sentumoj/sentaĵoj?), tuŝoj(tuŝumoj/tuŝaĵoj?) aŭ eble tiuj estas spanumitaj interfadene kaj la fadenoj estas rakontoj kun komencoj kaj finoj tre malfacilege spureblaj, preskaŭ neekzistantaj fadenoj aŭ fibroj? - - - - - - - - ĉar tio memorigas ian strukturon spongecan kiu restis tiel fortege kunpremita, kunstreĉita ke neniu suspektis ĝian ekzistadon kaj nun ĝi sinmalstreĉas, dispremiĝas . . . . . . . .




Do, tio estas la nocio: grandega, spongeca strukturo. Tiajn grandegajn, spongecajn strukturojn, monstrajn retojn-skeletojn manipulas nia menso. Pripensinde, ke la menso tiel facile ilin manipulas nur ene de si mem: ĵetas ilin senpene kvazaŭ plaĝpilkon, ne devas ilin kunpremi, kunstreĉi, ne malhelpas ĝin ke ili estas taŭzegaj, branĉumitaj, neregulaj. Kaj ekstere estas tute alie. Eble tial, ke niaj gorĝoj estas tro mallarĝaj, buŝoj tro malgrandaj, oreloj tro stretaj vortoj-domegoj, vortoj-enciklopedioj, vortoj-vortaroj ne trapuŝos sin kaj tial devas esti kunpremitaj ĝis la mezuroj de pizograjno. Kaj poste ne ĉiuj estas dispremitaj, ne ĉiuj disvolviĝas, sinmalstreĉas. Ili batas kontraŭ la muro kaj tamburas obtuze. Strukturoj aperantaj rezulte de dispremado maloftege estas identaj kun tiuj kunpremitaj antaŭe, ĉar ĉiu homo havas enkape aliajn bibliotekojn, diversajn arkivojn, malsamajn forĵetaĵejojn. Estus do pli bone, ke enkapiĝinte ili restus kunpremitaj tiam ni povus daŭri en la iluzio de interkomprenado. Sed la procezoj de kunpremado kaj dispremado ne dependas de nia volo . . . . . . .




Kaj kial ni amegas vortojn?

Kaj kial ni malestimegas imagojn?
---O---
kion tio povus signifi?
BLINO sur lino