Mi estas leganta. Mi rigardas la tekston distance. Kvazaŭ mi rigardus la mapon urban. Iom bizara estas tiu ĉi urbo: ĉiuj stratoj kurantaj okcidenten aŭ orienten (aŭ dekstren aŭ maldekstren) estas rektaj, dum ĉiuj stratoj kurantaj suden aŭ norden (aŭ malsupren aŭ supren) estas sinuoplenajn . . . . . . ne, tute ne bizara estas tiu ĉi urbo; urboj estas diversaj, diversaj estas tipoj de urboj, tiu ĉi apartenas al la tipo de urboj tekstaj . . . . . . . . . Mi alŝovas la vizaĝon al la paperfolio. Mi ektuŝas ĝin naze, frunte, mentone. Mi volvas la paperon ĉirkaŭ mia kapo . . . . . . . .




Mi estas en la urbo. Mi iras tra ĝi. Iuj stratoj estas rektaj, l'aliaj ne. Kiel en la urbo. Ĉiu domo estas litero. De unu transversa strato al l'alia la vorto. Malfacila legado: mi devas diligente komponi vortojn el literoj samkiel iam komence en la lernejo. Penega lernado de legado. De iom alia aŭ tute alia legado? Aŭ eble ĝi estas la sama legado? Tia sama . . . . . . . Ne, ŝajnas alia. Ĉar la literoj estas aliaj. Multe en ili okazas. Ĉiu estas kvazaŭ libro. Ho! - ĉiu estas kvazaŭ
biblioteko! Kaj se mi eksvingus miajn brakojn kaj ekŝvebu super la asfalto? Pli kaj pli supren super la tegmentoj. Kaj eĉ pli supren . . . . . . . Tiam ĉiu grandega biblioteko estus kvazaŭ eta litero. Mi eĉ ne suspektus, ke tiel malgranda litereto povas (povus) esti tiel grandega biblioteko. (Ne ĉiu, ne ĉiu, estas domoj en kiuj libroj ne troveblas sed en ĉu domo estas iuj historioj, multege da historioj kaj historietoj do ĉiu domo estas historioteko.) Kaj la urbo iĝus la paĝo de teksto . . . . . . .



Iam mi priskrbis la urbon, kie la domoj aspektis kvazaŭ mielkukaj. Tamen mi ne priskribis la domojn mi desegnis ilin. Do mi havis sur la paĝo vicojn de dometoj (ili ne estis fidelaj respeguloj de tiuj domoj ili estis ties ikonetoj) kaj intere trapuŝis sin linioj de teksto. Nu, tio okazis antaŭ longe. Kaj antaŭ nelonge mi faris la libron-straton . . . . . . kvazaŭ mi lupee rigardis tiun paĝon post dudek kelkaj jaroj. Nun la domoj estas multe pli grandaj kaj desegnitaj precizege; kiam oni plenetendos la libron tiam oni havos modelon de la strato (ebligas tion la precipa konstrumaniero de la libro: la folioj estas kungluitaj leporele kaj ĉiu folio havas faldaĵojn supre kaj sube kiuj povas esti starigitaj vertikale). La teksto kuras/fluas/iras/promenas ambaŭ irvoje kaj veturvoje, la literoj svarmas samkiel homoj . . . . . . . . Do, vi legas kaj samtempe vi iras. Oni bezonas tri-kvar horojn por tralegi la tutan libron, do tiom da tempo kiom bezonis la heroo por trapromeni la tutan straton. Escepte nur se vi enirus iun domon . . . . . . .




Ho! Interese. Interesege. Kiun domon eniri: tiun desegnitan? tiun skribitan? tiun konstruitan? Eniru la domon-domon aŭ la domon-nocion? (Ne, tio ne estus tiel sama sperto kiel eniri la faraonan tombegon en la Reĝa Valo.)




Tre interese: eniri la nocion (nocion-vorton? nocion-imagon? nocion-sonon? nocion-odoron?) Ekvidi la nocion interne. Pripalpi ĝin. Prifrapi. Priflari. Priaŭdi. Priskribi . . . . . . . skribi sur la vandoj, plankoj, plafonoj . . . . . . iloj kaj mebloj transformu en hieroglifojn, signojn, piktogramojn entekstigante ilin . . . . . . . skribi kaj skribante (verki kaj verkante) serĉi elirejon el la nocio . . . . . . . skribi senĉese . . . . eliri nur tiam kiam ĉio estos skribita (kion tio signifus: ĉio? mi devus eniri la nocion ĈION) . . . . . . unueco de dramo de verkanto/skribanto kaj de dramo de heroo unueco de la tempo, loko kaj ago de priskribado kaj de tio priskribata unueco de la priskribanto kaj de la priskribata do estus nek la priskribanto, nek la priskribato kiu do estus? . . . . . . . . . ne estus ankaŭ la priskribo, ĉar la skribado mem estus tiu ago, dramo, aventuro . . . . . . kaj la loko de ago estus mia menso: la menso de la priskribanto-priskribato . . . . . . samkiel la libro-strato ne estas priskribaĵo de tiu ĉi strato, sed prefere la notaĵo de tio kio okazas en la menso de tiu kiu tie promenas . . . . . . . . tiam tiu domo, la plano de tiu domo iĝus la plano de mia menso la skulptoskizo, tridimensia modelo . . . . . . . . de mia menso aŭ nur de unu nocio DOMO? . . . . . . . la plano de tiu domo aŭ prefere tio, kion mi en ĝi kaj sur ĝi skribis . . . . . . . . . . do tio ne estus la libro-domo, sed tio estus la domo-libro . . . . . . .




Fascinanta. Ĉar ni ĉiam vidas la nocion de ekstere. Ni rigardas ĝin same kiel ni rigardas la ŝtoneton enmane tenatan. Kaj eble tio nur ŝajnas al ni? Eble estas ĝuste malsame? Eble ni daŭre troviĝas ene de la nocio? Ĉar se ni ĉiam restus endome, nur irus el unu ĉambro al l'alia, de unu etaĝo al l'alia, tra koridoroj kaj ŝtuparoj, ja ni ne vidus kiel nia domo aspektas, nia komprenado de la domo, nia priskribado estus neplena, kvankam ni tute pri tio ne konscius. Samkiel ni ne povas rimedumi vivon, tempon, spacon kaj multajn aliajn aĵojn kaj aferojn, ĉar ni daŭre estas ene de ili, ni estas en ili mergitaj kaj ne povas foriĝi . . . . . . . . eble ĝuste tial ni ne povas kompreni nin mem, ĉar ni ne povas rigardi nin mem de ekstere kaj ni ne povas kompreni l'aliulojn, ĉar ni ne povas eniĝi ilin. Jen ia aĉa, damnita, paraliza malebleco: esti samtempe en kaj ekster io, povi rigardi tion de ekstere kaj de interne. Samtempe. SAMTEMPE...... Sed eble ni sukcesus elnociiĝi?




Mi enirus tiun ĉi DOMON kaj restus tie ĝis mi trovus la elirejon. Tiam mi elirus. Fore de la nocio. Fore de la lingvo. Foren . . . . . . . .




Kiom longe tio daŭrus? Mi ĝisvivus aŭ mi pereus tro frue samkiel ĉiuj antaŭe?




<<<