Povus ŝajni, ke pri libro mi scias ĉion: mi penetris ĝin plej detale, puŝiris en ĉiu ĝia anguleto, forŝiris ĉiujn ĝiajn misterojn kaj sekretojn, nun ĝi neniel surprizos min.... Tiele povus ŝajni. Post mi elpensis, imagis, verkis, skribis, projektis, desegnis, redaktis, kompostis preskaŭ dudek librojn kaj post mi printis kaj bindis, do faris propramane pli ol tricent ekzemplerojn tiele vere povus ŝajni. Mi povus diri, ke mi konegas anatomion kaj fiziologion de libro. Ja mi eĉ estis ene de la libro, mi eniris ĝin. Ne nur tiam, kiam mi konstruis la libron multfoje pli grandan od mi, do kiam mi tiome pligrandigis Traktaton paĝeografian, ke oni povis eniri inter ĝiajn foliojn sur kiujn mi mane skribis ĝustajn fragmentojn pri malplena (sensigna/senlitera/senbilda) paĝo, pri litero, vorto, frazo, alineo, paĝo (plena), folio, kovraĵo, libro, libraro ..... kaj sur-aŭ-enkartigitaj artaĵoj (a-libroj) estis ilustraĵoj, inicialoj, aŭ eĉ alineoj mem . . . ankaŭ kiam mi eniris la tombon en egipta Reĝa Valo, la tombon-libregon, aŭ vagante tra hipostila ĉambrego en Karnako kie ĉiu kolono estas kvazaŭ giganta ŝtoniĝinta papirusa rulaĵo . . . . . Do, mi ankaŭ havis ŝancon rigardi la mondon el libra intero, el inter la paĝoj elmeti la kapon kaj ĝin ekvidi . . . . . . .

Tiele povus ŝajni kaj foje tiele ŝajnas al mi, sed ja tiel ne estas. Pri libro mi ĉion ne scias. Do, mi povus mergi min en la pulpon paperan same kiel oni mergas petalon aŭ pecon de arbfolio, mi povus plonĝi en la inko kaj skribi ion per mi mem, mi povus enplektiĝi inter la fadenoj tolaj . . . . . . . eble tiam mi ekkonus la veran naturon de papero, farbo, tolo. Sed tio estas sufiĉe facila, kvankam povus fari impreson de ŝokantaj bizaraĵoj. Tio estas aferoj evidentaj kaj klaregaj (eĉ se la evidenteco estu iomgrade ŝajna), same kiel evidenta estas fizikeco de objekto, de aĵo, kiu estas libro. Sed libro ne estas aro de aĵoj kaj aferoj. Antaŭ ĉio libro estas aro de nocioj, kiuj povas aperiĝi substanciĝante diversmaniere. Kompreneble por la liberato. Ĉar por la literato (kaj ankaŭ por la treega plimulto de normalaj, statistikaj civitanoj skribantaj, verkantaj kaj legantaj, parolantaj kaj aŭskultantaj) nur unumaniere – nome, kiel la vorto: dirita, pensita, skribita..... Sed nun tiu diferenco de opinioj tute ne gravas. Grava estas nur akordo pri tio, ke la libro estas aro de nocioj. Ke jen la nocioj estas la baza konstrumaterialo por iu-ajn libro. Kiel la sono estas la baza briko por muziko, tiel la nocio estas la baza briko por libro. Do mi ne scios ĉion pri libro, se mi ne konos la veran naturon de la nocio. Por ekkoni ĝian naturon mi devas rigardi ĝin de ĉiuj flankoj. Do ankaŭ ene, interne. Mi devas eniri la nocion. Ĉar estas tiele: ni parolas, legas, verkas-skribas..... (ni desegnas, pentras, rigardas ...... ) kunmetas kaj kombinas nociojn – kaj foje ni pripensas tion kiel ni kombinas kaj kunmetas ilin, ni primeditas kombinaĵojn kaj kunmetaĵojn, sed preskaŭ neniam kaj preskaŭ neniu primeditas tion kion li aŭ ŝi kunmetas kaj kombinas ..... Same kiel ludante (aŭ aŭskltante) ni prefere ne pensas pri sonoj – estas interese, ke instruante muzikon (almenaŭ ĉe ni, en la tiel nomata nia civilizacia rondo) nur fine ni demandas pri tio kio estas sono kaj ne-sono, je kursoj majstraj; kaj plej ofte ni neniam demandas pri tio. Dum povus ŝajni, ke ni devus demandi pri tio ĝuste komencege.....
Demandoj pri aferoj/aĵoj bazaj, fundamentaj kaj elementaj estas la plej klopoddonaj. Verŝajne iuj homoj tre seriozaj kaj komune konsiderataj kiel saĝaj asertas, ke pripensante naturon de paŝoj, do tio kio tiu paŝo estas, ĝuste kiam ni iras estas la simptomo de frenezo, aŭ almenaŭ de freneziĝado. Eble ili pravas – ĉar la scio pri aferoj absolute bazaj kaj elementaj povas esti freneza kaj fola. Tamen se vi volas SCII vi devas demandi antaŭ ĉio pri aferoj kaj aĵoj tiel bazaj kaj elementaj, ke tia demandado estas konsiderata kiel frenezo ...... Demandu iun, iun-ajn, kion li vere faras kiam li skribas. Skribado – kio tio estas? Skribado/verkado – kio tio estas? En kio ĝi konsistas? Kaj neniu tion scios. Nneniu tion VERE scios. Ĉar kvankam ni ĉiuj estis instruataj (kaj instruitaj) skribi, neniu instruis nin kion ni tiam principe faras, kion ni VERE notas ..... ĉar sendube ne tion, kion ni parolas kaj certege ne tion kion ni pensas . . . . .



Mi estas en la restoracio. Mi legas en la menuo: blinoj. Blinoj? Nu, jes, blinoj. Simple blinoj. Ĝuste blinoj. Kompreneble, mi konas la vorton. Mi konas ĉi nomon. Ion mi aŭdis. Sed probable mi neniam manĝis. Ĉu mi iam manĝis blinojn? Ne, preskaŭ certe ne. Sendube ne. Do mi ne scias kio estas blinoj. Do mi konas nur la vorton blino. Mi konas nur la nocion blino. Eble eĉ parton de tiu ĉi nocio. Ĉar mi legas blinoj kaj nenio okazas. Mian internan orelon aŭdas kelkajn fonemojn kungluitajn en iu sona klastro, kiu aperigas neniun bildon. Nurnure iujn nebulajn asociaciojn. Farunbuleto? Io simila al granda pierogo? Al paŝteco aŭ risolo? Io farĉita per io? Aŭ eble la farunbulego kuirita vapore? . . . . . . Mi tuj mendos blinojn. Oni portos al mi blinojn, mi ekvidos ilin, gustumos kaj mi jam scios. Ĉu sendube mi JAM scios? Kaj se mi irus al la kuirejo kaj rigardos kiel oni faras blinojn? Eble tiam mi scios pli. Eble mi revenus hejmen kaj farus blinojn mi mem kaj tiam mi scius eĉ pli. Kaj se mi farus treegan blinon, blinon gigantan kaj enirus ĝin kaj rigardus ĝin interne? Sed tiam mi estus en la vera blino, en la blino reala, fizike ekzistanta, dum mi volas eniri la nocion blino ...... Kial blino kaj ne flinobombolo? Malnovaj demandoj. Tedaj demandoj. Tedaj ne tial, ke senĉese ripetataj, sed tial, ke ĉiam sen respondoj. Sen kontentigantaj respondoj, ĝisfunde kontentigantaj ...... Tiel granda blino? Estus malfacile. Eble eĉ nefarebla. Kie mi kuirus ĝin? Ĉu oni kuiras blinojn aŭ eble stufas aŭ frikasas aŭ fritas aŭ bakas aŭ rostas? Aŭ eble acidigas? Ne, oni tion ne faras. Io sufloras al mi, ke ne. Kio sufloras? . . . . . . . . Blino. Blino. Blino. . . . . . Dublino. Deblino. Lublino. Norblino. . . . . . . Ĉu oni faras blinojn en Dublino? Kaj en Deblino? Pli probable en Deblino ol en Dublino, sed neniu povas esti certa, neniu (Deblino estas negranda urbo en Pollando; Lublino estas granda urbo en Pollando, Dublino estas grandega urbo en Irlandio)...... Aŭ eble oni faras blinojn en Norblino? En Norblino oni jam faras nenion. En Norblino oni povintus fari grandegajn gisferajn blinojn, ĉar tio ja estas malnova, de longe ne funkcianta fabriko de metalaĵoj transformita en la muzeon. Ekzemple en la Halo de 1000 Tunoj. Ho! Miltunaj gisferaj blinoj! Ferblinoj! . . . . . . Neĝustaj asociaĵoj. Fola etimologio. Malkvietigantaj sonaj rilatoj kaj similecoj...... Sed ili ankaŭ estas parto de la nocio blino . . . . . . Nu, kio do estas nocio? Io spongeca, mola, koteca, ŝmirema, la manoj sinkas en la pasto, la fingroj gluiĝas, perdas la sentopovon, nenion povas palpi . . . . . . . . . l'okuloj tute ŝtopitaj . . . . . . blind blin . . . . . . . l'oreloj ankaŭ ŝtopitaj . . . . . . la buŝo plena - mi ne povas spiri - eliru! eliru! eliru tuj lavu sin purigu . . . . . Nu, mi eliru, mi lavu min, purigu kaj kion mi scios pri tiel grasdika, molega, plastelineca blino, mi tiel pura?



Kial Norblino?

Antaŭ ĉio tial, ke ĝi estas. Mi scias kie ĝi estas kaj kiel mi povas ĝin eniri. Kaj mi ne scias kie mi devas serĉi blinon – mi ankaŭ ne scias kiel mi povus ĝin eniri. Krome, jen en Norblino (nek en la blino, nek en Dublino, nek en Lublino, nek en Deblino) okazas arto foiro wARTo kiu estas kvazaŭ akuŝisto de tiu ĉi projekto. Ne estas sengrava la fakto, ke la vorto norblino enhavas la vorton libro dum ĝi ne troviĝas en la vortoj dublino, deblinolublino. Se la libro estas kaŝita en Norblino, oni simple devas trovi ĝin. Serĉado signifos simple verki/skribi ĝin. Se ĝi estas ene de Norblino, tiam oni devas skribi/verki ĝin en Norblino. Tio signifas sur Norblino. Laŭvorte, laŭlitere - ne metafore. Sur la vandoj, muroj, fostoj, sur la planko. Kompreneble ne senpere sur ili kaj ne per farbo olea, ĉar tio estas la interno kun valoro historia..... Mi pensas pendigi survande transparentajn plastaj tukegojn kaj skribi sur ili. Tiam la teksto ne kovrus la bildon (tion kion ni vidas). Tiam la bildo partoprenus en rakontado samgrave kaj samrajte kiel la teksto . . . . . . kvankam mi vidus la vandon tra teksto, sed tutan tempon ĉi teksto estus distancigita de la bildo – tiu ĉi distanco estus tutplene fizika, mezurebla per centimetroj kaj milimetroj – tio estas vere grava, tre grava . . . . . . . mi povus skribi ankaŭ sur teksaĵaj aŭ paperaj rubandegoj kiuj estus pendantaj sur la traboj tegmentaj formante kromaj vandetojn, kvazaŭ kulisojn, aldonan labirinton, ili ion vualus kaj ion malvualus, kovrus kaj malkovrus, formus trapasejojn, koridorojn, tunelojn, direktus la trafikon – aŭ fluadon de teksto kaj legadon – - - nu, ĉu mi gvidu la leganton? ĉu mi altrudu direktojn de legado-irado aŭ nur tiujn sugestu aŭ permesu la leganton iri-legi laŭvole, erarvagi, perdi la vojon, serĉu pene la elirejon ....... mi povus meti en tian “tekston” aĵojn kaj elementojn trovitajn sur kaj en vandoj: tenilon-hieroglifon, levilon-piktogramon, duone forviŝitajn literojn, signojn ....... mi ankaŭ povus skribi per koloraj kretoj sur la planko – tiam tio kion mi skribus estus malrapide kaj pograde malaperanta forviŝita kaj fortretita far la piedoj de legantoj – far la piedoj legantaj – tio ankaŭ estas interesa: tiu ĉi verkaĵo devos malaperi kaj ĝi malaperos, nenion postrestos, eble nur kelkaj apenaŭ legeblaj vortoj en iu anguleto . . . . . . . . Kaj tiel plu. Tiam tia laŭvorteco, laŭlitereco iĝus metaforon de ennociiĝado. Do, aldone mi trovus min en la metaforo . . . . . . . . Kaj poste mi devus eliri tiun ĉi labirinton. Tamen unue mi devus eniri ĝin. Kaj verki/skribi ĉion senpaŭze. Eliri nur tiam, kiam mi skribos ĉion aŭ kiam mi elnociiĝos . . . . . . . . . Unueco de la dramoj de verkisto kaj de heroo. Unueco tempa, loka kaj eventa de la skribanto kaj de skribato. Unueco de la verkanto/skribanto kaj de verkato/skribato. Do, estus nek skribanto, nek skribato. Kiu do estus? . . . . . . . Ankaŭ priskribo ne estus, ĉar skribado mem estus eventosekvo, dramo, aventuro – kaj la loko de tiu ĉi dramo-aventuro-evento estus mia menso – la menso de la skribanto-skribato . . . . . . . tiam la plano de tiu ĉi malnova fabriko estiĝus la plano de mia menso . . . . . . modelo . . . . . skulptoskizo . . . . . .
Nu, nu. Ĉio ĉi iĝas pli kaj pli interesa, vekas pli kaj pli da scivolemo.
Nu kaj tiam devus esti varme. Devus esti almenaŭ Majo.
Kiele tio aspektus? Mi eniras Norblinon ekzemple la unuan de Majo kaj foriras ĝin la dekan de Majo. Norblino estos transformita en LIBRO 2 N (en pola lingvo norblino ne havas la lastan o, do post kiam oni elmetos en ĝi libro restos ankoraŭ du literoj n. Kaj poste? Poste Libro 2N devas ŝanĝi sin en Norblinon. Mi devos ordigi kaj purigi ĉion. Kion restos? Preskaŭ nenio. Nu, bone. Eble ia dokumentaro: filmo, fotoj, skizoj. Spuro en la memoro. 2N. Nor – nor. 2 x nenio. Nowakowski x Nowakowski...
No... No...



<<<