![]() Iam mi
verkis (kaj
skribis) la jenan frazon:
tiele mi devus verki kaj skribi la ducentpaĝan libron ke unu vorto plenigu ducent paĝojn kaj ĝi samtempe ducent paĝojn enhavu Kiam mi tion skribis mi estis ravita. Mi konsideris tion kiel la libro pri kiu mi revas. La ravo daŭris sufiĉe longe, ĝis la momento kiam mi estis ravita ankoraŭfoje kaj la nova ilumino kaŭzis ke l'antaŭa maliĝis, eksimilis al blindumino. Mi simple demandis min: ĉu tiu rava ideo ne estis nur la rava sensencaĵo? iu eleganta paradokso? la nodo estanta nur optika iluzio? ![]() Ducent paĝoj ne estas dubendaj. Ducent paĝoj estas cent folioj. Kaj tio estas simpla, klara kaj evidenta. Estas vere facile tion imagi. Estas facile kalkuli cent foliojn, meti ilin antaŭ ni unu sur l'alian. Estus malfacile meti ilin unu apud l'alia. Tiam ili bezonus multe da loko, sendube ne enspaciĝus en la ĉambro, ni apenaŭ ĉirkaŭprenus ilin okule....... Do ni malpligrandigu la nombron ĝis la ok. Ok paĝoj – kvar folioj. Estus pli facile. Kvankam iom alie: ok paĝoj ne estas la samo kiel ducent paĝoj. Ĉar se ni metus sur ili la vorton PARADOKSO tiam plej probable unu litero troviĝus sur unu paĝo, escepte la lastaj du kiuj troviĝus kune sur la oka paĝo (kompreneble literoj povas esti diversmezuraj, grandaj kaj etaj, pro tio multaj kombinoj eblas: unu litero etendita seppaĝe kaj ok literoj kunstreĉitaj sur unu paĝo – ekzemple), kio ne eblas enkaze de ducent paĝoj, ĉar tiam, je egala grandeco de literoj kaj regula dismeto unu litero okupus pli ol dudek paĝojn kaj tiam estus vere malfacile kunmeti tiujn nigrajn makulojn surpaĝajn kaj interpreti ilin kiel P aŭ A . . . . . . Unu vorto sur ok paĝoj sendube estus tre grandega vorto, kvankam multe malpli granda ol unu vorto sur ducent paĝoj. Tamen malgraŭ tia grandeco, tia grandegeco, eĉ giganteco tiele deformanta la vorton, ke preskaŭ malebliganta deĉifri ĝin, ne estus tasko malfacila imagi kaj fari tian libron. Ankaŭ unu vorto ne estas dubenda. Kvankam la libro enhavanta nur unu vorton povus iom surprizi la leganton. Sed kiel unu vorto povus enhavi eĉ ok paĝojn? Ne estas facile tion imagi. Kaj ducent paĝoj – jen io tute neimagebla: aŭ tiu vorto devus esti tre granda, grandega, giganta, aŭ tiuj paĝoj devus esti tre etaj..... Ĉu ĝi estu la sama vorto? Do la unu vorto tamen dubindas. Ĉar se ĝi estu tiu sama vorto, kiu estis skribita sur ok paĝojn, kiel ĝi povus tiujn paĝojn enhavi? (Ĉu io kio estas ene de io povas esti samtempe ekstere de tiu io? Ĉu la enhavanto povas esti samtempe la enhavato? Kaj se la paĝo havus formon de litero – prefere la folio havus formon de litero – se la folio estus la litero....... kompreneble premisante, ke sur unu paĝo troviĝas nur unu litero, kvankam ne nepre ..... ) Tamen temas probable pri ian alian paĝon: pri la paĝo estanta la mezurunuo de teksto. Do, la vorto PARADOKSO devus enhavi ok paĝojn da teksto. Aŭ unu litero enhavus unu paĝon da teksto (kaj du lastaj literoj enhavus nur po duonpaĝon da teksto), enkaze de la plej simpla versio...... ![]() Ĉu tio do estu ordinara libro, tute normala ducentpaĝa libro, kie la ununura nekutimaĵo estus tio, ke la teksto troviĝanta sur tiuj paĝoj formus unu tre grandegan vorton? La ekstravortegon? Kaj kio ravanta povus esti en tio? Ja ĉio ĉi estas banala, eĉ tro farebla. Ne raviĝo tio estas, sed stultiĝo. Kio okazis? Ja estis vere rave. Ravege. Mi bone tion memoras. Estis belega vizio. Kiel ekbrilo. Fulmo. Kaj nun denove ĉio malklariĝis. Nebuliĝis. Ia kripla versio de la fabelo pri la sturno kiu pikis la cikonion. ![]() Ĝi estas la pola fabelo, do probable vi ĝin ne konas. Ĝi tekstas jene: Cikonion pikis sturno Kaj post longa diurno Ili ŝanĝis opinion Kaj nun sturno pikas cikonion Nu, tio kelkfoje estis farita Kiomfoje estis sturno pikita? <<< |