Sur ekrano komputila aperas la vorto difino. Ĝi estas aktiva ligo. Klaku ĝin kaj ekaperos la frazo konsistanta el kelkaj aŭ dekkelkaj vortoj kaj tio estos simple la difino de la nocio difino. Ĉiu vorto en la frazo-difino ankaŭ estos aktiva ligo, ĉar ĉiuj ĉi vortoj aperos la unuan fojon, do oni povu klaki iun ajn el ili kaj tiam ekaperos la frazo difinanta la vorton ĝuste klakitan. Kaj tiel plu. Oni ne scias kiom longe. Ĝis kiam sufiĉos forto, entuziasmo kaj imagpovo por mastrumi la multobliĝantajn frazojn. Kompreneble la vortoj jam difinitaj ne estus difinataj ankoraŭfoje; ili ne devus esti aktivaj ligoj sendantaj la leganton al iliaj antaŭaj difinoj, kvankam povus. Kompreneble ili povus esti difinataj denove, alie, diverse ol antaŭe. Eble tio estus eĉ interesa, pliimplikus la ŝajne klaregan strukturon de virtuala piramido...... Kaj kompreneble ĝis kiam ne elĉerpiĝos ĉiuj vortrezervoj. Mi devas substreki, ke ĉiuj difinoj estus verkitaj de mi mem, ili ne estus kopiitaj el diversaj vortaroj kaj enciklopedioj – spite al ĉiuj ŝajnoj ĝi estu la libro aventura, ne la tezaŭro.

Dume, la versio papera estus la piramido vera. Ĉiuj folioj estus kvadrataj. Unu latero estus uzita binde, kiel la spino kaj ĉiu el tri aliaj estus okupita per diversa lingvo. Sur la folio pinta troviĝus nur unu vorto, nome DIFINO. La dua (suba) folio estus iom pli granda kaj je ĉiu el ĝiaj tri randoj verkeblaj aperus difino de la nocio difino. La tria folio estus pli granda ol la dua kaj ĉerande aperus frazoj difinantaj vortojn el la dua folio. Kaj tiel plu. Sur ĉiu paĝo la teksto etendiĝus triangule paĝocentren kaj estus printita per pli kaj pli etaj kaj helaj literoj tiele impresante ke oni falas en blankan truon......

Sendube ĉiu vorto aperanta unuafoje devus esti difinita pere de la vortoj jam difinitaj. Nur tiele ni havus garantion, ke ĉiu vorto estus klarigita sen iu dubo kaj kaj ne bezonus ajnajn kromajn eksplikojn kiuj estus nepraj, se oni hazarde uzus vorton ankoraŭ ne difinita. Tamen tia principo ege komplikas l'aferon kaj fine tute paradoksigas ĝin, ĉar la unua frazo-difino (kiu difinas la nocion difino) ne estos verkebla pro manko de vortoj – disponebla estos nur unu nedifinita vorto, nome “difino”. Tio signifus, ke unue oni devus akcepti kelkajn vortojn-aksiomojn – sed tio dubigas ĉiujn sekvajn difinojn. Se neniuj aksiomoj estus akceptitaj, tiam la rakonto finiĝus tuj, je la unua vorto el kiu oni ne povus konstrui la piramidon de vortoj difino, ĉar oni ne povus uzi la vorton nedifinitan. Ĉu ne estos pli bone malakcepti tian principon, kiu kvankam logika kaj konsekvenca, kaŭzas tutan paralizon kaj malpovon verkan.

Kaj se la piramido estus renversita? Tiam sur la ekrano aperus komence ĉiuj vortoj kaj ni povus uzi ilin, ĉar ĉiuj estis difinitaj (KIEL?!?!?). Tamen alia problemo solvendus. Por ke la piramido estu renversita, tiam ĉiu sekva tavolo devus havi malpli da vortoj ol la antaŭa. Por tion atingi aŭ la difino devus esti malpli longa ol la difinata nocio (do ĝi devus havi la negativan nombron da vortoj), aŭ la sekva tavolo formiĝus pere de vortforviŝado, ia vortkunigado, vortkunfandado....... Kaj tiel plu. Ĝis tiu ĉi unu vorto surpinte. Estas interese kiu vorto ĝi estus. Devus esti difino, ĉar ni renversis la piramidon de difinoj. Tamen tio ne certegas. Memoru, ĉi libro ne estu la tezaŭro, sed la novelo aventura, do la fino povas esti surpriza, kvankam evidenta samkiel la morto.

Verŝajne estas facile grimpi la piramidon – ja ĝi estas nur iom pli granda ŝtuparo. Verŝajne estas pli malfacile malgrimpi ĝin, ĉar pro specifa taluso de ĝiaj edroj oni sentas abismon sub la piedoj. Mi ne kontrolis tion. Ne nur tial, ke estas malpermesite grimpi la piramidon. Mi preferis eniri ĝin. Tio ankaŭ estas ia solvo de la dilemo de libro piramida.



Kompreneble sur la ekrano komputila povas aperi ajna vorto, same kiel sur la unua paĝo de la libro piramida, ekzemple:


BLINO