|
Kielce. La Biblioteko Publika. Tute nova
konstruaĵo aŭ pli precize: tute renovigita kaj
transformita malnova mezlernejo. Tre granda kaj tre
malplena ejo – nun uzata kiel artgalerio kaj baldaŭ
uzota kiel magazeno, simple la librejo. Ene mi
konstruas la ĉambron – negrandan, tian ke oni povu
eksidi tie komforte en la fotelo aŭ ĉe la tablo, prenu
iun libron el la breto kaj legu ĝin trankvile kaj
senĝene. Mi faras la vandojn el duone travidebla
blanka teksaĵo. Mi tranĉis ĝin kvadrate (90x90cm) kaj
sur ĉiu kvadrato mi skribis per blanka krajono unu
literon. Ili komponiĝas en la frazon kiun oni povas
legi ĉirkaŭirante la ĉambron: A DOOKOŁA KAŻDEJ KSIĄŻKI CICHO SZEMRZĄCA LŚNIĄCA PUSTKA kaj ĉirkaŭ ĉiu libro silente flustranta brilanta malpleno Kvardek ses literoj, sep spacetoj kaj du kvadratoj mankantaj por la enirejo. Ne povas esti pli da kvadratoj ĉar loko ne sufiĉas. Nu, bone. Nenio pli estas bezonata. Kion plu mi verkontus? ...... Mi volis verki unu frazon pli. Tre longan frazon. Sur la planko. Tuj apud la vando. Ĝi kurontus ĉirkaŭ la tuta ĉambro kaj rakontontus ion pri la senmakula, sensigna, malplena vando. Aŭ pri la plej grava momento en la longega kaj kompleksega kaj sinuoplena proceso de librokreado, kiam tio kio plenigas mian menson devas eliĝi kaj aperi iele sur la paperfolio. Aŭ sur iu alia folio ..... Sed mi ne verkis ĝin. Pro diversaj kialoj. Eble bone. Ĉar tiu momento vere ne estas la plej grava. Ĝi estas same grava kiel ĉiuj aliaj momentoj. Nu, eble la plej nekaptebla. Samkiel dormiĝado. |
|
Nun, dekunu jarojn
poste, mi pensas, ke mi ne devus fari "la ĉambron". Mi
devus meti ĉiun libron sur apartan pupitron kaj ĉiun
fermi en kvadratan cilindron faritan el blanka
duontravidebla teksaĵo. Ili estus kvazaŭ arboj
senfoliaj kaj senbranĉaj, kvazaŭ kolonoj de nebulo.
Fostoj nenion subtenantaj - sen ili la ĉielo ne
falegos sur niajn kapojn... L'arbaro de libroj. Papera librarbarego. Ĉi-foje mi kovrus tutan plankon per literoj, vortoj, fragmentoj de frakasitaj, purtintaj frazoj... Jen, la grundo-vortaro, la humo semantika. |