La ĉi subaj tekstoj estis printitaj sur la vandoj de BWA artgalerio:

En 2003 estis eldonita mia Sienkiewicza strato kaj en la malnova sidejo de BWA ĉe Leśna strato mi prezentis la tutan procezon de librokreado.
Nun mi prezentas la novan libron titolitan: Sienkiewicza strato en Kielce dudek jarojn poste aŭ reserĉe de la flanko transa.
Se oni konsideru la ekspozicion kiel la libron, malfermitan vaste kaj sufiĉe grandan por ke oni povu eniri ĝin, tiam la nova Strato estas ĝia dorso, kaj aliaj libroj, printaĵoj, desegnaĵoj, bildoj – ĝiaj literoj, vortoj, signoj...
Ĉe tiu ĉi strato mi estis loĝanta kun mia frato pli ol dudek jarojn, en la domo inter la vendejoj de libroj kaj de muzikiloj. Ni estis aŭskultantaj la saman muzikon, lernantaj ludi la grandan nigran pianon sur kies fronta panelo la frato pentris unu el siaj unuaj bildoj. Ni ne legis la samajn librojn, ĉar mia frato preferis ĉarmajn kvarkojn, dum mi preferis krudajn fosiliojn.
En Krakovo, kie ni studis arkitekturon, ni ankaŭ estis loĝantaj kune. Poste jam ne, kvankam sufiĉe multe da tempo ni pasigis kune.
Nun ni denove estas kune en unu domo preskaŭ ĉe la Sienkiewicza strato. Mia frato en la supra galerio – mi en la suba. Mian unuan libron, malgrandan kaj vere simplan, ni farontis kune, sed ĝi restis nefinita. La nuna, ĉitiea, estas kuna kaj multe pli granda kaj komplika, pro tio ke duobla. Ĉio pli granda naskiĝas je pli malgranda.

Radoslaw Nowakowski







    









Iam mi pentris bildojn, nun mi ilin faras. Mia frato proponis fari kune la ekspozicion kaj donis al mi multe da paperpecojn tranĉitajn for de liaj libroj. Faru ion – li diris.
Kaj mi faris preskaŭ kvincent bildetojn. Mi ĉiam amis bildetojn.
Tamen mi ne neglektis pli grandajn bildojn. Nun mi faris unu grandan bildon el Notoj el mansardeto. Ĉio kio estas granda devenas de malgranda.
Mia vivo konsistas el etaj agoj: trinki taseton da verda teo aŭ glason da ruĝa vino, manĝi muslio el ligna bovleto, legi librojn, aŭskulti muzikon, rajdi la biciklon.
Miaj bildetoj konsistas el ĉifonoj de papero, kelkajn strekojn krajonaj, iaj ŝmiraĵoj. Multe da hazardoj, da akcidenteco. Mi amas hazardon, surprizon, iluminon. Mi ne povas fari, aŭ pentri kiel antaŭe, bildojn antaŭe elpensitajn. Kompreneble, venas la momento de decido, de fina tuŝo kaj tio jam ne estas hazardo, nek akcidento. Tio estas neceso, nepro ie notita. Notita en mi kaj en mia frato. La duobla noto.

Jacek Nowakowski