LA LIBRO
              DE ARBOJ
          
         Je la komenco estis L'arbokanto (kantata de Alicja
        Rozborska), arboharpo kaj Arborety (RN).
        
        
        
         
      
       
        Proksime, kvazaŭ je la dua komenco, kuŝis la grandega traktato
        pri putrado (RN).
        
        
      
      Se iu preterirus ĝin maldekstre, tiam
        trovus la neston kun Du ovetoj kaj unu birdeto de Jacek
        Nowakowski,
        kaj La Pomkapon (RN),
        kaj alirus la sentitolan libregon starantan (RN).
      
       
      
       
          
         
      
       Tuj malantaŭ ĝi iu trovus du lokojn, kie
        ĉiu povus ekstari kaj provi esti kvazaŭ arbo kaj esti arbo.
      
      Tuj malantaŭ ĝi iu trovus du lokojn, kie
        ĉiu povus ekstari kaj provi esti kvazaŭ arbo kaj esti arbo.
      
       
          Se ni preterirus dekstre la kuŝantan
        libron, ni trovus l'arbon sur kiu sidis nigrajn literojn (RN),
        kaj antaŭ kiu
      
      Se ni preterirus dekstre la kuŝantan
        libron, ni trovus l'arbon sur kiu sidis nigrajn literojn (RN),
        kaj antaŭ kiu
          Zenon Fajfer, kvazaŭ Kolonisto, deklamis siajn poemojn
        starante sur la trunko por lignohakado.
      
       
        
     Iom pli malproksime, en la verdeska,
        lumplena krepusko atendus nin La Drako Dentoza farita de
      
      Iom pli malproksime, en la verdeska,
        lumplena krepusko atendus nin La Drako Dentoza farita de
        Nijaki Le Fibrudora, aŭ Nikoś, Jacul, Kirył, Leoszek, Brunio,
        Dorota kaj Radul,
      
       kiu gardis arbojn kun Liberty Poem
        verkita de Zenek Fajfer kaj Kasia Bazarnik, tradukita je kelkdek
        lingvoj,
      
      kiu gardis arbojn kun Liberty Poem
        verkita de Zenek Fajfer kaj Kasia Bazarnik, tradukita je kelkdek
        lingvoj,
      
       kaj ankaŭ Axis Mundi de Dorota
        Jabłońska kaj Aliajn statojn de ĉeesto de Marek Gajewski
      
      kaj ankaŭ Axis Mundi de Dorota
        Jabłońska kaj Aliajn statojn de ĉeesto de Marek Gajewski
        (dank'al tio Marek povis faris tiujn ĉi fotojn).
        
        
        
         
        
        
        Poste la pado disforkiĝis kaj turninte dekstren ni renkontus La
          traktaton pri bzyk łysogórski verkita
        de Krzysztof Żarnotal  kaj la Povran poemon (RN)
        grimpantan la sekiĝintan poplon.
        
         
        
             
        
        Fine de la pado, rande de la ĝardeno, troviĝus la blua pomujo -
        Argo de Tomasz Kalita.
        
         
      
   
        
        Tie la dekstra pado unuiĝis kun la maldekstra kaj se ni irus laŭ
        la maldekstra ni vidus argilajn hubojn
        de Ewa Skowerska kaj povus aŭskulti Mariusz Kosmalski ludi
        sakŝalmon.
        
         
        
        
        Tiel ni ĝisirus La Pordegon ĉiuflanke diversan (RN)
        
       
         kaj atingus la finon, kie fierus la ora Arbo
          de rekonado de Ula Putowska kaj Jurek Bujalski.
      
      kaj atingus la finon, kie fierus la ora Arbo
          de rekonado de Ula Putowska kaj Jurek Bujalski.
      
       
      
       Tiam ni povus nur reveni al la komenco por
        aŭskulti la mallongan koncerton de la muziko iom simetria
      
      Tiam ni povus nur reveni al la komenco por
        aŭskulti la mallongan koncerton de la muziko iom simetria
        ludita de RN je bzyk łysogórski kaj klaviceno cifereca.
      
      